La eolia modalo estas unu el la aŭtentaj modaloj, kiujn en la 16-a jarcento kompletigis Glarean. El ĝi eliris nia nuna tonala genro minoro. Ĝia gamo enhavas duontonojn inter la dua kaj tri samkiel inter la kvina kaj sesa ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Karakteriza estas la eta trito.

Bildigo de la eolia gamo. (Klarigo)

La eolia gamo ekestis en antikva Grekujo kiel variaĵo de la malnova hipodoria modalo. Unu el la diferencoj inter la eolia modalo kaj la pli malfrua tonala genro minoro estas tiu, ke la modala muziko senescepte celis la melodiajn, la maĵorminortonala tamen ankaŭ la harmoniajn aspektojn.

Ekzemplo por la uzado de eolia modalo estas la popolkanto Es ist ein Schnitter, heißt der Tod (Regensburg 1637).

Notekzemplo redakti

La eolia tonalo sur A enhavas la pratonojn de la eŭropa muziko, kiujn oni povas ludi per la blankaj klavoj de piano. Jen eolia gamo sur A kun markitaj duontonaj paŝoj:

 

Aŭdekzemplo redakti

  Eolia gamo sur C

Eksteraj ligiloj redakti