Ordinara nomo
Ordinara nomo aŭ popola nomo estas nomo ĝenerale uzata ene de komunumo, plej ofte lingva, sed ne nepre kaj ne nur; ĝi plej ofte kontrastas kun la scienca nomo. Popola nomo estas etnolingva kaj havas longan tradicion. Ĝi estas la nomo, per kiu la homoj indikas beston aŭ planton. Plej ofte la homoj eĉ ne konas la rilatan sciencan nomon.
Ordinara nomo ne estas necese ordinare uzata, nek necese konsiderata malpli ĝusta ol la scienca nomo (kiel "ordinara" povus sugesti); male, apud ĉiu scienca nomo povas esti respektiva ordinara nomo, ekzemple Neĝopasero por Montifringilla nivalis aŭ "neĝa montofringo".[1]

Sovaĝaj plantoj estas en ĉiuj lingvoj pli konataj kaj nomataj ĉe la popolo per popola, ordinara nomo ol per la scienca nomo. Tiuj sciencaj, latinecaj nomoj, estas precipe konataj kaj uzataj de scienculoj, botanikistoj. La sciencaj nomoj ne estas tiom firmaj kaj definitivaj kiel laikoj pensas. Por iuj plantoj ekzistas deko da sinonimoj, ĉar tre ofte oni devis konkludi ke la planto apartenas al alia genro de sama aŭ alia familio ol oni supozis. Tiel ekzemple arbarhiacinto (popola nomo!) aŭ scilo senlitera (Scilla non-scripta), origine de genro Endymion, poste iĝis Scilla, poste Hyacinthoides kaj poste denove, sed verŝajne ne definitive - oni daŭre diskutas - Scilla. Intertempe la popolaj nomoj ne ŝanĝiĝis.[2] Longan liston de sinonimoj estas, ekzemple, trovebla ĉe la Korfloretoj.
Enkondukiĝis en Esperanto sciencaj dupartaj nomoj por multaj plantoj kaj animaloj. Ekzemple Galantus nivalis estas en Esperanto neĝa galanto [3] aŭ neĝborulo (popole).[4]
Referencoj Redakti
- ↑ Vidu "pasero" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - ISBN 2-9502432-8-2 - SAT, Parizo, 2005 - p. 836
- ↑ De geïllustreerde Flora. M. Blamey, Chr. Grey-Wilson. Uitg. Thieme, 1984. ISBN 90-5210-059-4198. p. 10.
- ↑ Vidu “Galanto neĝa” en Plurlingva nomaro de sovâgaj plantoj en Eŭropo -Bernhard Eichkorn - Eld. A. Gmeiner, 1988 - ISBN 9070074311, 9789070074319.
- ↑ Vidu "galanto" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - ISBN 2-9502432-8-2 - SAT, Parizo, 2005 - p. 380