La Krispa pelikano (Pelecanus crispus) estas birdospecio kaj fortika membro el la familio de Pelikanedoj. Ĝi reproduktiĝas el sudorienta Eŭropo al Barato kaj Ĉinio en marĉoj kaj neprofundaj lagoj. La nesto estas nelaborita amaso de vegetaĵaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krispa pelikano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelikano Pelecanus
Pelecanus crispus
Bruch, 1832
Konserva statuso
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Oni ne konas subspeciojn spite ties ampleksa teritorio, sed baze sur laŭgrandaj diferencoj, oni priskribis paleosubspecion el la Pleistoceno nome Pelecanus crispus palaeocrispus el fosilioj malkovrita el Binagadi, Azerbajĝano.

    Aspekto redakti

     

    Ĝi grandas 160–183 cm. Ĝi vivas, flugas, kondutas simile kiel la Blanka pelikano, sed la Krispa pelikano estas iom pli granda. Ĉe ĝi estas bone videblaj desupre la malhelaj flugoplumoj kaj la nigraj flugilfinoj. La flugiloj estas malpur-blankaj desube, kiel ankaŭ la dorsa flanko. La ventra flanko estas grizblanka kun granda flava makulo ĉe la kropo (kiel la plumoj ne estas ŝiritaj). La kruroj estas plumbogrizaj (kaj ne karnokoloraj), la plumaro sur la nuko estas krispe bukla, la okuloj estas helflavaj al blankecaj (kaj ne ruĝetaj). La junbirdoj similas al birdidoj de la Blanka pelikano, sed la frunta plumaro finiĝas super la bekobazo en unu vico (kaj ne en unu punkto).

    Tiu fortika birdo estas la plej granda el la pelikanoj kaj unu el la plej grandaj vivantaj birdospecioj. Ĝi estas 160 al 183 cm longa, 9–15 kg peza kaj kun enverguro de 290–351 cm.[1][2][3][4][5][6] Kun pezo de ĉirkaŭ 11.5 kg averaĝe, ĝi estas la plej fortika fluganta birdospecio en la mondo averaĝe kvankam grandaj maskloj de otidojcignoj povas superi tiun pelikanon en maksimuma pezo.[3] Ĝi ŝajne havas ankaŭ unu el la plej grandaj enverguroj el la vivantaj birdoj, rivale kun tiu de la grandaj albatrosoj.[6][7]

     
    eta

    La iome similaspekta Blanka pelikano estas tipe iome pli malgranda sed la plej grandaj masklaj individuoj povas esti esence de la sama grando kiel la tipa Krispa pelikano.[6][7] Tamen, la Krispa diferencas el la alia ankaŭ granda specio je tio ke ĝi havas krispajn plumojn en la nuko (kio nomigas la specion kaj en la latina scienca nomo kaj en la komuna nomo), grizajn krurojn kaj arĝentoblankan (pli ol pure blanka) plumaron. Vintre, plenkreskaj pelikanoj de tiu specio iĝas el arĝento-griza al pli eluzita brunecgriza kremokoloro.[8] Nematuraj birdoj estas grizaj kaj ne havas la rozkoloran vizaĝan makulon de la nematuraj Blankaj pelikanoj. Disaj plumoj ĉe la frunto de la Krispa pelikano povas formi tufon kun formo de litero W en la vizaĝo super la beko.[7]

    En la reprodukta sezono ĝi havas oranĝec-ruĝajn suban makzelon kaj bekosakon kontraste kun la griza al flaveca supra makzelo. Vintre, la tuta beko estas iome pli senkolora (grize) flaveca. La beko, 36 al 45 cm longa, estas la dua plej granda inter ĉiuj birdoj, post la Aŭstralia pelikano.[7] La nuda haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo povas varii el flava al purpureca.[9]

    Inter standardaj mezuroj, kompare kun la Blanka pelikano, la tarso de la Krispa estas iome pli mallonga, nome 11.6 al 12.2 cm, sed ties vosto kaj flugillongo estas klare pli grandaj, je 22 al 24 cm kaj 68 al 80 cm, respektive.[10][11] Kiam la Krispa pelikano estas dumfluge, malkiel aliaj pelikanoj, la flugiloj estas tute grizec-blankaj escepte la nigraj flugilpintoj.[7] Pri la flugo, ĝi estas eleganta ŝvebanta birdo kaj, are, ĉiuj membroj moviĝas laŭ gracia sinkronio. La kolo estas tenita ene kiel ĉe ardeoj dumfluge. Ĝi estas la plej granda vivanta fluganta besto.

    La Krispa pelikano estas ofte silentema, kiel plej pelikanoj, kvankam ĝi povas iĝi voĉema dum la pariĝada sezono. Tiam la birdoj povas engaĝiĝi en ampleksa gamo de gorĝaj, profundaj voĉoj inklude bojojn, fajfojn kaj gruntadojn.[8]

     
    eta

    Vivejo redakti

    La Krispa pelikano troviĝas en lagoj, riveroj, deltoj kaj estuaroj. Kompare al la Blanka pelikano, la Krispa pelikano ne estas tiom ligata al areoj de malaltaj teroj kaj nestumas en taŭgaj humidejoj de diversaj altoj. Ĝi estas malpli oportunema pri selektado de reprodukta biotopo ol la Blanka pelikano, kaj kutime revenas al tradiciaj reproduktejoj jaron post jaro se ili ne iĝas tute netaŭgaj. Dum vintro, la Krispaj pelikanoj kutime restas ĉe senfrostaj lagoj de Eŭropo aŭ ĉe sezonaj lagoj en Barato. Ili vizitas ankaŭ, tipe dum vintro, ĉebordajn areojn laŭlonge de ŝirmaj marbordoj por manĝi.[7]

    Movoj redakti

    Tiu pelikano kutime migras mallongajn distancojn. Ĝi disiĝemas en Eŭropo, baze sur manĝoportunoj, kaj plej okcidentaj birdoj restas la tutan vintron en la regionoj de la Mediteraneo. Ĉe la Danuba Delto, la Krispaj pelikanoj alvenas en marto kaj foriras fine de aŭgusto. Ĝi estas pli aktive migranta en Azio, kie plej birdoj kiuj reproduktiĝas en Rusio flugas vintre suden al centra Mezoriento, ĉefe al Irano tra la Hindia Subkontinento, el Nepalo al centra Barato.[8] La pelikanoj kiuj reproduktiĝas en Mongolio vintrumas laŭlonge de la orienta marbordo de Ĉinio, inklude la areon de Hongkongo.[9]

    Manĝo redakti

     
    Fiŝo en la bekosako de Krispa pelikano.

    La Krispa pelikano manĝas preskaŭ nur fiŝojn. Preferataj predospecioj povas esti la Karpo, la Eŭropa perko, la Ruĝokula skardinio, angiloj, katfiŝo (ĉefe siluredoj dum vintro), mugiloj kaj la Ezoko, tiu lasta mezuranta ĝis 50 cm dumkapte.[7][8] Ĉe la plej granda resta kolonio, situanta en Grekio, la preferata predo estas laŭ informoj la indiĝena Alburnus belvica.[9] La Krispa pelikano postulas ĉirkaŭ 1,200 g el fiŝo ĉiutage kaj povas preni surloke abundajn pli malgrandajn fiŝojn kiaj gobioj, sed kutime malatentas ilin se estas iom pli grandaj fiŝoj.[7][8] Ili kutime manĝas sole aŭ en grupoj de nur du aŭ tri. Ĝi normale naĝas laŭlonge, trankvile kaj malrapide, ĝis ĝi rapide metas sian kapon enakven kaj elkaptas la fiŝon, kun grandaj kvantoj de akvo. La akvo estas forigita tra la flankoj de la bekosako kaj la fiŝo estas englutata. Foje ĝi povas manĝi kooperative kun aliaj pelikanoj per ĉirkaŭado de fiŝoj en neprofundaj akvoj kaj povas eĉ simile kunlabori dum fiŝkaptado kun kormoranoj en Grekio.[7] Foje, la pelikano povas ne tuje manĝi la fiŝon enhavata en sia bekosako, kaj tiele konservi la predon por posta konsumo.[8] Aliaj malgrandaj loĝantoj de humidejoj povas esti suplemento por la dieto, kiaj krustuloj, vermoj, skaraboj kaj malgrandaj akvobirdoj, kutime idoj kaj ovoj.[8]

    Reproduktado redakti

     
    Ĉeneste
     
    Pelecanus crispus - MHNT

    Ene de tre socia familio ĝenerale, la Krispaj pelikanoj povas havi la malplej sociajn inklinojn. Tiu specio nature nestumas en relative malgrandaj grupoj kompare al plej aliaj pelikanaj specioj kaj foje paro povas eĉ nestumi sola. Tamen, malgrandaj kolonioj estas kutime formataj, kiuj regule inkludas ĝis 250 parojn (ĉefe historie). Foje la Krispaj pelikanoj povas miksiĝi kun kolonioj de Blankaj pelikanoj.[7] Nestolokoj selektataj estas kutime ĉu insuloj en grandaj akvejoj (tipe lagunoj aŭ riverdeltoj[8]) aŭ densaj bedoj de akva vegetaĵaro, kiaj de etendaj kareksejoj de PhragmitesTypha. Pro ties grando, tiuj pelikanoj ofte piedpremegas la vegetaĵaron en la areo ĉirkaŭa al siaj nestoj metante ĝin en la koteca subtavolo kaj tiele la nestolokoj povas iĝi maltaŭge kotecaj post ĉirkaŭ tri jaroj de uzado.[9]

    La nesto estas modergranda amaso de herbo, kareksoj, bastonetoj kaj plumoj, kutime ĉirkaŭ 1 m profunde kaj 63 cm larĝe. Nestoj estas kutime situantaj en aŭ ĉe la grundo, ofte lokitaj sur densa flosanta vegetaĵaro. Nestoj tendencas esti feblaj ĝis cementado fare de fekaĵoj. La reprodukta sezono komencas en marto aŭ aprilo, ĉirkaŭ unu monaton antaŭ la reproduktiĝo de la Blanka pelikano. La ino de Krispa pelikano demetas ovaron de 1 al 6 ovoj, kaj du ovoj estas plej normale. La ovoj pezas inter 120 kaj 195 g.[12] Kovado, kiu estas farata de ambaŭ gepatroj, daŭras 30 al 34 tagojn. La idoj naskiĝas nudaj (senplumaj) sed tuje aperas blanka lanugo. Kiam la junuloj estas 6 al 7 semajnaĝaj, la pelikanoj ofte ariĝas en "pelikanaroj". Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 85 tagoj kaj sendependiĝo je la 100 al 105 tagoj de aĝo.

    Nestosukceso dependas el kondiĉoj de la loka medio, kun el 58% al 100% de idoj sukcese survivante ĝis matureco. La nestolokoj ofte sekurigas limigon al nestopredado, kvankam karnovoraj mamuloj kiuj manĝas ovojn kaj idojn povas aliri al nestoj kiam la akvoniveloj estas sufiĉe malaltaj por ke ili povas trapasi, kiel oni registris ĉe aproj detruante nestojn en Bulgario.[9] Ankaŭ ŝakaloj, vulpoj, lupoj, hundoj kaj linkoj estas regulaj nestopredantoj kiam la akvoniveloj malaltiĝas kaj la Blankavosta aglo povas ataki pelikanojn ĉe la kolonio de almenaŭ la grando de idoj.[13][14] Seksa matureco ŝajne estas akirita je 3 aŭ 4 jaroj de aĝo.[7]

    Statuso redakti

     
    En Pekina bestoĝardeno

    Same aŭ pli ol la Blanka pelikano, tiu palearktisa specio ege malpliiĝis tra sia tura teritorio. Iam milionoj de Krispaj pelikanoj troviĝis nur en Rumanio. Tra la 20a jarcento, la specio suferis drastan malpliiĝon, kies tialoj ne estas tute komprenitaj. Plej verŝajna kulpo estas habitatoperdo, konekte al sekigado de humidejoj kaj disvolviĝo. La kolonioj estis regule ĝenataj de la homa aktiveco kaj, kiel ĉe ĉiuj pelikanoj, la gepatroj povas portempe lasi sian neston se estas minacataj, kio siavice endanĝerigas la idojn al predado. Foje la Krispa pelikano povas esti pafata de fiŝkaptistoj, pro miskomprenata sento de konkurenco pri la resursoj.[8] Nuntempe, tiaj mortigoj estas ĝenerale je malgranda skalo sed loka tro-espluatado de fiŝkaptaj stokoj estas konstanta zorgo.

    Tiuj pelikanoj estas mortigataj de lokanoj en Mongolio, pro la uzado de pelikanaj bekosakoj kiel poruzadaj sakoj.[8] Spite la kontraŭleĝa naturo de la ŝtelĉasado en Mongolio por pelikanaj kapoj, oni trovis 50 pelikanajn bekojn en komerca merkato tie kaj oni scias (pro la specia rareco) ke unusola pelikano estas konsiderata justa prezo por 10 ĉevaloj kaj 30 ŝafoj.[15] Krispaj pelikanoj ankaŭ flugas kontraŭ kaj estas mortigataj de elektraj linioj iom regule.[9] En Grekio, la pelikanoj estas ofte ĝenataj de motoraj boatoj, kutime tiuj de turistoj, tiom multe ke ili praktike ne kapablas manĝi la kvanton de fiŝoj necesa.[7] En 1994, en Eŭropo estis ĉirkaŭ milo de reproduktaj paroj, plej el ili en Grekio, sed ankaŭ en Ukrainio, Nord-Makedonio, Rumanio, Bulgario kaj Albanio (Laguno Karavasta). Ili estis konsiderataj formortintaj en Kroatio ekde la 1950-aj jaroj (kvankam iam la specio estis konata ankaŭ kiel Dalmatia pelikano), sed oni observis unusolan Krispan pelikanon tie en 2011.[16] La plej granda sola restanta kolonio estas ĉe la Lago Mikri en Grekio, kun ĉirkaŭ 1,400 paroj, kaj proksimume 450 paroj en la Danuba Delto.[9] La lando kun la plej granda reprodukta populacio nune, inklude ĉirkaŭ 70% el paroj aŭ eble ĉirkaŭ 3,000 paroj, estas Rusio. Tutmonde estas ĉirkaŭkalkulate 3,000–5,000 reproduktaj paroj.[9] Pro espluatado je ĉiuj aĝoj de la vivociklo, la specio estas draste endanĝerita en sia teritorio de Mongolio, kun totala populacio de malpli ol 130 individuaj birdoj.[9][15] Eble ekzistas ĝis 10,000–20,000 pelikanoj je specinivelo.[9] Informo pri proksimume 8,000 Krispaj pelikanoj en Barato rezultis kongrego de misidentigitaj Blankaj pelikanoj.[7]

    La Krispa pelikano estas unu el la specioj al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Konservoklopodoj estis inciataj en profito de la specio, ĉefe en Eŭropo.[9] Kvankam ili normale nestumas surgrunde, Krispaj pelikanoj estis nestumantaj sur platformoj en Turkio, Grekio, Bulgario kaj Rumanio por enkuraĝigi ilin al reproduktado.[7] Oni disponis ankaŭ flosaĵojn super akvo por uzado de tiu specio en Grekio kaj Bulgario.[9] Elektraj linioj estis markataj aŭ malmuntitaj en areoj apudaj al kolonioj en tiuj landoj. Aldone ankaŭ administrado de la akvoniveloj kaj edukoprogramoj povas esti helpo je loka nivelo.[9] Kvankam oni iniciatis klopodojn en Azio, estas multe pli alta indico de ŝtelĉasado, pafado kaj habitata detruado, kaj pro tio la plibonigo fare de konservoklopodoj estas pli malfacila.[15] En 2012, malkutimaj malvarmegaj vintrokondiĉoj okazigis ke la Kaspia Maro frostis, kio rezultis en la morto pro malsatego de almenaŭ 20 el la Krispaj pelikanoj kiuj estis travintrantaj tie. Spite la komencaj klopodoj de la lokaj aŭtoritatoj por eviti tion, multaj lokanoj venis kun fiŝoj kaj permane nutris la birdojn, ŝajne helpante la grandajn pelikanojn survivi la vintron.[17]

    Bildaro redakti

    Notoj redakti

    1. Birdlife International
    2. Burnie D kaj Wilson DE (Eld.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0-7894-7764-5
    3. 3,0 3,1 CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
    4. Firefly Encyclopedia of Birds de Christopher Perrins. Firefly Books (2003), ISBN 1-55297-777-3
    5. Ali, S.. (1993) The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-19-563731-3.
    6. 6,0 6,1 6,2 Harrison, Peter, Seabirds: An Identification Guide. Houghton Mifflin Harcourt (1991), ISBN 978-0-395-60291-1
    7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 7,12 7,13 del Hoyo, et al., Handbook of the Birds of the World. Volume 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicons (1992), ISBN 978-84-87334-10-8
    8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 Dalmatian pelican videos, photos and facts – Pelecanus crispus Arkivigite je 2012-10-12 per la retarkivo Wayback Machine. ARKive. Konsultita la 2012-08-22.
    9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 Dalmatian Pelican (Pelecanus crispus) – BirdLife species factsheet Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine. Birdlife.org (1998-10-03). Konsultita la 2012-08-22.
    10. Dalmatian Pelican (Pelecanus crispus) Arkivigite je 2013-04-15 per Archive.today. Avis.indianbiodiversity.org. Konsultita la 2012-08-22.
    11. Great White Pelican – Pelecanus onocrotalus Arkivigite je 2013-01-13 per Archive.today. Avis.indianbiodiversity.org. Konsultita la 2012-08-22.
    12. Dalmatian Pelican – Pelecanus crispus : WAZA : World Association of Zoos and Aquariums Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine. WAZA. Konsultita la 2012-08-22.
    13. Crivelli, A. J. (April 1996). ACTION PLAN FOR THE DALMATIAN PELICAN (Pelecanus crispus) IN EUROPE. europa.eu
    14. Dalmatian Pelican (Pelecanus crispus). Planet of Birds (2011-06-08). Konsultita la 2012-08-22.
    15. 15,0 15,1 15,2 Nyambayar, B., Bräunlich, A., Tseveenmyadag, N., Shar, S. & Gantogs, S. (2007). “Conservation of the critically endangered east Asian population of Dalmatian Pelican Pelecanus crispus in western Mongolia”, BirdingASIA 7, p. 68–74.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-27. Alirita 2012-12-29.
    16. Coleman, Loren. (2011-03-24) Croatian Dalmatian Pelican Sighted. Cryptomundo. Konsultita la 2012-08-22.
    17. Trapped Dalmatian pelicans hand-fed in frozen Caspian Sea. Bbc.co.uk (2012-02-21). Konsultita la 2012-08-22.

    Vidu ankaŭ redakti

    Bibliografio redakti

    • germane Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Eld.): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2

    Eksteraj ligiloj redakti