Prosper Guéranger

Prosper-Louis-Pascal GUÉRANGER OSB (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1805 en Sablé-sur-Sarthe, mortinta la 30-an de januaro 1875 en Solesmes) estis franca teologo, benediktano kaj reformanto liturgia. Li estis la unua abato de la refondita Abatejo Sankta Petro de Solesmes.

Prosper Guéranger
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1806 (1806-04-04)
en Sablé-sur-Sarthe
Morto 30-an de januaro 1875 (1875-01-30) (68-jaraĝa)
en Solesmes
Tombo St. Cecilia's Abbey, Solesmes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
Verkoj Institutions liturgiques
vdr

Vivo redakti

En oktobro 1827 li ordiniĝis sacerdoto kaj jam en 1832 li prioris ĉe la Maŭranoj en la ĉirkaŭaĵo de Solesmes. Remalfermo de la kaduka konvento jam post duona jaro eblis, en julio 1833. Ses jarojn pli malfrue li faris la votojn en la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj kaj nomumiĝis fare de papo Gregorio la 16-a kaj unua abato de Solesmes kaj ĝenerala superulo de la ankoraŭ inspektendaj francaj benediktanoj. Krome Guéranguer strebis fari reformojn de la kongregacio kun orientiĝo je la tradicio.

Disde la ŝirma abatejo de Solesmes fondiĝis monaĥejoj en Ligugé (1853), en Marseille (1865) kaj la monaĥinejo Sankta Cecilio proksime de Solesmes (1866). La altranga kaj influhava liturgiisto Guéranger sukcese multloke anstataŭigis specialajn liturgiajn apartaĵojn kaj unuopajn ritojn (laŭ diocezo) per la unuigita roma rito de papo Pio la 5-a; tio ekvalidis jam post la promulgo de la buleo "Quo primum" de julio 1570. Tiu ĉi dokumento malpermesis ĉiujn ritojn havantajn tradicion de malpli ol du centoj da jaroj.

Koncerne la dogmigon de la senmakula koncipiĝo (kio efektiviĝis en 1854 fare de papo Pio la 9-a) la franca episkoparo invitis Guéranger konsiladi. Li tre jesis tion kaj argumentis ĉi-pore en multaj skribaĵoj ankoraŭ post la dogmo-enkonduko. Li estis ano de ultramontanismo kio senteblas en siaj (parte eĉ polemikaj) defendoj de la papa neeraripovo post la Unua Vatikana koncilio. Li krome helpis fondi la germanan benediktanan kongregacion laŭ franclanda stilo kio de 1863 realiĝis fruktodone disde Beuron.

Gregoria ĉanto redakti

Ekde la mezo de la 19-a jarcento Guéranger ege engaĝiĝis por la plena revivigo de Gregoria ĉanto komisiante la samordenanojn Paul Jausions kaj Joseph Pothier kolekti kaj kompari malnovajn neŭmo-manuskriptojn. Rezulte estiĝis en 1864 Directorium chori, ĥorallibro mejloŝtona por la remalkovro de belaj antikvaj kantomanieroj.

Proceso pri beatigo redakti

En 2005 la Sankta Seĝo ekigis beatigo-proceson por Guéranger.[1]

Verkoj (elekto) redakti

  • Notre Dame dans l’année liturgique
  • Explication des prières et des cérémonies de la sainte messe
  • La monarchie pontificale
  • Mémoire sur la question de l’Immaculée Conception de la Très Sainte Vierge Marie
  • Les dons du Saint Esprit
  • Paroles d’un Père
  • Notions sur la vie religieuse et monastique
  • De l’infaillibilité papale
  • De la monarchie pontificale
  • Explications sur les corps des saints martyrs extraits des catacombes de Rome et sur le culte qu’on leur rend
  • L’Église ou la Société de la louange divine - Les oblats séculiers de l’ordre de Saint-Benoît
  • Essais sur le naturalisme contemporain
  • Jésus-Christ roi de l’histoire
  • Saint Louis et la papauté
  • Les Exercices de sainte Gertrude, vierge de l’ordre de Saint-Benoît

Literaturo redakti

  • Pierre Combe: Histoire de la restauration du chant grégorien d'après des documents inédites: Solesmes et l'Edition Vatican, Solesmes 1969
  • Guy-Marie Oury: Dom Prosper Guéranger 1805–1875. Ein Mönch im Dienst für die Erneuerung der Kirche. Be&Be-Verlag, Heiligenkreuz im Wienerwald 2013.
  • Arno Schilson: Erneuerung aus dem Geist der Restauration. Ein Blick auf den Ursprung der Liturgischen Bewegung bei Prosper Guéranger, che: Rottenburger Jahrbuch für Kirchengeschichte, 12 (1993), p. 35–56.
  • Louis Soltner: Beuron und Dom Guéranger, che: Erbe und Auftrag, 51 (1975), S. 5–10.
  • Louis Soltner OSB: Solesmes und Dom Guéranger (1805–1875), (=Studien zur monastischen Kultur, 4), Eos-Verlag, St. Ottilien 2011, ISBN 978-3-8306-7506-8
  • Damasus Zähringer: Abt Guéranger eifert für die Liturgie. Che: Benediktinische Monatsschrift, jarkolekto 19 (1937), p. 225–234.
  • Damasus Zähringer: Solesmes und Beuron. Geschichte in Briefen. Che: Benediktinische Monatsschrift, jarkolekto 19 (1937), p. 234–241.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Pope to Beatify Dom Prosper Guéranger?" - artikolo ĉe The Remnant