Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

En gamo la aranĝo de kvin plentonoj kaj du duontonoj inter la sinsekvaj tonoj determinas modalon.

En la eŭropa muzik-tradicio oni konas la uzon de jenaj modaloj, kiuj fariĝis aŭtentaj modaloj en la mezepoka muziko:

Doria modalo (D E F G A B C)
Frigia modalo (E F G A B C D)
Lidia modalo (F G A B C D E)
Miksolidia modalo (G A B C D E F)

Ili konsistas el du kvar-notaj gametoj (mlat. tetrachordus) jam konataj en la antikveco. Kiam la supra kvar notoj estas metataj antaŭe, ne perdante la originan tonalan centron (lat. finalis, fino), oni obtenas la plagalajn modalojn (por kadencoj):

Hipodoria modalo (A B C D E F G)
Hipofrigia modalo (B C D E F G A)
Hipolidia modalo (C D E F G A B)
Hipomezolidia modalo (D E F G A B C)

En la jaro 1547, la svisa erudiciulo Glareano aldonis la ceterajn kvar modalojn:

Eolia modalo (A B C D E F G)
Ionia modalo (C D E F G A B)
Hipoeolia (E F G A B C D)
Hipoionia (G A B C D E F)

El la eolia kaj ionia modaloj evoluis respektive la modernaj minora kaj maĵora gamoj. En malnova eklezia muziko, en kelkaj specoj de popolmuziko kaj en moderna ĵazo modaloj ludas gravan rolon. Ekzemple en la hispana flamenko oni ofte uzas la lidian modalon; Miles Davis, la "patro" de la modala ĵazo, verkis sian komponaĵon "So What" subaze de la doria modalo.

Vidu ankaŭ

redakti