Puraj agordoj (aŭ naturajharmoniaj agordoj) uzas male al la pitagora agordo ne nur la purajn intervalojn oktavo, kvinto kaj sekve de tio la kvarton, sed ankaŭ tiujn de pli alta ordo ekestantajn el la supratonaro, ekz. la grandan tercion („kvint-tercia-skemo“) aŭ, pli malofte, la naturseptimon. Pura agordo konsideras muzikajn intervalojn per kvocientoj de entjeraj nombroj.

Difino redakti

Foje oni parolas pri pura agordo, se en a-cappella-kantado aŭ ĉe instrumentoj sen fiksita tonalto (ekz. senbindaĵaj kordinstrumentoj) kaj en la okcidentuma kaj en la ekstereŭropa muziktradicio oni intonacias harmonie-pure.

Muzikscience la nocio pura agordo signifas plivastasence la harmonie puran tonsistemon, kiu disponas analoge al la supratonoj pri teorie senfine multaj tonŝtupoj kaj funkcias kiel nur „imaga“ rilataro de unuopaj tonparencecoj en la muziko de maĵorminora tonaleco, sed ankaŭ aperas en ekstereŭropa muziko. Ĉar senfine multaj tonŝtupoj ne estas reprodukteblaj en la muzika praktiko, en pli malvasta senco oni komprenas dudektonan elekton el ĉi tiu sistemo (ekz. por klavarinstrumentoj) kaj nomas tiujn harmonie-puraj agordoj.

Ĉi-lastaj tamen preskaŭ ne akiris gravecon en la okcidentuma muzikado, ĉar ili ne nur je modulado en forajn tonalojn, sed jam je diatonaj gamoj kaj unuvoĉaj melodioj montris konsiderindajn mankojn. Tamen por diversaj agordoj, ekz. la meztona agordo kaj variaj mikrotonalaj tonsistemoj kaj iliaj – rilatigitaj sur toniko – absolute pure sonantaj intervaloj estis ideala celo, al kiu oni kiel eble plej multe provis alproksimiĝi, kaj ankaŭ la evolua bazo.

Ekzemplo redakti

 
suprotonaj pozicioj

La C-maĵora gamo en pura agordo baziĝas sur jenaj frekvencproporcioj inter la tonoj:

Nomo de la tono C D E F G A B c
Frekvencproporcio al la toniko 1/1 9/8 5/4 4/3 3/2 5/3 15/8 2/1

Per tio ĉi tiu gamo diferencas ne preteraŭdeble de la C-maĵora gamo en pitagora agordo kaj ankaŭ de la egalŝtupa agordo, en kiu ĉiu duontono ekzakte estas dekduono de oktavo kaj plentono egalas ekzakte du duontonojn.

Vidu ankaŭ redakti