Tonala genro

eco de tonalo, ĉu maĵora, ĉu minora

Tonala genro estas la algrupigo de tonaloj, gamoj kaj akordoj al unu de la du tonalaj genroj maĵoro kaj minoro. Ĉefa distingilo inter maĵoro kaj minoro estas la speco de trito super la bazotono: La granda (aŭ ega) trito reprezentas maĵoron, la malgranda (aŭ eta) minoron. Tradicie oni signas la maĵoran genron per majuskloj kaj la minoran per minuskloj.

Historio redakti

La termino genro ekestis en la 18-a jarcento kiel tradukvorto por genos. Ĉi tiu termino ampleksi en la muzikteorio de antikva Grekujo la diatonismon, kromatismon kaj enharmonion.

La sistemo de modaloj distingis ĝis en la 18-a jarcento inter modus major kaj minor (cantus durus kaj cantus mollis) kiel genroj (genera), la 12 modalojn (ekzemple eolia sur A aŭ ionia sur C) kiel tonaloj (species).[1]

Dumpase de la 18-a jarcento la pli malnovajn modalojn (dorian, frigian ktp.) preskaŭ komplete forŝovis la pli novaj (ionia kaj eolia). Ĉi tiujn oni ekde tiam rigardis kiel genroj (genera): el la ionia modalo fariĝis maĵoro, el la eolia modalo (natura) minoro. Tonaloj estis ekde tiam la transponŝtupoj de maĵoro kaj minoro (ekz. D-maĵoro aŭ f♯-minoro kiel tonaloj).

Referencoj redakti

  1. Riemann Musiklexikon, Sachteil, Majenco 1967, p. 964

Vidu ankaŭ redakti