Albanio

lando en Sudorienta Eŭropo
(Alidirektita el Albanujo)

AlbanioAlbanujo (albane Shqipëri/Shqipëria [ŝkiperi]), oficiale konata kiel Respubliko Albanio (Republika e Shqipërisë) estas lando de Sudorienta Eŭropo, en Balkanio. Ĝin ĉirkaŭas Montenegro nordokcidente, Kosovo (disputate ĉu temas pri parto de Serbiosuverena lando) nordoriente, Nord-Makedonio oriente kaj Grekio sude kaj sudoriente. Ĝi havas aliron al la Adriatiko okcidente, kaj al la Ionia Maro sudokcidente. Ĝi estas je malpli ol 72 kilometroj de Italio, tra la Otranta Markolo kiu kunigas la Adriatikon kun la Ionia Maro.

Respubliko Albanio
Republika e Shqipërisë

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himni i Flamurit
Nacia devizo: Feja e Shiqiptarit është Shqiptaria
suverena ŝtatolandounueca ŝtatorespubliko • Mediteranea lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tirano
Oficiala(j) lingvo(j) albana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) albana
Plej ofta(j) religio(j) [1]
islamo (50%)
ortodoksismo (35%)
romkatolikismo (15%)
Areo 28 748 km²
- % de akvo 4,7 %
Loĝantaro 3 600 523 (1-a de januaro 2022)
Loĝdenso 134 loĝ./km²
Loĝantoj albanoj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno al
Landokodo AL
Telefona kodo +355
Plej alta punkto Monto Korab
Plej malalta punkto Adriatiko
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratia respubliko
Ŝtatestro Ilir Meta
Ĉefministro Edi Rama
Nacia tago 28-a de novembro
Sendependiĝo 28-a de novembro 1912
Ekonomio
Valuto leko (ALL)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Albana Esperanto-Asocio
vdr

Albanio estas ano de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Konsilio de Eŭropo, Monda Komerca Organizaĵo, Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj unu el la membroj fondintoj de la Unio por la Mediteraneo. Albanio estas kandidato por aliĝo en la Eŭropa Unio ekde januaro 2003, kaj ĝi formale petis la aniĝon la 28-an de aprilo 2009.[2] Albanio havas la distingon esti la unua suverena ŝtato kun islama plimulto tute ene de Eŭropo.

Albanio estas parlamenta demokratio kun ekonomio en transiro. La albana ĉefurbo, Tirano, havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn el 3 000 000 da enlandaj loĝantoj.[3] La reformoj por libera merkato malfermis la landon al eksterlandaj investadoj, speciale la evoluigado de energio kaj transporta infrastrukturo.[4][5][6] Albanio aperis en Lonely Planet kiel vizitinda lando por 2011.[7]

Etimologio redakti

Albanio estas la nomo de la lando en la mezepoka latino sed nomata Shqipëri de la albanoj. En la mezepoka greka lingvo, la landnomo estas Albania (Ἀλβανία) krom la variantoj Albanitia, Arbanitia.

La nomo eble deriviĝas de la ilira tribo Albani registrita de Ptolemeo, la geografo kaj astronomo el Aleksandrio kiu ellaboris mapon en 150 AD[8] kiu montras la urbon Albanopolo (situantan nordoriente de Durrës).

La nomo eble estas la daŭro de la nomo de mezepoka setlejo nomata Albanon kaj Arbanon, kvankam oni ne certas ke ili estis en la sama loko.[9] En sia Historio verkita en 1079–1080, la bizanca historiisto Miĥaelo Ataliates estis la unua kiu menciis Albanoi kiel partoprenantoj en ribelo kontraŭ Konstantinopolo en 1043 kaj ankaŭ menciis la Arbanitai-ojn kiel subuloj de la Duko de Dirakiumo.[10] Dum la Mezepoko, la albanoj nomis sian landon ArbërArbën kaj sinnomis ArbëreshArbnesh.[11][12]

Jam en la 16-a jarcento la nomo Shqipëria kaj la etna nomo Shqiptarë iom post iom anstataŭis la antaŭajn Arbëria kaj Arbëresh. Dum la du terminoj estas interpretitaj kiel "Aglolando" kaj "Filoj de la Agloj", ili deriviĝas de shqip, t.e. "interkomprenado".[13][14]

Sub la Otomana Imperio Albanio estis oficiale nomata Arnavutluk kaj ĝiaj loĝantoj kiel Arnauts (oficiale Arnavutlar). Tiuj terminoj estas ankoraŭ uzataj en la Respubliko Turkio rilate al Albanio kaj albanoj.[15] La vorto estas konsiderata metatezo de la vorto Arvanite, kiu estis la mezepoka greklingva nomo por la albanoj.[16]

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Albanio.

La historio de Albanio emerĝas el la prahistorio de la 4-a jarcento a.K., kun la unuaj mencioj pri Ilirio kaj pri ilira gento de Albanoj en Albanapolis (nuna Zgerdhesh, je 32 km for de Tirano) en Grek-romia historiografio. La nuna teritorio de Albanio ne koincidas kun la teritorio en la Antikvo, kiu havis partojn de la romiaj provincoj Dalmatio (sude Iliriko), Romia Makedonio (ĉefe Epirus Nova) kaj Moesia. La teritorio restis sub romi-bizanca regado ĝis la alveno de la slavoj en la 7-a jarcento, kiuj integris ĝin en la Bulgara Imperio en la 9-a jarcento.

Sub Otomana Imperio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Otomana Albanio.

La teritoria nukleo de la albana ŝtato estis formita en la Mezepoko kiel la Princlando Arbër kaj la Albana Reĝlando. Ankaŭ la unuaj mencioj pri la originoj de la albanoj kiel malsama etno venas de ĉi tiu periodo. En la 15-a jarcento okazis serio de konfrontoj inter albanoj gvidataj de Skanderbeg kaj la Otomana Imperio. Tuj post la morto de Skanderbeg la organizita rezistado ĉesis kaj la lando iĝis parto de la Otomana Imperio longe por 25 jaroj.[17] Ĝi restis sub la otomana regado kiel parto de la provinco Rumelio ĝis 1912, kiam la unua sendependa Albanio estis deklarata. La naskiĝo de nacia albana konscio datiĝas de la 19-a jarcento kaj ĝi estis unu el la naciismoj naskiĝintaj en la Otomana Imperio.

 
Muhammad Ali (paŝao) estis gvidanto de Otomana imperio,Albana origino,fondinto de moderna Egipto.

Kun regado de imperio alvenis,Islamo kiel 3-a religio ankaŭ prezentita en Albanio,ĝi kaŭzita masiva elmigratondo de Albanoj al aliaj kristanaj eŭropaj landoj.[17]La procezo de konvertiĝo estas malrapide kaj neegale,plejparto de Albanoj estis kristanoj ankoraŭ en 16-jarcento.[17]

Ĉar la religio,Albana lingvo ankaŭ dividis en du grupojn,en la albana,estas Gegët kaj Toskët,nordo kaj sudo de rivero Shkumbin.

 
Köprülü Mehmed Pasha,Granda Veziro de Otomana Imperio

Dum imperiperiodo,multe muslima Albanaj gajnis altajn statusojn en la imperio,48 grandaj veziroj estis Albana origino,tiaj kiel Köprülü Mehmed Pasha,fondinto de Köprülü politika dinastio(Angle:Köprülü era),lia fino, Ahmed Köprülü estis gvidanto en milito inter Otomana Imperio kaj Habsburgo.

Sendependeco ĝis fino de malvarma milito redakti

Mallongdaŭra monarkio (1914–1925) estis sukcedita de pli mallongdaŭra unua Albana Respubliko (1925–1928), anstataŭita de alia monarkio (1928–1939), kiu estis aneksita de la Faŝisma Italio dum la Dua Mondmilito. Post la kolapso de la Akso, Albanio iĝis komunisma ŝtato, la Albana Socialisma Popola Respubliko, regata de Enver Hoĝa (m. en 1985). La politika heredanto de Hoĝa, Ramiz Alia elmuntis la "Hoĝaisman" ŝtaton dum la ampleksa kolapso de la Orienta Bloko en la 1980-aj jaroj.

Respubliko ĝis hodiaŭ redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Albana enlanda milito.

La komunisma reĝimo falis en 1990, kaj la Respubliko Albanio estis fondita en 1991. La malnova komunisma partio estis venkita en la balotadoj de marto 1992, meze de ekonomia kolapso kaj socia malbonfarto. Ekonomia krizo ekis en 1996 kiel konsekvenco de la fiasko de la skemo Ponzi kiu estis farita en la lando kaj kiu okazigis en 1997 armitan ribelon, pro kiu albanoj amase elmigris al Italio, Grekio, Svislando, Germanio kaj Nordameriko.

Albanio iĝis membro de NATO en 2009. La lando estas kandidato por membriĝi en la Eŭropa Unio.

Reĝimoj ekde 1912 ĝis nuntempo redakti

  Sendependiĝo  
Provizora Registaro
 
Albana Princlando
 
Albana Respubliko
 
Albana Reĝlando
 
Albanio sub Italio
 
Albanio sub Germanio
 
Komunisma Albanio
 
Respubliko Albanio
1912 1912–1914 1914–1925 1925–1928 1928–1939 1939–1943 1943–1944 1944–1992 ekde 1992

Teritoria organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Albanio.

La teritorio de Albanio estas administre dividita en 12 provincoj (albane: oficiale qark/qarku, ofte ankaŭ prefekturë/prefektura), fojfoje tradukata kiel prefektejo) kaj ĉiu el ili havas plurajn distriktojn (kelkfoje tradukataj kiel subprefektejoj). 72 distriktoj havas urbo-statuson (albane: qytet). Ĝi havas ĉirkaŭ 2980 vilaĝojn en la tuta Albanio. [18]

 

Provinco Ĉefurbo Distriktoj Prefektejoj Urboj Vilaĝoj
1 Berat Berat Berat
Kuçovë
Skrapar
10
2
8
2
1
2
122
18
105
2 Dibër Peshkopi Bulqizë
Dibër
Mat
7
14
10
1
1
2
63
141
76
3 Durrës Durrës Durrës
Krujë
6
4
4
2
62
44
4 Elbasan Elbasan Elbasan
Gramsh
Librazhd
Peqin
20
9
9
5
3
1
2
1
177
95
75
49
5 Fier Fier Fier
Lushnjë
Mallakastër
14
14
8
3
2
1
117
121
40
6 Gjirokastër Gjirokastër Gjirokastër
Përmet
Tepelenë
11
7
8
2
2
2
96
98
77
7 Korçë Korçë Devoll
Kolonjë
Korçë
Pogradec
4
6
14
7
1
2
2
1
44
76
153
72
8 Kukës Kukës Has
Kukës
Tropojë
3
14
7
1
1
1
30
89
68
9 Lezhë Lezhë Kurbin
Lezhë
Mirditë
2
9
5
2
1
2
26
62
80
10 Shkodër Shkodër Malësi e Madhe
Pukë
Shkodër
5
8
15
1
2
2
56
75
141
11 Tirano Tirano Kavajë
Tirano
8
16
2
3
66
167
12 Vlorë Vlorë Delvinë
Sarandë
Vlorë
3
7
9
1
2
4
38
62
99

Registaro, Politiko kaj Armitaj Fortoj redakti

 
Rexhep Meidani, tria prezidento de Albanio

La Albana Respubliko estas parlamenta demokratio establita sub renovigita konstitucio en 1998. Balotadoj okazas ĉiun kvaran jaron por 140 sidlokoj en unuĉambra Popola Asembleo. En junio 2002, kompromisa kandidato, Alfred Moisiu, iama Generalo, estis elektita por sukcedi la Prezidanton Rexhep Meidani. Parlamentaj balotoj en junio 2005 venkigis Sali Berisha, eksan membron de la albana komunisma partio, kiel estro de la Demokratia Partio. La nuna prezidanto, Bamir Topi, estis elektita en julio 2007.

La eŭrop-atlantika integriĝo de Albanio estis la ĉefa celo de la postkomunismaj registaroj. La aliĝo de Albanio en la Eŭropa Unio estas prioritato por la Eŭropa Komisiono.

Albanio, kune kun Kroatio, eniris en NATO la 1-an de aprilo 2009 estante la 27-a kaj 28-a anoj, respektive, de la alianco.[19]

La laborfortoj de Albanio daŭre migras al Grekio, Italio, Germanio kaj aliaj partoj de Eŭropo kaj Nordameriko. Malgraŭ tio, la migrofluo iom post iom malkreskas danke al la konstanta kaj pozitiva evoluo de la albana ekonomio.

Plenuma povo redakti

 
Administrejo de la Nacia Asembleo

La ŝtatestro en Albanio estas la Prezidanto de la Respubliko. La prezidanto estas elektata por kvinjara periodo fare de la Asembleo de la Respubliko Albanio per sekreta balotado, bezonante plimulton el la voĉoj (50%+1) de ĉiuj deputitoj. La onta balotado okazos en 2012. La nuna Prezidanto de la Respubliko estas Bamir Topi.

La Prezidanto havas la povon garantii la observadon de la konstitucio kaj de ĉiuj leĝoj, agante kiel ĉefkomandanto de la armitaj fortoj, uzante la funkciojn de la Parlamento de Albanio kiam la Asembleo ne sesias, kaj nomumas la Ĉefministron el la Konsilio de Ministroj.

La plenuma povo restas ĉe la Konsilio de Ministroj. La Ĉefministro estas elektata de la prezidento. Ministroj estas nomumitaj de la prezidento surbaze de la rekomendoj de la Ĉefministro. La Popola Asembleo fine (mal)akceptas la konsiston de la Konsilio. La Konsilio respondecas pri la ekstera kaj interna politiko. Ĝi gvidas kaj kontrolas la agadon de la ministerioj kaj aliaj ŝtataj organoj.

Leĝdona povo redakti

 
Kuvendi i Shqipërisë

La Asembleo de la Respubliko Albanio (Kuvendi i Republikës së Shqipërisë) estas la leĝfaranto de Albanio. Ĝi konsistas el 140 deputitoj en la Asambleo, kiuj estas elektataj laŭ sistemo el partia listo de proporcia reprezentado. La Prezidento de la Asambleo (aŭ Parolanto) havas du deputitojn kaj gvidas la Asembleon. Ĝi havas 15 konstantajn komisionojn aŭ komitatojn. Parlamentaj balotoj okazas minimume ĉiun kvaran jaron.

La Asembleo havas la povon decidi la direkton de la ekstera kaj interna politiko; aprobi aŭ amendi la konstitucion; deklari militon al alia ŝtato; ratifi aŭ nuligi internaciajn traktatojn; elekti la Prezidanton de la Respubliko, la Superan Kortumon kaj la Ĝeneralan Prokuroron kaj ĝiajn deputitojn; kaj kontroli la agadon de la ŝtataj radio, televido, novaĵagentejoj kaj aliaj ŝtataj amaskomunikiloj.

Armitaj Fortoj redakti

 
Patrolŝipo Ilirio en la Albana Mararmeo

La Albanaj Armitaj Fortoj (Forcat e Armatosura të Shqipërisë) estis unuafoje formitaj post la sendependiĝo en 1912. Albanio malpliigis la nombron da aktivaj trupoj ekde 1988 de 65,000[20] al 14,500 en 2009[21] kun malgranda aro da aviadiloj kaj ŝipoj. En la 1990-aj jaroj, la lando forĵetis multe da eksmodaj armiloj, tankoj kaj MSA-sistemoj el Ĉinio.

Hodiaŭ ĝi konsistas el la Ĝenerala Majora Ŝtato, la Albanaj Surteraj Fortoj, Albanaj Aerfortoj, Albanaj Maraj Defendfortoj, la Albana Logistika Brigado kaj la Albana Komando por Trejnado kaj Doktrino. Kreskanta militista buĝeto estis unu el la plej gravaj kondiĉoj por integriĝo en NATO. La militista elspezo estis ĉirkaŭ 2.7% el la MEP en 2008. Ekde februaro 2008, Albanio oficiale partoprenas en la Operaco Aktiva Forto de NATO en la Mediteraneo.[22] kaj ricevis la aniĝ-inviton la 3-an de aprilo 2008.[23] Albanio iĝis plena membro de NATO la 1-an de aprilo 2009.

Geografio redakti

 
Satelita bildo de Albanio
 
Ksamil-insuletoj.

Albanio okupas la sudokcidentan parton de Balkanio. Ĝi situas en Sudorienta kaj Suda Eŭropo, kun Montenegro limanta nordokcidente, Kosovo nordoriente, Makedonio oriente kaj Grekio sude. Mediteraneo konsistigas la tutan okcidentan limon de Albanio. La lando situas plejparte inter latitudoj 42° kaj 39° N, kaj longitudoj 21° kaj 19° E. La teritorio kovras 28 748 kvadratajn kilometrojn, igante ĝin la 145-a plej granda lando en la mondo. La marbordolongo de Albanio estas 476 km kaj etendiĝas laŭ Adriatiko kaj Ionio ene de Mediteraneo.[24]

La malaltaj teroj de la okcidento estas banataj de la Adriatiko. Ĉirkaŭ 70% de la lando estas montara kaj ofte nealireble ekde la ekstero. La plej alta monto estas Korab situanta en la distrikto Dibër, atingante 2,753 metrojn. Jezerca (albane: Maja Jezercë) estas la plej alta punkto de Prokletije, kiu altas 2,694 m super marnivelo.

La klimato ĉe la marbordo estas tipe mediteranea kun mildaj kaj humidaj vintroj kaj sekaj kaj varmaj someroj.

La internaj landaj kondiĉoj varias laŭ la alteco sed la altaĵoj ĝis ĉ. 1,500 m estas kutime malvarmaj kaj ofte neĝas en vintro; la neĝo povas restis ĝis la printempio. Krom la landa ĉefurbo Tirano, kiu havas 800,000 loĝantojn, la ceteraj gravaj urboj estas Durrës, Korçë, Elbasan, Shkodër, Gjirokastër, Vlorë kaj Kukës. En la albana gramatiko, la vortoj povas havi difinitan aŭ ne difinitan formon kaj tio ankaŭ apliĝas al la urbonomoj: Tiranë kaj Tirana, Shkodër kaj Shkodra estas uzataj.

La tri plej grandaj kaj profundaj tektonaj lagoj de la Balkana Duoninsulo estas parte situantaj en Albanio. Lago Shkodër en la landa nordokcidento havas areon kiu varias inter 370 km2 kaj 530 km2, el kiu triono apartenas al Albanio kaj la cetero al Montenegro. La lago de Ohrid estas situanta en la sudoriento kaj estas kundividata inter Albanio kaj Nord-Makedonio. Ĝi havas maksimuman profundecon je 289 metroj kaj unikan varion el floraro kaj bestaro troveblas tie, inkluzive de "vivantaj fosilioj" kaj pluraj endemiaj specioj. Pro la natura kaj historiaj valoroj, la lago de Ohrid estas sub la protekto de la Unesko. Tie ankaŭ estas la lago Butrinti kiu estas eta tektona lago. Ĝi troviĝas en la nacia parko de Butrint.

Klimato redakti

 
Albana pejzaĝo

Kun ĝia marbordo vizaĝe al la Adriatika kaj Ionia maroj, ĝiaj altebenaĵoj dorse al la levita balkana termaso, kaj la tuta landokuŝado ĉe latitudo kondiĉigita de gamo da malsamaj veteroj dum la vintro kaj somero, Albanio havas altan nombron da klimataj regionoj kompare kun la malgranda areo. La marborda malaltebenaĵo havas tipe mediteranean veteron; la altebenaĵoj havas mediteranean kontinentan klimaton. Kaj en la malaltebenaĵo kaj en la interno, la vetero varias rimarkinde de nordo ĝis sudo.

La malaltebenaĵo havas mildajn vintrojn, averaĝante proksimume 7 . Someraj temperaturoj averaĝas 24 . En la suda malaltebenaĵo, temperaturoj averaĝas proksimume 5 pli altaj ĝenerale en la jaro. La diferenco estas pli bonega ol 5 dum la somero kaj iom malpli dum la vintro.

Temperaturoj en la interno de la lando estas pli kondiĉigitaj de la alteco ol la latitudo aŭ ajna alia faktoro. Malaltaj vintraj temperaturoj en la montoj estas kaŭzitaj de la kontinenta aeramaso kiu regas la veteron en Orienta Eŭropo kaj Balkanoj. Nordaj kaj nordorientaj ventoj blovas dum multe da tempo. Mezaj someraj temperaturoj estas sub la nivelo en la marbordaj regionoj kaj multe malaltiĝas en altaĵoj, sed ĉiutage ili mildiĝas. Tagtempa maksimuma temperaturo en la internaj basenoj kaj rivervaloj estas tre altaj, sed la noktoj preskaŭ estas ĉiam freŝaj.

La plej altaj enlandaj montoj ricevas malpli da pluvado ol la mezaj ĉirkaŭaj regionoj. Terenaj diferencoj amplekse kaŭzas lokajn variojn, sed la laŭsezona distribuado estas la plej konsekvenca el ajna areo.

Floraro kaj bestaro redakti

 
La linko ankoraŭ vivas en Albanio.[25]

Kvankam malgranda lando, Albanio estas eminenta pro sia riĉa biologia diverseco. La vario de geomorfologio, klimato kaj tereno kreas la favorajn kondiĉojn por kelkaj endemiaj kaj duonendemiaj specioj kun 27 endemiaj kaj 160 duonendemiaj vaskulaj plantoj kiuj troviĝas en la lando. La tuta nombro de plantoj estas ĉ. 3,250 specioj, ĉirkaŭ 30% el la tutaj flaŭrospecioj trovitaj en Eŭropo.

Pli ol triono de la teritorio de Albanio, proksimume 10,000 kvadrataj kilometroj (2.5 milionoj akreoj), estas arbarkovrita kaj la lando estas riĉega laŭ flaŭro. Proksimume 3,000 malsamaj specioj de plantoj kreskas en Albanio, multaj el kiuj estas uzitaj por medikamentaj celoj.

Fitogeografie, Albanio apartenas al la Boreala Regno kaj estas komuna inter la Adriatika kaj orientaj mediteraneaj regionoj de la Mediteranea Regiono kaj la Ilira provinco de la Cirkumboreala Regiono. Marbordaj regionoj kaj malaltebenaĵo havas tipan mediteranean makisan vegetaĵaron, dum kverkejoj kaj vegetaĵaro estas troveblaj sur pli altaj lokoj. Vastaj arbaroj de nigraj pinoj, fagoj kaj abioj estas troveblaj sur pli altaj montoj kaj alpaj herbejoj kreskas ĉe altecoj super 1800 metroj[26].

 
Reĝa aglo–la nacia simbolo de Albanio.[27]

Laŭ la World Wide Fund for Nature kaj Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj de la Eŭropa Vivmedia Agentejo, la teritorio de Albanio povas esti subdividata en tri ekoregionojn: la Iliraj kadukfoliaj arbaroj, la miksitaj arbaroj ĉe Monto Pindo kaj miksitaj arbaroj ĉe la Dinara Montaro. La arbaroj estas hejmo de larĝa gamo da mamuloj, inkluzive de lupoj, ursoj, aproj kaj ĉamoj[26]. Linkoj, sovaĝaj katoj, martesoj kaj putoroj estas maloftaj, sed pluvivas en kelkaj regionoj.

Ekzistas ĉirkaŭ 760 specioj de vertebruloj troveblaj ĝis nun en Albanio. Inter tiuj ekzistas 350 birdspecoj, 330 fiŝoj el sensala akvo kaj mara kaj 80 specioj de mamuloj. Ekzistas proksimume 91 tutmonde minacitaj specioj trovitaj ene de la lando, inter kiuj troviĝas la krispa pelikano, pigmea kormorano, kaj la ŝtonaj marbordaj regionoj en la sudo disponigas bonajn vivejojn por la endanĝerigita mediteranea monaĥosigelo.

Kelkaj el la plej signifaj birdspecoj troveblaj en la lando inkluzivas la reĝan aglon, konata kiel la nacia simbolo de Albanio, speciojn de vulturoj, urogaloj kaj multnombraj akvobirdoj. La albanaj arbaroj daŭre konservas signifajn komunumojn de grandaj mamuloj kiel ekzemple la brunurso, griza lupo, ĉamo kaj apro. La nordaj kaj orientaj montoj de la lando estas hejmo por la lasta restanta balkana linko, endanĝerigita specio de la eŭrazia linko[28].

Ekonomio redakti

 
Naftofontoj proksime de Mallakastra
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Albanio, 2019

Albanio estas malriĉa lando laŭ la Okcidenteŭropa vivnivelo[29]. Ĝia Malneta enlanda produkto (laŭ la aĉetpova pareco) staris ĉe 26 procentoj de la eŭropunia mezumo en 2010[30]. Tamen, Albanio montris potencialon por ekonomia kresko, kiam pli kaj pli da komercejoj kiuj translokiĝas tie kaj konsumvaroj estas disponeblaj en emerĝantaj merkatoj de lokaj komercistoj kiel parto de la nuna masiva tutmonda praktikado de kostreduktado. Albanio, Kipro kaj Pollando estas la nuraj landoj en Eŭropo kiuj registris ekonomian kreskon en la unua kvarono de 2009[31][32]. Internacia Mona Fonduso (IMF) antaŭvidis kreskon je 2.6% por Albanio en 2010 kaj 3.2% en 2011[33] [34] Ekzistas signoj je kreskantaj investoj, kaj la elektromalŝaltoj estas reduktitaj laŭ la mezuro ke nun Albanio eksportas energion.

Albanio kaj Kroatio diskutis la eblecon komune konstrui atomcentralon ĉe la Lago Shkoder, proksime al la limo kun Montenegro, plano kiu arigis kritikon de ĉi lasta pro la tertrema aktiveco de la areo.[35] Tamen, ekzistas duboj ĉu Albanio povus financi tiaskalan projekton kun tuta ŝtata buĝeto de malpli ol 5 miliardoj. [36] Tamen, en februaro 2009 itala firmao Enel diskonigis planojn konstrui perkarban elektrocentralon en Albanio, por diversigi energifontojn.[37] Preskaŭ 100% el la elektro estas generita de malnoviĝantaj hidroelektroj, kiuj iĝis neefikaj pro la pliiĝo de la sekperiodoj. [37]

La lando havas kelkajn rezervejojn de nafto kaj tergaso, sed produktis nur 5,400 barelojn da petrolo por tago en 2009. [38] Gasproduktado, taksita je proksimume 30 milionoj da kubaj metroj, sufiĉas por kontentigi la konsumadon. Aliaj krudmaterialoj inkludas karbon, baŭksiton, kupron kaj feron.

Agrikulturo estas la plej signifa sektoro, uzante proksimume 58% el la laborforto kaj generante proksimume 21% el la MEP. Albanio produktas signifajn kvantojn da tritiko, maizo, tabako, figoj (13-a-plej granda produktanto en la mondo)[39] kaj olivoj.

Scienco kaj teknologio redakti

Elspezoj por scienca esplorado kaj evoluo en Albanio ne superas 0.18% de la MEP, kiu estas la plej malalta nivelo en Eŭropo. Ekonomia konkurado kaj eksportoj estas malaltaj, kun ekonomio daŭre peze misprezentita pro la malalta teknologio. Ekde 1993 la homrimedoj en sciencoj kaj teknologio draste malpliiĝis. Diversaj enketoj montras ke dum la periodo 1991-2005, ĉirkaŭ 50% el la profesoroj kaj esploristoj de la enlandaj universitatoj kaj sciencaj institucioj elmigris.[40]

Tamen en 2009 la registaro aprobis la "Nacian Strategion por Scienco, Teknologio kaj Novigado en Albanio" [41] kovrante la periodon 2009-2015. Ĝi planas triobligi publikan elspezadon en esplorado kaj evolu al 0.6% de la MEP kaj pliigi la internan elspezon tra la esplorprogramoj de la Eŭropa Unio, ĝis kovrado de 40% el esplorad-elspezado, inter aliaj.

Transporto redakti

Aŭtoŝoseoj redakti

 
La Aŭtoŝoseo A1 en Albanio

Nuntempe ekzistas tri ĉefaj kvar-vojaj aŭtoŝoseoj en Albanio: la aŭtoŝoseo kiu ligas Durrës kun Tirano, Durrës kun Lushnjë kaj la Aŭtoŝoseo Albanio-Kosovo.

La aŭtoŝoseo Albanio-Kosovo ligas Kosovon al la adriatika marbordo de Albanio: la albana flanko estis kompletigita en junio 2009[42], kaj nun estas nur du horoj kaj duono por iri de la Kosovo-limo ĝis Durrës. Entute la aŭtoŝoseo estos ĉirkaŭ 250 km kiam ĝi atingos Priŝtinon. La projekto estis la plej granda kaj plej multekosta infrastrukturprojekto iam entreprenita en Albanio. La kosto de la aŭtoŝoseo ŝajnas esti 800 milionoj da Eŭroj, kvankam la preciza kosto por la tuta aŭtoŝoseo ankoraŭ devas esti konfirmita de la registaro.

Du kromaj aŭtoŝoseoj estos konstruitaj Albanio en baldaŭa estonteco: 8-a Koridoro kiu interligos Albanion kun Nord-Makedonio kaj Bulgario, kaj la nord-suda aŭtoŝoseo, kiu proporcias al la albana flanko de la Adriatik-ionia aŭtoŝoseo, pli granda regiona aŭtoŝoseo liganta Kroation kun Grekio laŭ la Adriatikaj kaj ioniaj marbordoj. Kiam ĉiuj tri koridoroj estas finitaj, Albanio havos laŭtakse 759 kilometrojn da aŭtoŝoseoj interligante ĝin kun ĉiuj siaj najbaraj landoj: Kosovo, Nord-Makedonio, Montenegro, kaj Grekio.

Aviado redakti

 
Tirana Internacia Flughaveno Patrino Terezo

La civila aviadila transportado en Albanio ekiĝis en novembro 1924, kiam la Respubliko Albanio subskribis Registaran Interkonsenton kun la germana Deutsche Luft Hansa. Sur la bazo de dekjara koncesiinterkonsento, la albana Airlines Company Adria Aero Lloyd estis establita. En 1925, la unuaj enlandaj flugoj de Tirano ĝis Shkodër kaj Vlorë komenciĝis.

En aŭgusto 1927, oficejo de Civila Aviado kaj Trafiko de la Aer-Ministerio de Italio aĉetis la albanan flugkompanion. La firmao, nun ĉe italaj manoj, ampleksigis la flugojn al aliaj urboj, kiel ekzemple Elbasan, Korçë, Kukës, Peshkopi kaj Gjirokastër, kaj malfermis internaciajn liniojn al Romo, Milano, Tesaloniko, Sofio, Beogrado, kaj Podgorico.

La konstruado de pli moderna flughaveno en Laprakë komenciĝis en 1934 kaj estis kompletigitaj proksime de la fino de 1935. Tiu nova flughaveno, kiu poste estis oficiale nomata "Flughaveno de Tirano", estis konstruita laŭ modernaj teknologiaj parametroj de tiu tempo, kun plifortikigita konkreta aviejo de 1200 400m, kaj kompletigita kun teknika ekipaĵo kaj konvenaj konstruaĵoj.

Dum 1955-1957, la Flughaveno Rinasi estis konstruita por armeaj celoj. Poste, ĝia administracio estis ŝanĝita al la Trafikministerio. La 25-an de januaro 1957 la ŝtata Entrepreno de Internacia Aviadila Transportado (Albtransport) establis sian ĉefsidejon en Tirano. Aeroflot, Jat, Malév, TAROM kaj Interflug estis la flugkompanioj kiuj ekflugis al kaj el Albanio ĝis 1960.

Dum 1960-1978, pluraj flugkompanioj ĉesis funkcii en Albanio pro la komunisma enlanda politiko, kondukante al malkresko de flugoj kaj pasaĝeroj. En 1977 la registaro de Albanio subskribis interkonsenton kun Grekio por malfermi la unuajn aerliniojn de la lando kun ne-komunisma Eŭropo. Kiel rezulto, Olympic Airlines estis la unua ne-komunisma flugkompanio se temas pri komerce flugi en Albanio post la Dua Mondmilito. Proksime de 1991 Albanio havis aerliniojn kun multaj gravaj eŭropaj urboj, inkluzive de Parizo, Romo, Zuriko, Vieno kaj Budapeŝto, sed neniu regula enlada fluglinio.

Franc-albana komuna operacio de Ada Air, estis lanĉita en Albanio kiel la unua privata flugkompanio, en 1991. La firmao ofertis flugojn per tridek-ses-pasaĝera aviadilo kvar tagojn semajne inter Tirano kaj Bari, Italio kaj ĉartoservo por hejmaj kaj internaciaj cellokoj.

De 1989 al 1991, pro politikaj ŝanĝoj en la orienteŭropaj landoj, Albanio aliĝis al la Internacia Civila Aviada Organizo (ICAO), malfermis sian aerspacon al internaciaj flugoj, kaj estis difinitaj la devoj de la aertrafika kunordigo. Kiel rezulto de tiuj evoluoj, kondiĉoj estis kreitaj por apartigi la agadojn de aertrafika kunordigo de Albtransport. Anstataŭe, la Nacia Agentejo de Aviado estis establita kiel sendependa entrepreno. Krome, dum tiuj jaroj, registaraj interkonsentoj de civila aviadila transportado estis establitaj kun landoj kiel ekzemple Bulgario, Germanio, Slovenio, Italio, Rusio, Aŭstrio, Britio kaj Makedonio. La Ĝenerala Direktorio de Civila Aviado (DGCA) estis establita la 3-an de februaro 1991, por fari la evoluon postulata antaŭ la tempo.

En 2007 Albanio havis unu eksterlandan flughavenon: Tirana Internacia Flughaveno Patrino Terezo. La flughaveno estas ligita al 29 cellokoj de 14 flugkompanioj. Ĝi vidis pliiĝon de pasaĝernombroj kaj aviadilomovadoj ekde la 1990-aj jaroj. La datumoj por 2009 estas 1.3 milionoj da pasaĝeroj kaj mezeme 44 sur kaj alteriĝoj tage.

 
Trajno de la fervojlinio Durrës-Tirano

Fervojoj redakti

La fervojoj en Albanio estas administrataj de la nacia fervojsocieto Hekurudha Shqiptare (HSH) (esperante "Fervojoj de Albanio"). Ĝi funkciigas 1, 435mm (4 ft 8 1⁄2 in) relsistemon en Albanio. Ĉiuj trajnoj estas transportitaj per dizelelektraj lokomotivoj faritaj de la ĉefa entrepreno ČKD.

La fervoja reto estis amplekse promociita de la totalisma reĝimo de Enver Hoĝa, en la tempo kiam la uzo de privata transporto estis malpermesita. Ekde la kolapso de la antaŭa reĝimo, ekzistis konsiderinda pliiĝo de aŭtoj kaj uzado de busoj. Dum pluraj ŝoseoj de la lando daŭre estas en tre malbona stato, ekzistis aliaj evoluoj (kiel ekzemple la konstruado de aŭtoŝoseo inter Tirano kaj Durrës) kiuj prenis multe da trafiko for de la fervojoj.

Demografio redakti

 
Regionoj kun tradicia ĉeesto de etnaj aŭ lingvaj grupoj krom la albanoj.

La albana loĝantaro estas relative juna kompare kun aliaj eŭropaj landoj, kun meza aĝo je 28.9 jaroj[43]. Post 1990 la albana loĝantaro alfrontis novajn fenomenojn kiel la migrado, kiu tre influis la distribuadon loĝantojn en la distriktoj kaj prefektejoj. Distriktoj en la nordo vidis malkreskantan loĝantaron, dum la distriktoj Tirano kaj Durrës pliigis la loĝantaron, pro interna enmigrado[44]. La loĝantaro de Albanio estis 3,152.600 homoj la 1-an de januaro 2007 kaj 3,170.048 la 1-an de januaro 2008[45] .[46] .[47] .

Alternativaj fontoj taksas la loĝantaron en julio 2009 je 3 639,453 kun jara kreskorapideco de 0.546%. Albanio estas plejparte etne homogena lando kun nur malgrandaj malplimultoj. La granda plimulto de la lando estas etnaj albanoj. La preciza grandeco de la etnaj malplimultoj ne estis konata, ĉar la lasta censo kiu enhavis etnografiajn datumojn estis farita en 1989[48]. Tamen, etnografiaj datumoj estis inkluditaj por la censo de aprilo 2001[49]. En februaro 2011 la registaro sciigis ke la censo estus prokrastita por prepari la komunumaj balotoj en majo, sed venis premo de diversaj grupoj kaj politikistoj por forigi la demandojn pri etneco kaj religio[50].

 
Tirano, la albana ĉefurbo.

Malplimultoj inkluzivas grekojn, vlakojn, montenegranojn, serbojn, makedonojn, bulgarojn, goranojn, balkanajn egiptanojn, romaojn kaj judojn. La grandeco de la greka malplimulto estas disputaĵo: la albana registaro asertas ke ĝi estas nur 60 000, dum kelkaj grekaj fontoj postulas eĉ 300,000. La plej multaj okcidentaj fontoj kalkulas la grandecon de la greka malplimulto je proksimume 200 000, t.e. 6% el la tuta loĝantaro[51][52], dum la Monda faktolibro de CIA taksas la grekan malplimulton je 3% de la loĝantaro kaj la Ŝtata Departemento de Usono mencias 1.17% por grekoj kaj 0.23% por aliaj malplimultoj. Tamen, la albana registaro timas ke se censo kun etnografiaj demandoj estus farita, konsiderinda parto de la albanianoj sin deklarus grekoj[53] .

Lingvoj redakti

La reganta kaj oficiala lingvo estas la albana, reviziita kaj kombinita formo de la du ĉefaj dialektoj, gega kaj toska, sed kun pli granda influo de la toska kompare kun la gega. La rivero Shkumbin estas la limo inter la du dialektoj. En la areoj loĝitaj de la greka malplimulto, estas parolata dialekto de la greka kiu konservas perditajn aspektojn en la greka nuntempe parolata en Grekio. Aliaj lingvoj de la etnaj malplimultoj en Albanio inkluzivas la arumanan, serban (montenegran), makedonan, bulgaran kaj ciganan. Krom la albana, la plejmulto de la albanoj flue parolas la italan kaj la angla iĝas populara[54].

Religio redakti

 
Moskeo Ethem Bej en Tirano

Ekzistas neniu oficiala statistiko pri religia membreco en Albanio. La Monda faktolibro de CIA distribuas ĝin tiel: 70% islamanoj, 20% orientaj ortodoksuloj, kaj 10% katolikoj[55]. La demografia studo de 2009 de Pew Research Center montras alian distribuadon de islamanoj en Albanio je 79.9%. [56] Laŭ la Monda Kristana Enciklopedio, en 2009 ĉirkaŭ 38% el la albanoj estis islamanoj, kaj 36% kristanoj. Laŭ la Ŝtata Departemento de Usono, kalkuloj pri aktiva partopreno en religiaj servoj estas inter 25 kaj 40%.[57]

La albanoj unue aperas en la historia arkivo en Bizancaj fontoj de la malfrua 11-a jarcento. En tiu tempo, ili jam estas plene kristanigitaj. Kristanismo poste estis iom forpelita pro Islamo. Post sendependeco (1912) de la Otomana Imperio, la albanaj respublikanoj, monarĥaj kaj poste komunistaj regadoj sekvis la sisteman politikon pro forigo de religio el oficialaj funkcioj kaj kultura vivo.

Albanio neniam havis oficialan ŝtatan religion aŭ kiel respubliko aŭ kiel regno. En la 20-a jarcento, la pastraro de ĉiuj kredoj estis malfortigita sub la monarkio, kaj finfine ekstermita dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, sub la ŝtata politiko je detruado de ĉiu organizita religion en albanaj teritorioj.

La komunista regado kiu prenis kontrolon de Albanio post la Dua Mondmilito persekutis kaj subpremis religian observon kaj instituciojn kaj tute ekskludis religion ĝis tia punkto ke Albanio estis oficiale deklarita la unua "ateisma ŝtato de la mondo". Religia libereco revenis al Albanio ekde la ŝanĝo de la reĝimo en 1992. Albanaj islamaj loĝantoj (plejparte sekularaj kaj de la sunaa branĉo) estas troveblaj ĝenerale en la lando, dum ortodoksaj kristanoj estas densaj en la sudo kaj katolikoj estas troveblaj en la nordo de la lando. Neniuj fidindaj datumoj estas haveblaj pri la aktiva partopreno en formalaj religiaj diservoj, kaj taksoj varias de 25% ĝis 40%.[58]

La unua registrita albana protestanto estis Said Toptani, kiu vojaĝis tra Eŭropo, en 1853 revenis al Tirano kaj predikis Protestantismon, estante arestita kaj malliberigita de la otomanaj aŭtoritatoj en 1864. Ĉeftendencaj evangeliaj protestantoj devenas de la laboro de la kongregacianoj kaj pli poste de la metodistaj misiistoj kaj la laboro de la Brita kaj Eksterlanda Bibliosocieto en la 19-a jarcento.

 
Preĝejo de la 10-a jarcento dediĉita al la Virgulino Maria

La Misia Alianco, konata kiel VUSh estis fondita en 1892. Hodiaŭ en VUSh membriĝas proksimume 160 parokejoj el malsamaj protestantaj kongregacioj. VUSh organizas marŝadojn en Tirano kontraŭ la sangvenĝoj en 2010. Biblioj estas disponigataj fare de la Interkonfesia Bibliosocieto de Albanio. La unua plena albanlingva Biblio esti presita en 1990.

Ekzistas komunumo de atestantoj de Jehovo en Albanio taksita je 4 000 membroj.[59]. Inter aliaj religiaj organizoj troviĝas la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormona Eklezio). La implikiĝo de mormonoj en Albanio komenciĝis per humanitara helpo dum la 1990-aj jaroj. La unuaj misiistoj estis senditaj en 1992 kun la Misio Albanio-Tirano malfermita en 1996. En la jaro 2008, ekzistis preskaŭ 2 000 membroj de la Mormona Eklezio en Albanio, disvastigita ĝenerale en dek branĉoj kun du kapeloj kaj unu Familia Historia Centro.[60]

Malgranda sed aktiva komunumo de bahaanoj troviĝas en Albanio[61]. La Bahaa Kredo havas 12 lokajn asembleojn kaj Nacian Asembleon fondita en 1992. La unua bahaano kiu vizitis Albanion estis la Mano de la Afero de Dio kaj esperantistino, Martha Root. La bahaa komunumo registris 9,700 kredantojn en la jaro 1993. En 2011 ili estas pli ol 11,000 membroj kaj 9 lokaj spiritaj asembleoj.

Kulturo redakti

 

Muziko kaj folkloro redakti

 
Berat

Albana popolmuziko dividiĝas en tri stilaj grupojn, kun aliaj gravaj muzikareoj ĉirkaŭ Shkodër kaj Tirano. La plej gravaj grupoj estas la gegoj de la nordaj kaj sudaj laboj kaj toskoj. La nordaj kaj sudaj tradicioj estas kontrastitaj per la "kruda kaj heroa" tono de la nordo kaj la "rilaksita" formo de la sudo.

 
Tradicia maskla muzikgrupo de Skrapar

Tiuj malsimilaj stiloj estas unuigitaj de "la intenseco per kiu la prezentistoj kaj aŭskultantoj donas al la muziko kiel rimedo por patriota esprimo kaj kiel veturilo portante la rakonton de buŝa tradicio", same kiel kelkaj karakterizaĵoj estas la uzado de obskuraj ritmoj kiel ekzemple 3/8, 5/8 kaj 10/8.[62] La unua kompilo de albana popolmuziko estis farita de Pjetër Dungu en 1940.

Albanaj popolkantoj povas esti dividataj en gravajn grupojn: la heroaj epopeoj de la nordo, kaj la dolĉe melodiaj lulkantoj, amkantoj, ligante muzikon, laborkantojn kaj aliajn specojn de kanto. La muziko de diversaj festivaloj kaj ferioj ankaŭ estas grava parto de la albana popolkanto, aparte tiuj de la festo de la tago de Sankta Lazaro, kiu bonvenigas la printempon. Lulkantoj kaj vajtimoj estas gravegaj specoj de albana popolkanto, kaj estas ĝenerale prezentitaj de solulinoj.[63]

Muzikinstrumentoj redakti

Albanaj lingvo kaj literaturo redakti

 
Ismail Kadare legante, 2007

La albana lingvo estis pruvita kiel hindoeŭropa lingvo en 1854 fare de la germana filologo Franz Bopp. La albana estas aparta branĉo de la hindoeŭropa lingva familio. Kelkaj akademiuloj kredas ke la albana venas de la ilira lingvo[64] dum aliaj[65] asertas ke ĝi venas de la dak-trakia lingvaro. (Iliraj lingvoj kaj dak-trakiaj lingvoj, aliflanke, eble estis parencaj lingvoj.)

Establante pli longajn rilatojn, la albana ofte estas komparita kun la balta-slava en unu flanko kaj ĝermana lingvaro sur la alia, ĉar ambaŭ grupoj kundividas isoglozojn kun la albana. Krome, la albana havas vokalŝanĝon en kiu longa o iĝis a, samkiel en ĉi tiu unua grupo kaj male al la lasta. Same, la albana prenis la antikvan relativan Jos kaj uzis ĝin ekskluzive por kvalifiki adjektivojn, same kiel en la baltaj lingvoj en kiuj ĉi tiu vorto estis uzita por la fino de adjektivoj.

La kultura rezisto estis unue esprimita tra la pliprofundigo de la albana lingvo en la areo de preĝejaj tekstoj kaj publikaĵoj, plejparte de la katolikoj en la norda regiono, sed ankaŭ de la ortodoksanoj en la sudo. La reformacio fortigis la esperon por la evoluo de la loka lingvo kaj literatura tradicio kiam la kleriko Gjon Buzuku alportis en la albana lingvo la katolikan liturgion, provante fari por la albana lingvo kion Lutero faris por la germana.

 
Ero de la Meŝari de Gjon Buzuku

Meŝari (La Misalo) de Gjon Buzuku, publikigita de li en 1555, estis konsiderita ĝis nun kiel la unua literatura verko verkita en la albana. La delikata nivelo de la lingvo kaj la stabiligita ortografio devas esti rezulto de pli frua tradicio de skribado en la albana, tradicio kiu ne estas konata. Sed ekzistas iu fragmenta indico, datante pli frue ol Buzuku, kiu indikas ke la albana estis skribita minimume ekde la 14-a jarcento p.K.

La unuaj konataj indicodatoj venas de la jaro 1332 pri interkonsentoj kun la franca dominikano Guillelmus Adae, ĉefepiskopo de Antivari, kiu en raporto en la latina skribas ke albanoj uzas latinajn literojn en siaj libroj kvankam ilia lingvo estas tre malsama de la latina. Aliaj specialaj pruvoj estas: bapta formulo de 1462, skribita en la albana ene de teksto en la latina fare de la episkopo de Durrës, Pal Engjëlli; glosaro kun albanaj vortoj de 1497 de Arnold von Harff, germano kiu vojaĝis tra Albanio, kaj fragmento (de la 15-a jarcento) de la Biblio, pli specife de la Evangelio laŭ Mateo, ankaŭ en albana, sed uzante grekajn literojn.

Albanaj verkaĵoj de tiuj jarcentoj ne nur temis pri religiaj aferoj, sed ankaŭ estis historiaj kronikoj. Ili estas menciitaj de la humanisto Marin Barleti, kiu, en sia libro Rrethimi i Shkodrës (La Sieĝo de Shkodër) (1504), konfirmas ke li trafoliumis tiujn kronikojn en la vulgara lingvo.

Dum la 16-a ĝis 17-a jarcentoj, la katekismo E mbësuame krishterë (Kristanaj Instruoj) (1592) de Lekë Matrënga, Doktrina ekrishterë (La Kristana Doktrino) (1618) kaj Rituale romanum (1621) de Pjetër Budi, la unua verkisto de originala albana prozo kaj poezio, Apologio de George Castriot (1636) de Frang Bardhi, kiu ankaŭ publikigis vortaron kaj folkloraĵojn, la teologi-filozofian traktaton Cuneus Prophetarum (La Grupo de Profetoj) (1685) de Pjetër Bogdani, la plej universala figuro de la albana mezepoko, estis publikigitaj en la albana. La plej fama albana verkisto estas verŝajne Ismail Kadare.

Albana literaturo en Esperanto redakti

Laŭ iniciato de samideano Tomasz Chmielik, estas entreprenita kampanjo por traduki la plej elstarajn nuntempajn albanajn verkistojn: Ismail Kadare, Fatos Kongoli, Ylljet Aliçka kaj aliaj. Ĝis nun, oni eldonis la romanon "La Hunda Haŭto" de Fatos Kongoli, la novelaron "Sloganoj el ŝtono" de Ylljet Aliçka, la novelon "La Polino" de Bajram Karabolli, la poemaron "Lundo en sep tagoj" de Luljeta Lleshanaku kaj la poemaron "La Mondo estas Pejzaĝo kun Brilaj Koloroj" de Eqrem Basha[66]. . Estas jam tradukitaj ĉirkaŭ 15 aliaj libroj, pretaj sed ne eldoneblaj pro manko de sponsoroj[67].

Kinarto redakti

La albana kinarto komenciĝis en 1912 kaj evoluis dum la komunisma periodo sub politikaj nuancoj. Dum la 1990-aj jaroj, la ŝanĝo de la komunisma ŝtatformo al pli demokratia kondukis al granda ŝanĝo en la albana kinearto. La granda kaj malnova konglomerato Kinostudio estis dividita en plurajn pli malgrandajn studiojn. Filmoj estis faritaj en privataj studioj de la malnovaj albanaj direktoroj kaj eĉ kelkaj eksterlandaj, sed lige kun la nova Nacia Centro de Kinematografio (Qendra Kombëtare e Kinematografisë).

Kvankam novaj filmoj estas produktitaj, multaj albanoj revenis al observado kaj ĝuado de la malnovaj filmoj, nun montritaj sur la diversaj privataj televidstacioj. La komunismepokaj propagandaj elementoj nun estas pli da komedifonto ol malamo, kaj tiu frua stilo estas multe aprezita.

Kelkaj el la plej bonvenigita lastatempaj filmoj inkluzivas Kolonel Bunker, Parullat (Sloganoj), Dasma e Sakos, Tirana Nula Jaro, kaj Portan Evan .

En la 1990-aj jaroj, multaj novaj kinejo-teatroj estis konstruitaj, precipe en la pli grandaj urboj (kiel ekzemple "Jarmilo" en la ĉefurbo Tirano) kiu plejparte montras okcidentajn kaj pli elstare usonajn filmojn.

Kuirarto redakti

 
Albana taratoro

La kuirarto de Albanio, kiel la plimulto de la mediteraneaj kaj balkanaj nacioj, estas forte influita de ĝia longa historio. En malsamaj tempoj, la teritorio kiu nun estas Albanio estis okupita de Grekio, Italio kaj la Otomana Imperio kaj ĉiu grupo lasis sian spuron sur albanan kuirarton. Ĉefa mango de la albanoj estas tagmanĝo, kaj ĝi estas kutime akompanita de salato el freŝaj legomoj, kiel ekzemple tomatoj, kukumoj, verdaj piproj kaj olivoj kun olivoleo, vinagro kaj salo. Tagmanĝo ankaŭ inkluzivas ĉefan pladon el legomoj kaj viando. Specialaĵoj el fiŝoj ankaŭ estas oftaj en la marbordaj regionoj de Durrës, Vlorë kaj Sarandë. En altaj areoj oftas la fumumita viando kaj piklado estas tre ofta.

Turismo redakti

 
Gjirokastër.

Turismo en Albanio estas karakterizita de la arkeologia landa heredaĵo de la malnovgrekaj, romiaj kaj otomanaj tempoj, nedifektitaj strandoj, defiante montarajn sistemojn, artefaktojn el la Malvarma Milito, bongustan tradician kuirarton, unikan muzikon, kaj la strangan atmosferon de la kamparo.

Kvankam daŭre subevoluinta, turismo vidis imponan pliiĝon en la lastaj jaroj. Oficialaj datumoj montris ke 2 089,538 da turistoj vojaĝis al Albanio de eksterlande dum la unuaj ses monatoj de 2008, kio estis 23-procenta kresko kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Lonely Planet ĵus vicigis Albanion kiel la 1-a vizitinda celloko en 2011. Albanio estis nomumita la "Nova Mediteranea Amo".

Albanio havas tri mondajn heredaĵojn de Unesko: Butrint, malnovgreka kaj romia urbo; Gjirokastër bone konservita mezepoka otomana urbo kaj Berat, la urbo el mil kaj unu fenestroj.

Edukado redakti

Antaŭ la alveno de la komunisma regado, la analfabeteco ene Albanio estis tre alta, ĉ. 85%. Lernejoj estis malabundaj inter la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Kiam la komunistoj akiris la potencon en 1944, ili prioritatigis la forviŝadon de analfabeteco. Strikta regularo estis lanĉita, por ke ĉiuj civitanoj inter la aĝoj 12 kaj 40 jaroj kiuj ne povus legi aŭ skribi devus lerni. Ekde tiam la procento de alfabeteco rimarkinde pliboniĝis[68]. Hodiaŭ la alfabeteco en Albanio estas 98.7%, el kiuj viroj estas 99.2% kaj inoj 98.3%[47]. Kun grandaj loĝantarmovadoj en la 1990-aj jaroj al urbaj areoj, la edukado ankaŭ suferis transformadon. La Universitato de Tirano estas la plej antikva universitato en Albanio, fondita en oktobro 1957.

Sporto redakti

 
Stadiono Qemal Stafa, en Albanio.

Piedpilko estas la plej populara sporto en Albanio, kiel partoprena kaj spektanta nivelo. La sporto estas regita de la Piedpilka Unuiĝo de Albanio, kreita en 1930, membro de FIFA kaj membro fondinto de UEFA. Aliaj luditaj sportoj inkluzivas korbopilkon, flugpilkon, rugbeon 15, kaj gimnastikon.

Distrado redakti

Radio Televizioni Shqiptar (RTSH) estas la publika ŝtata radio kaj televido de Albanio, fondita en 1938 en Tirano. Temas pri tri televidstacioj nomitaj Televizioni Shqiptar (TVSH, TVSH 2, kaj TVSH Sat), kaj tri radiostacioj, uzante la nomon Radio Tirano aldone al 4 regionaj radiostacioj. La internaciaj servelsendaj radioprogramoj en albana kaj sep aliaj lingvoj estas elsendataj tra mezondoj (AM) kaj kurtondoj (SW).

La internacia servo uzis la temon de la kanto- "Keputa një gjethe dafine" kiel rekonigan melodion. La internacia televidservo tra satelito estis lanĉita ekde 1993 kaj ĝi celas servi al albanaj komunumoj en Kosovo, Serbio, Makedonio, Montenegro kaj pli norda Grekio, kaj plie la albana diasporo en la resto de Eŭropo. RTSH pasinte estis peze influita de la regpartio en ĝia programaro sed tio estis forlasita.

Sano redakti

Sanservo estis en deklivo post la kolapso de socialismo en la lando, sed procezo de modernigo okazis ekde 2000.[69] En la unua jardeko de la 21-a jarcento, ekzistis 51 hospitaloj en la lando, inkluzive de militista hospitalo kaj specialaj instalaĵoj.[69] Albanio sukcese forigis malsanojn kiel ekzemple malario.

Vivdaŭro estas taksita je 77.43 jaroj, t.e. la numero 51 tutmonde, kaj forpuŝante kelkajn eŭropuniajn landojn, kiel ekzemple Hungario kaj Ĉeĥio.[70] La plej oftaj mortokaŭzoj estas cirkula malsano sekvita de kanceraj malsanoj. Demographic and Health Surveys kompletigis enketon en aprilo 2009, detaligante diversajn san-statistikojn en Albanio, inkluzive de maskla cirkumcido, abortigo kaj aliaj.[71]

La Fakultato de Medicino de la Universitato de Tirano estas la ĉefmedicina fakultato en la lando. Ekzistas ankaŭ fleglernejoj en aliaj urboj. Newsweek vicigis Albanion en la numero 57 el 100 Plej Bonaj Landoj en la Mondo en 2010.[72]

Albanio en Esperanto redakti

La unua libro en Esperanto eldonita en Albanio estis la libro “Gjergj Kastrioti-Skanderbeg-Heroo de Albanujo”, presita en la eldonejo Gutemberg, Tirana, 1929. La libro estis verkita originale en Esperanto de Cuk Simoni per fluanta kaj riĉa lingvo kaj ĝi cirkulis tra Eŭropo kiel vera “gvidilo” pri albanoj en la medioj de esperantistoj[73].

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 13an ĉapitron "Fabelo el Albanujo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas interesan fabelon pri rabistoj.[74]

Esperanto-movado redakti

La unua esperantisto estis Lazar Shantja en Shkodrë en 1913[75]. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de Esperanto en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko. Unua lernolibro aperis en 1928. Tiam laŭ la statistiko de Dietterle en la lando troviĝis nur ses esperantistoj. Esperantlingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. En 1933 nur en Shkodra estis delegito de UEA[76].

En Fajrero 4/1959, bulteno de ĉeha Esperanto-junularo, estis publikigita jena artikolo: "Esperanto en Albanio". Cefo Fico dufoje prelegis pri Esperanto kaj organizis malgrandan ekspozicion en la kulturdomo en Tirana. En la Ministerio pri konstruado funkciis Esperanto-kurso, pere de stencilita lernolibro verkita de s-ano Cefo Fico. La albana Esperanto-movado bezonas esperantaĵojn, lernolibrojn en itala, franca aŭ rusa lingvoj. La adreso: S-ano Cefo Fico, inĝeniero ĉe la Ministerio de konstruado, Tirana, Albanio."

Zef Mjeda ekde 1996 estis honora membro de UEA. En 2013 la Komitato de UEA akceptis Albanan Esperanto-Asocion kiel sian landan asocion. Krome, ekzistas ankaŭ Albana Esperanto-Instituto.

Kursoj okazas ekzemple en blindulejo en Tirano. En 2007 Pasporta Servo havis unu gastiganton en Albanio, nome en Tirano.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-08. Alirita 2009-05-09.
  2. ""Albania applies for EU membership", artikolo anglalingva el la retejo BBC News", la 28-an de aprilo 2009.
  3. CIA – The World Factbook. Arkivita el la originalo je 2020-05-15. Alirita 2011-10-16.
  4. Reports: Poverty Decreases In Albania After Years Of Growth.Dow Jones Newswires, 201-938-5500 201-938-5500 201-938-5500. Nasdaq.com
  5. Albania plans to build three hydropower plants.People's Daily
  6. Strong GDP growth reduces poverty in Albania-study. Reuters. Forbes.com
  7. "Lonely Planet’s top 10 countries for 2011 – travel tips and articles", el la retejo Lonely Planet. Arkivita el la originalo je 2010-11-04. Alirita 2010-11-02.
  8. Madrugearu A, Gordon M. La militoj en Balkanio. Rowman & Littlefield, 2007. p.146
  9. The Illyrians by J. J. Wilkes, 1992, ISBN 978-0-631-19807-9, page 279,"We cannot be certain that the Arbanon of Anna Comnena is the same as Albanopolis of the Albani, a place located on the map of Ptolemy (3.12)"
  10. Robert Elsei. The Albanian lexicon of Dion Von Kirkman. Earliest reference to the existence of the Albanian language, pp. 113–122.
  11. Pinocacozza.it Arkivigite je 2019-12-30 per la retarkivo Wayback Machine (itale kaj albane)
  12. Radio-Arberesh.eu (itale)
  13. Kristo Frasheri. History of Albania (A Brief Overview). Tirano, 1964.
  14. Xhevat Lloshi: "The Albanian Language", eldoninto: United Nations Development Programme. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita la 9-an de novembro 2010.
  15. Arnaut at the Free Dictionary
  16. artikolo "Akademia e Shkencave e RPSH. Instituti Gjuhësisë dhe i Letersisë", 1982, jŭnalo "Studime filologjike", Tirano, volumo 36, paĝo 44, albane
  17. 17,0 17,1 17,2 Communism, Health and Lifestyle: The Paradox of Mortality Transition in Albania by Arjan Gjonca. Google Books.au. 31. juli 2011. ISBN 978-1-59884-337-8. Arkiveret fra originalen 15. oktober 2015. Hentet 11. oktober 2014.
  18. "On the Organization and Functioning of the Local Government", PDF-dosiero de la Respubliko de Albanio, 2000, rete arkivigita. Arkivita el la originalo je 2010-02-15. Alirita 2011-10-17.
  19. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  20. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata. [rompita ligilo]
  21. "Albania to abolish conscription by 2010", el la retejo SETimes.com (la 21-an de aŭgusto 2008). Alirita la 29-an de decembro 2009.
  22. retejo NATO.int. Arkivita el la originalo je 2011-08-30. Alirita la 27-an de aŭgusto 2010.
  23. artikolo "Albania membership" anglalingva en la retejo de NATO. Arkivita el la originalo je 2011-07-28. Alirita 2011-10-17.
  24. Eftimi, R.. Some Considerations on Seawater-freshwater Relationship in Albanian Coastal Area.
  25. "Konservo de la kritike danĝerigita balkana linko", artikolo anglalingva de la retejo catsg.org. Alirita la 5-an de januaro 2011.
  26. 26,0 26,1 http://www.cbd.int/doc/world/al/al-nbsap-01-p1-en.pdf
  27. Streissguth, Thomas. (2010) [1]. ISBN 978-0-7613-4629-6.
  28. The Balkan Lynx Conservation Compendium. Catsg.org. Alirita la 29-an de decembro 2009.
  29. Albania Country Brief Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Wayback Machine. Department of Foreign Affairs and Trade (registaro de Aŭstralio), la 1-an de aŭgusto 2008. Elŝutita la 15-an de aŭgusto 2009.
  30. "Albania's GDP per capita in PPS (2008)", artikolo anglalingva (en formato PDF) de la institucio Eurostat. Arkivita el la originalo je 2009-07-11. Alirita la 25-an de junio 2009.
  31. Business: Albania, Cyprus register economic growth SEtimes.com
  32. Strong economic growth potential puts Albania and Panama top of long term investment list, Propertywire.com
  33. International Monetary Fund (IMF), la 9-an de oktobro 2010: "Albania and the IMF" (Albanio kaj la IMF)
  34. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  35. "Albanio kaj Kroatio planas nuklean centralon", artikolo anglalingva el la retejo balkaninsight.com. Alirita la 27-an de aŭgusto 2010, ekde oktobro 2010 ne plu alirebla.
  36. CIA – The World Factbook. Arkivita el la originalo je 2020-05-15. Alirita 2011-10-16.
  37. 37,0 37,1 Enel Albanian Joint Venture Introduces Coal In Albania's Power Mix Arkivigite je 2012-02-19 per la retarkivo Wayback Machine, Business Monitor Online, la 24-an de februaro 2009
  38. CIA The World Factbook: Oil producers. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 2011-10-18.
  39. Albania Country Profile, FAO
  40. Research for Development Highly Skilled Migration from Albania
  41. Strategy of Science, Technology and Innovation 2009–2015. Arkivita el la originalo je 2011-04-03. Alirita la 27-an de aŭgusto 2010.
  42. Alexandra Wynne: "Albania highway: Making the first move , Features , New Civil Engineer ", el la retejo Nce.co.uk. Alirita la 29-an de decembro 2009.
  43. Women, Men and shefit's in Albania 2006, Instat, Tirana, 2007
  44. Albania: 2001 population census Arkivigite je 2012-07-21 per la retarkivo Wayback Machine, official web site.
  45. Albania National Institute of Statistics official web site. Arkivita el la originalo je 2019-02-10. Alirita 2011-10-18.
  46. Institute of Statistics INSTAT Albania. Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 2011-05-15.
  47. 47,0 47,1 CIA World Factbook: Albanio. Arkivita el la originalo je 2020-05-15. Alirita 2011-10-16.
  48. Kosta Barjarba: "Migration and Ethnicity in Albania: Synergies and Interdependencies" en formato PDF. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2011-10-18.
  49. Albania to hold census in 2011. Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita la 22-an de aŭgusto 2010.
  50. Balkan Insight. Albania's controversial census postponed. La 1-an de marto 2011. [2]
  51. (la 25-an de junio 1993) ',Eastern Europe at the end of the 20th century',, Ian Jeffries, p. 69. ISBN 978-0-415-23671-3.
  52. The Greeks: the land and people since the war. James Pettifer. Penguin, 2000. ISBN 978-0-14-028899-5
  53. Albania, U.S. Department of State Bureau of European and Eurasian Affairs, Background Note November 2008. Elŝutita la 14-an de majo 2009
  54. paĝo "Lingvoj de Albanio" (angle) en la retejo ethnologue.com. Alirita la 31-an de oktobro 2010.
  55. 2009 CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2020-05-15. Alirita 2011-10-16.
  56. Tracy Miller: "Mapping the Global Muslim Population: A Report on the Size and Distribution of the World’s Muslim Population", oktobro 2009, artikolo en formato PDF el la retejo pewforum.org. Arkivita el la originalo je 2013-07-25. Alirita la 16-an de februaro 2011.
  57. State.gov, artikolo "Freedom of Religion" (religia libero) 2007
  58. Albania: International Religious Freedom Report 2007. State.gov (14-an de septembro 2007). Alirita 27-an de aŭgusto 2010.
  59. 2008 Jehovah's Witnesses Worldwide Status Report. Watch Tower. Arkivita el la originalo je 2009-10-19. Alirita la 27-an de septembro 2009.
  60. LDS Newsroom-Country Profile-Albania. The Church of Jesus Christ of Latter-day Saints. Arkivita el la originalo je 2010-08-25. Alirita 2011-10-18.
  61. http://www.bahai.al/ Oficiala retejo de la Bahaa Komunumo en Albanio
  62. Yuri Arbatsky, Yuri, citita fare de Koco kun la anglalingva piednoto Translated and published by Filip Fishta in Shkolla Kombëtare (The National School; No.1, May 1939), 19, and quoted from his Preface to Pjetër Dungu's Lyra Shqiptare (see note 2).
  63. "Albanian Music", Eno Koco en la Universitato de Leeds. Arkivita el la originalo je 2005-08-28. Alirita la 28-an de aŭgusto 2005.
  64. Encyclopedia of Indo-European Culture By J. P. Mallory, Douglas Q. Adams Edition: illustrated Published by Taylor & Francis, 1997 ISBN 978-1-884964-98-5, 9781884964985 (citaĵo anglalingva: "Although there are some lexical items that appear to be shared between Romanian (and by extension Dacian) and Albanian, by far the strongest connections can be argued between Albanian and Illyrian." paĝo 11) Concise Encyclopedia of Languages of the World By Keith Brown, Sarah Ogilvie Contributor Keith Brown, Sarah Ogilvie Edition: illustrated Published by Elsevier, 2008 ISBN 978-0-08-087774-7, 9780080877747 (citaĵo anglalingva: "Albanian constitutes a single branch of the Indo-European family of languages. It is often held to be related to Illyrian, a poorly attested language spoken in the Western Balkans in classical times" page 22)
  65. The Thracian language. The Linguist List. Arkivita el la originalo je 2008-02-03. Alirita la 27-an de januaro 2008. “An ancient language of Southern Balkans, belonging to the Satem group of Indo-European. This language is the most likely ancestor of modern Albanian (which is also a Satem language), though the evidence is scanty. 1st Millennium BC – 500 AD.”.
  66. Noto: La menciitaj libroj troviĝas ankaŭ ĉe la Libroservo de UEA
  67. Bardhyl Selimi, Albana literaturo tradukita en Esperanto, En: Johan Derks, Kroniko de Balkanio, p. 37, Antologio de Balkana Verda Stelo 2015 - 2017
  68. Zickel, Iwaskiw, 1994
  69. 69,0 69,1 Albania-prel.pmd. Arkivita el la originalo je 2009-12-27. Alirita 29 December 2009.
  70. CIA – The World Factbook Arkivigite je 2014-07-13 per la retarkivo Wayback Machine, Life Expectancy ranks
  71. Albania DHS Surveys .
  72. "The World's Best Countries", artikolo anglalingva el la retejo Newsweek (16-an de aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 2010-08-16. Alirita la 27-an de aŭgusto 2010.
  73. Bardhyl Adem Selimi kaj Luan Adem Jaupi (sub redakto de Edmond Ludwig, "Historio de la Esperanto-movado en Albanio inter 1907-2019", Academie.net (2019).
  74. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 111-114.
  75. Esperanto 1914, paĝoj 22–23.
  76. Laŭ Enciklopedio de Esperanto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti