Albana Socialisma Popola Respubliko

komunisma eksŝtato (1946–1992) en Albanio

La Albana Popola Respubliko (albane Republika Popullore e Shqipërisë) estis la oficiala nomo de Albanio dum la komunisma regado inter 1946 kaj 1976. La konstitucio de 1976 ŝanĝis la nomon al Albana Socialisma Popola Respubliko, kiu estis la oficiala nomo de la lando de 1976 ĝis 1992.

Albana Socialisma Popola Respubliko
11-a de januaro 1946 – 22-a de marto 1992

historia lando • popolrespubliko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Komunisma Partio de Albanio rapide ascendis post la Dua Mondmilito kaj subigis ĉiujn potencialajn politikajn malamikojn en Albanio, rompis la sistemon de terposedantoj kaj la mezan klason, kaj izoligis Albanion de la nekomunisma mondo por establi la Popola Respublikon Albanio. Antaŭ 1945, la nova reĝimo murdis, misfamigis, aŭ ekziligis la plej grandan parton el la elito de la lando.

La registaro prenis gravan ŝtupon por enkonduki stalinisman komunisman sistemon: centra planekonomio en 1946. Ĝi naciigis ĉiujn industriojn, transformis internacian komercon en registara monopolo, preskaŭ la tuta enlanda komerco estis sub ŝtatkontrolo, kaj ekskludis tervendojn kaj translokiĝojn. Planistoj de la kreita Komisiono por Ekonomia Evoluo emfazis industrian evoluon, kaj en 1947 la registaro lanĉis la sovetian elspezsistemon.

Post la morto de Enver Hoĝa, alia prenis sian lokon. Li provis sekvi liajn paŝojn, sed la ŝanĝoj jam komenciĝis kaj la falo de komunismo ĝenerale en suda kaj centra Eŭropo kondukis al ĝeneralaj ŝanĝoj ene de la albana socio. La komunistoj provis reteni la regadon de la registaro en la unua periodo de balotado sub la intervaloleĝo, sed falis du monatojn poste dum ĝenerala striko.