Gregoria ĉanto

latina katolika kanto

Gregoria ĉanto estas konata ankaŭ kiel ĉantoplejnkanto, kaj estas formo de monofonia, senakompana kantado, kiu disvolviĝis en la Katolika Eklezio, precipe dum la periodo 8001000. Ĝi estis nomita laŭ papo Sankta Gregorio la Granda.

Gregorio la Granda diktas gregoriajn ĉantojn (Antifonaro de Hartker de la monaĥejo en Sankt-Galo - ĉ. j. 1000)

Tiun ĉi muzikon tradicie kantadis monaĥoj aŭ aliaj viraj klerikoj, kaj ĝin uzadis dum diservoj. Ĝi estas la muziko de la romia rito de la meso, konata ankaŭ kiel la gregoria rito aŭ trenta rito. Aliaj ritoj de la meso, kiel la asiria aŭ kopta, uzas aliajn melodiojn sed dividas la senakompanan kaj monofonian naturon de la gregoria, kio aludas al komuna fonto.

Historio redakti

Senakompana kantado aperadis en la liturgio de la kristana eklezio jam de ties komenco, kaj verŝajne estis heredaĵo de judaj kutimoj en templaj kaj, poste, sinagogaj diservoj. Pri la unuaj kelkaj jarcentoj, ĝis ĉirkaŭ 400, informoj estas ja tre malabundaj. La plej bonaj, kiujn ni povas havigi al ni, estas informoj el la Malnova kaj Nova testamentoj kaj aliaj antikvaj fontoj. La plej multaj el ili skribas en tre poezia aŭ malklara maniero pri muziko, kaj tial estas malfacile fari firmajn konkludojn pri tio, kiel sonis muziko en tiuj ĉi komencaj jarcentoj.

Pri la sekvantaj kelkaj jarcentoj informoj estas ankoraŭ maloftaj, kaj scienculoj tial ankoraŭ arde debatas la periodon inter proksimume 400 kaj 800. Ŝajnas, ke en la posta parto de la sepa jarcento, grandan parton de la romia meso oni ellaboris tre konscie en mallonga tempoperiodo. La muziko akompananta la meson ankaŭ estis kolektita en tiu ĉi periodo. Ĉar gregoria ĉanto estas rimarkinde unuforma en geografie tre malproksimaj regionoj, kaj tiu ĉi unuecigo okazis en tre mallonga tempo, probable ĉirkaŭ 800, tial la plej multaj indikoj sugestas, ke oni tiame faris grandan penon unuecigi la repertuaron. Krome, la stila unueco de la ĉanto sugestas, ke granda kvanto de la muziko estis komponita ĉirkaŭ la sama tempo kaj loko. Probable — sed tre malfacile pruveble — granda parto de la ĉantokomponado, kia ni hodiaŭ ĝin konas, okazis en la franka regno dum la karlomagna renesanco, sub la kombinita gvidado de Karlamagno kaj la papoj.

Detala lastatempa studado montras ankaŭ multajn transvivojn de pli fruaj repertuaroj de ĉanto. Iaokaze ekzistas repertuaroj, kiujn oni efektive ankoraŭ kantas en certa loko (bona ekzemplo estas ambrozia kanto, kiu originis en Milano, kaj konserviĝis pro la reputacio kaj aŭtoritateco de Sankta Ambrozio, kiu laŭfame verkis multajn el ĝiaj plej fruaj himnoj); aŭ repertuaroj, kiuj transvivis estante en izolitaj lokoj protektataj de la ordonoj de Romo, kiu provadis establi unuecan praktikon dum tiu ĉi periodo (ekzemplo estas la mozaraba rito, kiu travivis en Hispanujo de la tempo de la visigotoj, tra la regado de la maŭroj, ĝis ĉirkaŭ la 12-a jarcento); kaj en aliaj okazoj pli malnovaj ĉantoj estis enmetitaj en la gregorian ĉanton, kaj povas esti rekonstruitaj per zorga stila analizo de la originaloj. Tre verŝajne ĉanto estas almenaŭ tiel malnova kiel la disiĝo de la okcidenta Romia imperio en la 5-a jarcento, sed mutaciis en diversajn formojn en diversaj regionoj ĝis oni ĝin kunigis en unu unuigitan repertuaron sub Karlomagno.

En la naŭa kaj deka jarcentoj troviĝas la unuaj fontoj de malĉifrebla muzika notacio. La plej multaj scienculoj pri gregoria ĉanto konsentas, ke la disvolviĝo de muzika notacio helpis al la dissemado de ĉanto tra mil mejloj de Eŭropo; ja povus esti neeble en kia ajn alia maniero, ĉar estas neniaj indikoj de mutacio laŭ malproksimeco. Transvivintaj ennotigitaj manuskriptoj estas tamen malmultaj, kaj limigitaj al kelkaj lokoj en Germanio (Regensburg), Svislando (Sankta Gall), kaj Francio (Laon, Sankta Martial). La plejmulto de la gregoria ĉanto nun konata, almenaŭ tiu en la meso, ŝanĝiĝadis malmulte de post tiu ĉi tempo.

Vizitu http://interletras.com/canticum (hispane kaj angle).

La muziko kaj ĝiaj ludantoj redakti

 
Salve Regina en gregoria notacio

Multaj homoj aŭdas gregorian ĉanton rigardante ĝin kiel tre simpligitan version de moderna muziko (parte pro tio, ke ĝin kutime akompanas surprize tre taŭge orgeno ludanta akordajn sinsekvojn popularajn en moderna muziko kune kun la ĉantata melodio). Kvankam ĝi estas simpla en sia manko de harmonio, la modala sistemo uzata estas tre kompleksa, kaj ĝi estis rekta posteulo de la sistemo uzata de la antikvaj grekoj.

La gregoria sistemo baziĝis sur la sama gamo uzata en moderna muziko, t.e. 8-tona gamo: Do-Re-Mi-Fa-Sol-La-Ti-Do.

Plej ofte en okcidenta muziko post la renesanco estas du modaloj: maĵora kaj minora. La maĵora gamo baziĝas sur Do kaj la minora gamo sur La. La diversaj tonaloj uzataj nur havas efikon sur la registron de la tonoj, aŭ la tonaltojn. Esence la gamo estas la sama, nur transponita, aŭ movita, al malsama registro.

La gregoria sistemo uzas la teorian sistemon de 8 modaloj. Kvankam kelkaj pecoj ne uzas tiujn ĉi modalojn, la plej multaj obeas la teorion. La teorio pri modaleco estas tre komplika, sed esence ĉiu modalo estas unika gamsistemo, aparta de niaj maĵoraj kaj minoraj gamoj. Ĉanto permesas nur unu kromsignon sur Ti (respondan al Bb, sed la efektiva tonalto varias) kiu aldonas komplikecon al la 8 modaloj. En tiu ĉi maniero ĉanto estas multe pli riĉa ol la simpligita dumodala moderna sistemo, sed tio faras kelkajn sonojn de gregoria ĉanto nekutimaj kaj eĉ iomete nekomfortaj al oreloj agorditaj al modernaj gamaj modaloj.

Malsimile al moderna muziko estas nenia pulso aŭ regula akcento en gregoria ĉanto. Fakte la pulso estas libera, kio permesas la akcentadon de la teksto, kiu ofte inkludas sekciojn de neegalaj longeco kaj graveco.

Ĉar la efektiva tonalto de la gregoria ĉanto ne estas fiksita, tial oni povas kanti la pecojn je kiu ajn registro, se nur la intervaloj estas respektataj.

Ĉanto ofte estas skribata sur liniaro simila al la moderna 5-linia-4-interspaca liniaro, sed la gregoria liniaro havas 4 liniojn kaj 3 interspacojn. La notoj, nomataj neŭmoj, iom similas al modernaj notoj, sed ofte ne havas tigojn kaj povas esti kunmetitaj vertikale, ne por krei harmoniajn akordojn, sed por indiki la sinsekvon.

Tradicie, ĉanton kantis nur viroj, ĉar ĝi estis originale simple la muziko kantata de ĉiuj klerikoj (ĉiuj viroj) dum la meso kaj ofico (preĝaj seancoj, kiuj okazis 7 fojojn tra la tago). Dum la eklezio pligrandiĝis for de la pli grandaj urboj, la nombro da klerikoj en ĉiu preĝejo falis kaj laikoj ekkantis tiujn ĉi partojn. En monaĥinejoj virinoj rajtis kanti la meson kaj oficon kiel funkcion de sia konsekrita vivo, sed la ĥoron oni ankoraŭ konsideris oficiala liturgia devo rezervita al klerikoj, kaj laikinoj tial ne rajtis kanti en la gregoria Schola aŭ ĉantoĥoro.

Dum harmonio ekmalvolviĝis en la mezepoko kaj en la renesanco, pli junaj knaboj kaj kastritoj kantadis la altajn partojn. Dum iliaj nombroj malkreskis kaj la muziko populariĝis for de la grandaj urboj, virinoj iom post iom ekrajtis kanti la polifoniajn partojn.

Finfine papoj, aparte papo Sankta Pio la 10-a kuraĝigis la fidelulojn kanti la variajn partojn de la meso. Limojn ankoraŭ havis la variaj partoj de la meso, kiuj estas ĉe la trenta meso ankoraŭ kutime rezervitaj por la klerikoj kaj laikoj kun la notinda escepto de monaĥinejoj.

Gregoria ĉanto en la liturgio redakti

 
La Introit Gaudeamus omnes el Graduale Aboense (Himnaro de Turku el la 14-a-15a jc.), honore al Episkopo Henriko de Uppsala, la sankta patrono de Finnlando

Gregoria ĉanto, kiel la ĉantoj de la aliaj ritoj, estis poste uzata por kanti nur certajn partojn de la liturgio. La ceterajn partojn kantadis episkopoj, pastroj, kaj diakonoj, utiligante certan normigitan manieron doni notojn al vortoj depende de ties loko en frazo.

La partoj kantataj en la stilo de gregoria ĉanto en la romia meso inkludas:

  • Introitus
  • Kyrie
  • Gloria
  • Graduale
  • Credo
  • Ofertorium
  • Sanctus kaj Benedictus
  • Agnus Dei
  • Communio

La tekstoj de Introitus,Graduale, Ofertorium, kaj Communio nomiĝas en la latina proprium ĉar ili estas "propraj" al tago kaj sezono. Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus, Benedictus, kaj Agnus Dei restas senŝanĝaj, estante "ordinaraj" partoj de la meso kaj tial nomataj ordinarium.

Ni notu, ke la Katolika Eklezio permesis, ke pli malfrua muziko verkita de individuaj komponistoj, kiel Giovanni Pierluigi da Palestrina, anstataŭu la gregorian ĉanton de la konstantaj partoj de la meso. Ĝuste pro tio, ekzemple, meso de Mozart prezentas la Kyrie sed ne la Introit.

 
Gaudeamus omnes, Introit al Meso honore al Henriko, la sankta patrono de Finnlando


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La variajn partojn de la meso povas anstataŭi ankaŭ ĥoraj enmuzikigoj, en certaj solenaj okazoj. Inter tiuj, kiuj plej ofte verkadis tiajn polifoniajn anstataŭaĵojn por la variaj partoj de la meso estis la angla komponisto William Byrd.

Malgraŭ la estiĝo de polifonio kaj akompanata melodio, gregoria ĉanto restis la oficiala muziko de la Katolika Eklezio. Papoj admonis la fidelulojn doni al ĉanto la eminentecon de ĝi meritatan. En la 19-a jarcento tre engaĝiĝis por la revivigo de la Gregoria ĉanto la franca benediktano Prosper Guéranger.

Literaturo redakti

  • Willi APEL, Gregorian Chant (Gregoria ĉanto). Bloomington ka.: Indiana University Press, 1973. Bona, komprenebla unua enkonduko, kun emfazo sur muzika analizado.
  • David HILEY, Western Plainchant (Okcidenta plejnkanto). Oxford: Oxford University Press, 1993. Elstara enciklopedia verko, taŭga por rapidaj faktoserĉoj kaj ĝisfunda unua enkonduko, multe pli ampleksa ol la libro de Apel, sed ankaŭ kelkfoje malpli detala. Havas la plej grandan bibliografion, kiun mi ĝis nun vidis...
  • Peter WAGNER, Einführung in die Gregorianischen Melodien. Ein Handbuch der Choralwissenschaft. Tri dikaj partoj. Leipzig: Breitkopf & Härtel, 1911. Post pli ol cent jaroj, ankoraŭ la klasika studo. Kompreneble fortempiĝinta ie kaj tie.

Eksteraj ligiloj redakti