Miles DAVIS la 3-a (26-a de majo 192628-a de septembro 1991) estis usona ĵaza trumpetisto, bandestro, kaj komponisto. Vaste konsiderata kiel unu el la plej influaj musikistoj de la 20-a jarcento, Davis estis pioniro de preskaŭ ĉiuj ĉefaj disvolviĝoj en ĵazo de la Dua Mondmilito al la 1990-aj jaroj. Li ludis variajn bibopajn albumojn kaj registris unu el la unuaj albumoj de freŝa ĵazo. Li estis unu el la inventistoj de modala ĵazo, kaj ĵazroko disvolviĝis de lia laboro kun aliaj muzikistoj en la malfruaj 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj.

Miles Davis
Miles Davis en la jaro 1984
Miles Davis en la jaro 1984
Bazaj informoj
Naskonomo Miles Dewey Davis III
Kromnomo princo de mallumoj
genia damaĝulo
ĵaza kameleono
Naskiĝo 26-an de majo 1926 (1926-05-26)
en Alton
Morto 28-an de septembro 1991 (1991-09-28) (65-jaraĝa)
en Santa Monica
Edz(in)o Cicely Tyson • Betty Davis • Frances Taylor Davis
Ĝenroj Bibopo, cool ĵazo, modala ĵazo, ŝtonbopo, ĵaz-funko, fusio
Profesio ĵazensemblestro, komponisto, trumpetisto
Instrumentoj trumpeto
Aktivaj jaroj 19441991
Parencaj
temoj
John Coltrane
Bill Evans
Herbie Hancock
Miles Davis Quintet
Retejo www.milesdavis.com
Signifa instrumento
trumpeto
vdr

Davis postmorte membriĝis en la Rock and Roll Hall of Fame 13-an de marto 2006.

Apenaŭ estas konate, ke Miles estis moderna pentristo. Li komencis pentri dum la jaro 1981 pro liberiĝi de sia droga avido.

Ekspozicioj redakti

  • Hanovro 2010 Theatermuseum
  • Klagenfurt 2011 Alpen-Adria-Galerie