Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cendo.

La cendo esta unuo en logaritma skalo kun bazo 2 por relativa tonaltointervaloj. 1200 cendoj egalas al unu oktavo, kaj egale temperamentata duontono egalas 100 cendojn. La formulo determini la valoron en cendoj inter du notoj kun frekvencoj a kaj b estas:

La proporcio de du notoj a kaj b kun diferenco en frekvenco de unu cendo estas 1:21/1200 kio estas proksimume 1,0005777895.

La mezuro disvolviĝis de A. J. Ellis ĉirkaŭ la 1870a jaro, kaj eldoniĝis en la eldono de Pri perceptado de tono de Hermann von Helmholtz. Ĝi estiĝis de post tiam la norma maniero mezuri intervalojn en sistemoj de egalŝtupa agordo aŭ por komparo kun tiaj sistemoj.

Eksteraj ligiloj redakti