Tifeo (planto)

genro de plantoj
(Alidirektita el Typha)

La tifeo[1] (latine Typha) estas kano vivanta ĉe marĉoj de mezvarmaj kaj varmaj landoj, dense kreskanta sur kuŝaj radikoj, genro el familio tifeacoj. Ĝi estas la ĉiutaga nomo por ĉiu tifeo. La planto facile rekoneblas pro sia karakteriza piŝtoforma spadiko, el kiu pli larĝa suba parto estas nur inseksa, kaj supra pli svelta parto nur virseksa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tifeo
Typha latifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Tifeacoj Typhaceae
Typha
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tifeo estas akvoŝatanta planto, el ĝiaj longaj plataj folioj estis plektita korbo kaj aliaj popolartaj produktoj.

La floro reduktiĝis, anstataŭ perianto staras lanugosimilaj haroj.

  • Larĝfolia tifeo, Bruna tifeo (Typha latifolia)
  • Eta tifeo (Typha minima)
  • Mallarĝfolia tifeo (Typha angustifolia)
  • Svelta tifeo (Typha laxmannii)
  • Rufa tifeo[2] (Typha muelleri)

Vidu ankaŭ: fragmito, junkacoj, ciperacoj.

Referencoj redakti