Antoine Laurent de Jussieu

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jussieu

Antoine Laurent de Jussieu (n. 12-a de aprilo 1748 en Lyon; m. 17-a de septembro 1836 en Parizo) estis franca botanikisto.

Antoine Laurent de Jussieu
Persona informo
Antoine-Laurent de Jussieu
Naskiĝo 12-an de aprilo 1748 (1748-04-12)
en Liono
Morto 17-an de septembro 1836 (1836-09-17) (88-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio De Jussieu family vd
Patro Christophe de Jussieu vd
Gefratoj Bernard-Pierre de Jussieu vd
Infanoj Adrien-Henri de Jussieu vd
Parencoj Christophe Alexis Adrien de Jussieu • Antoine de Jussieu • Bernard de Jussieu • Joseph de Jussieu vd
Profesio
Okupo botanikisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jussieu estis la iniciinto de natura sistemo de plantoj kaj verkis la unuajn priskribojn de multaj plantfamilioj. Lia ĉefverko estas Genera plantarum, aperinta en 1789. De 1770 ĝis 1826 Jussieu estis profesoro ĉe Jardin des Plantes en Parizo.

En scienca literaturo lia nomo estas mallongigata kiel Juss..

Lia filo Adrien-Henri de Jussieu ankaŭ estis botanikisto, li iĝis direktoro de Jardin des Plantes en 1826.

Eksteraj ligiloj redakti