Junkacoj
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
junko Juncus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La junkacoj[2] (latine Juncaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo poaloj (Poales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas junko[2].
La junkacoj estas moltigaj herboj, similaj al poacoj. Iliaj floroj reduktiĝis: la bruna aŭ verda perianto kaliko, glumosimila. La ventoplenitaj radie starantaj floroj staras en penika infloresko. La frukto estas kapsulo, kiu enhavas ameloriĉajn grajnojn.
TaksonomioRedakti
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- junko (Juncus)
unu kaj plurjaraj marĉoherboj, tuboformaj aŭ rampa rizomo, kun longaj, maldikaj tigoj enhavantan spongecan histon. Ili havas sesnombrajn florojn kaj triĉambrajn kapsulojn enhavantajn multajn malgrandajn grajnojn. Ties folioj kaj tigoj uzatis por fari matojn. Ventoplenitaj.