La ionia modalo estas unu el la aŭtentaj modaloj, kiujn en 16-a jarcento kompletigis Glareano. El ĝi evoluis la nuna tonala genro maĵoro. Ĝia gamo enhavas duontonon inter la tria kaj kvara samkiel inter la sepa kaj oka ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Karakteriza estas la ega trito.

Bildildigo de la ionia modalo. (Klarigo)

Historio kaj uzado redakti

La ionia gamo ekestis en antikva Grekujo kaj estis komence kromata variaĵo de la malnova hipofrigia modalo. Ekzemploj por uzado de la ionia modalo estas la kristnaska kanto Vom Himmel hoch, da komm ich her de Martin Luther, 1539 aŭ la popolkanto Drei Laub auf einer Linden (1540).

La ununura diferenco inter la ionia modalo kaj la pli malfrua tonalogenro maĵoro estas, ke modala muziko estas destinita melodie, dum kiam la maĵorminor-tonala tamen harmonie.

Notekzemplo redakti

La ionia modalo sur C entenas la pratonojn de eŭropa muziko, al kiuj konformas la tonoj de la blankaj klavoj de piano. Jen ionia gamo sur C kun markitaj duontonaj paŝoj:  

Aŭdekzemplo redakti

   Ionia gamo sur C

Eksteraj ligiloj redakti