Trito
Trito (aŭ tercio de la latina vorto tertius = la tria) estas intervalo inter iu noto de diatona gamo kaj la noto de la tria supera ŝtupo. La komplementa intervalo de la trito estas la sesto.
Variaĵoj
redakti-
a) majora trito inter
do kaj mi
Ekzemploj de tritaj intervaloj
Tritoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas
- la granda trito (a), kiu konsistas el la intervalo du plentonoj (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 5/4, t.e. ĉirkaŭ 386 cendoj) kaj
- la eta trito (b), kiu konsistas el la intervalo de plentono kaj duontono.
La granda trito en gamo estas karakteriza por la modalo maĵora, tial ĝi ankaŭ nomatas maĵora trito, kaj la eta trito karakteriza por la modalo minora, sekve la alternativa nomo minora trito.
Multe pli maloftaj estas
- la aŭgmentita trito (c), kies intervalo ankoraŭ duontonon pli grandas ol la "granda trito", kaj
- la diminuita trito (d), kies intervalo konsistas el du duontonoj.
La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita trito" samas al malgranda kvarto respektive "diminuita trito" al granda duto.
Matematike
redaktiMatematike, pri naturaj gamoj la rilato inter la frekvenco de du notoj de trito estas 5/4 en maĵora gamo kaj 6/5 en minora gamo.
Ekzemple:
Aŭdaj ekzemploj
redakti- Eta trito:
- supren C-E bemola
- suben C-A
- Granda trito:
- supren C-E
- suben C-A bemola
Vidu ankaŭ
redaktimuzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |