Enharmono

(Alidirektita el Enharmonio)

Enharmonaj tonoj estas en la muziko kompozicia praktiko, interpreti tonaltojn kiel aliaj tonaltoj, se ili en la egalŝtupa agordo havas la saman altecon, tamen aliajn nomojn (kaj aliajn signifojn). Ekzemple oni povas rigardi F♯ kiel G♭B♯ kiel C. Per tio la muzika kunteksto kaj la funkcio de la tonoj estas ŝanĝeblaj, ekz. por okazigi la ŝanĝon en alian tonalon (modulado).

La dek du dutoj de la alsupra, kromate riĉigita C-maĵora gamo en la dua notliniaro estas enharmone intermiksataj, la tonoj starantaj unu super la alia markas la saman tonlokon (vd. malsupren) kaj sonas en egalŝtupa agordo egale:

align=left

Jen la malsaman nomoj por la dek du tonoj de la egalŝtupa gamo; originaj tonoj estas reliefigitaj:

B♯
C
D♭♭
B♯♯
C♯
D♭
C♯♯
D
E♭♭
D♯
E♭
F♭♭
D♯♯
E
F♭
E♯
F
G♭♭
E♯♯
F♯
G♭
F♯♯
G
A♭♭
G♯
A♭
G♯♯
A
B♭♭
A♯
B♭

C♭♭
A♯♯
B
C♭

Ĝustadire en multaj agordoj enharmona intermikso de la du nomataj tonoj sen aŭdebla disŝovo ne estas ebla. Ekzemple D♯ en pura agordo kaj meztona agordo estis pli malalta ol ĝi enharmone intermiskita malo E♭. En pitagora agordo tamen D♯ estas pli alta ol E♭. Se oni ludas pecon kun enharmono sur meztone agordita klaviceno, la enharmono ne esta realigebla. La modrna aserto, ke la rezultaj entonigoj estas intencitaj de komponisto aŭ muzikisto, estas malĝusta. Vd. Meztona agordo - Historio.

Historio de enharmono redakti

Enharmono estis en la antikva muzikteorio diatonismo kaj kromatismo nomo por iu speco de gamformado. La muzikteorio de la renesanco reekprenis la nocion kaj uzis ĝin malsame. En la renesanca muziko ni do trovas du signifojn.[1]

Je la fino de la 17-a jarcento la bontemperitaj agordoj ebligis ĉiujn enharmonajn intermiksojn sur pokaze la samaj tonlokoj. Per la ebleco, – trans la limigoj de la meztonaj agordoj – uzi ankaŭ C♯ kaj D♭, E♭ kaj D♯, F kaj E♯, F♯ kaj G♭, G♯ kaj A♭, B♭ kaj A♯ same kiel C kaj B♯ enharmona ne nur en melodia, sed ankaŭ en harmonia kunteksto, staris nun ĉiuj tonaloj de la kvintociklo kaj ties akordoj eĉ por unu muzikaĵo je dispono.[1] La recitativo de la malfrua baroko estas vere stampita per ĝi intensa eluzo de enharmonoj. Kiel grava ero de modulado helpe de enharmono estis malkovrita la diminuita septimakordo, kies kvar tonoj pokaze disstaras pokaze sonantan etan tercion kaj estas varie aliinterpreteblaj.

Ĉu oni povis apliki la enharmonon, dependis do de la uzata agordsistemo. Ju pli ĝi alproksimiĝis al la bontemperata agordo kaj finfine al la egalŝtupa agordo, des pli multaj kaj aŭde pli tolereblaj enharmonoj estis uzeblaj.

En la romantikisma muziko la tonaleco ampleksiĝis pli kaj pli kaj dissolviĝis dumpase de la 19-a jarcento ĉe kelkaj komponistoj. Je tio la enharmono sudis decidan rolon, ekz. ĉe Franz Schubert, Franz Liszt, Richard Wagner kaj plue ĝis en la 20-a jarcento ekz. ĉe Gabriel Fauré, Claude Debussy, Aleksandr Skrjabin, Max Reger kaj frua Arnold Schönberg, al kiuj enharmona aliinterpretado de alteraciitaj akordoj ebligis preskaŭ senlimajn moduladojn kaj harmoniaron ne plu nepre ligita kun toniko.[2]

En la plua evoluo al sentonaleco (aparte en la dekdutonismo kaj la postsekva seria komponmaniero) enharmono tamen perdis sian ĝistiaman funkcian gravecon. Enharmonaj aliinterpretadoj ofte celis nur kiel eble konkretan notadon kaj malpli harmonian aliinterpretado de tono.[3] Konsekvence oni inventis novajn, dekduŝtupajn notacisistemojn kaj uzi ĝin en la praktiko, kiuj enhavis neniujn enharmonajn tonojn.[4]

Tipaj ekzemploj por Enharmono:

 
Johann Sebastian Bach:
Kromata fantazio, enhar­mona intermikso a♭-g♯
 
Franz Liszt:
Chapelle de Guillaume Tell,
enhar­mona intermikso g♯-a♭
 
Alexander N. Skrjabin:
Sonato op.70, enhar­mona intermikso d♭-c♯, e♭-d♯

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mark Lindley: Stimmung und Temperatur. In: Frieder Zaminer (Hrsg.): Geschichte der Musiktheorie. Band 6: Hören, Messen und Rechnen in der frühen Neuzeit. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1987, ISBN 3-534-01206-2, S. 109–332.
  2. Arnold Schönberg: Harmonielehre. Universaledition, Neuausgabe Wien 2001, S. 296f, besonders Notenbeispiel 182
  3. Hanns Jelinek: Anleitung zur Zwölftonkomposition, nebst allerlei Paralipomena. 2. Aufl. Wien 1967
  4. http://www.klangreihenmusik.at/skriptum-zwoelftonnotenschr-01gr.php3 Arkivigite je 2009-02-27 per la retarkivo Wayback Machine, Zugriff am 23. Januar 2007

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Enharmonische Verwechslung » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3376037 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)