Plentono

Plentono estas vorto por muzika intervalo (muziko), do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas sesono de oktavo, la plena distanco de muzika gamo. Plentono divideblas al du samgrandaj duontonoj.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duontonoj kaj plentonoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.

Aŭdaj ekzemplojRedakti

Tabelo de frekvencaj proporciojRedakti

La ĉisuba tabelo deliveras ekzemplojn en diatona gamo kaj temporita gamo, kun intervalojn en cendoj.

Intervalo Frekvencproporcio Valoro en cendo
(granda) plentono (en C-maĵoro: C–D, F–G kaj A–B) 9 : 8 204 cendoj
eta plentono (en C-maĵoro: D–E kaj G–A) 10 : 9 182 cendoj
duontono (en C-maĵoro: E–F kaj B–C) 16 : 15 111 cendoj
plentono (temporita gamo)   200 cendoj
duontono (temporita gamo)   100 cendoj

Vidu ankaŭRedakti

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duontono | plentono | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto