Enver Hoĝa

eksa ĉefministro de Albanio

Enver Hoĝa (albane Enver Hoxha, pron. enver hoĝa, IPA : ɛnvɛɾ hɔʤa, naskiĝis la 16-an de oktobro 1908 en Gjirokastër, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Tirano) estis la unua sekretario de Albana Laborista Partio kaj ekde la Dua Mondmilito ĝis sia morto gvidanto de la lando.

Enver Hoĝa
Persona informo
Enver Halil Hoxha
Naskiĝo 16-an de oktobro 1908 (1908-10-16)
en Gjirokastër
Morto 11-an de aprilo 1985 (1985-04-11) (76-jaraĝa)
en Tirano
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ventrikla fibrilacio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tirano Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj albanaanglaitalarusaserbafranca vd
Loĝloko Ish-Blloku vd
Ŝtataneco Albana Socialisma Popola Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo
Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato
Universitato Libera de Bruselo
Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj
Instituto Marx–Engels–Lenin
Libera Universitato de Bruselo (1834-1969)
Universitato de Montpellier
Albanian National Lyceum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio
Komunista Partio de Belgio
Laborpartio de Albanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Enver Hoĝa
Familio
Edz(in)o Nexhmije Hoxha (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ilir Hoxha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Hysen Hoxha (en) Traduki (patra onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo partizano
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1941–1944 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tirano albana sur poŝtmarko de 1968

En 1930 li ekstudis en la universitato de Montpellier (Francio), kie li studis kontraŭ ŝtata stipendio, sed baldaŭ li estis eksigita pro nesukcesa studo. Inter 1934 kaj 1936 Hoĝa estis sekretario ĉe la ambasadejo de Albanio en Bruselo, samtempe li studis tie juron. En 1936 li revenis al sia lando kaj instruis la francan.

En 1939 Hoĝa perdis sian instruistan postenon, ĉar post anekso de Albanio fare de Italio li ne konsentis aliĝi al la Albana faŝista partio. Li malfermis tabakvendejon en Tirano, kiu baldaŭ iĝis renkontiĝejo por komunista grupo. Helpe de jugoslaviaj komunistoj novembre de la jaro 1941 Enver Hoĝa fondis kaj ekestris la Komunistan Partion de Albanio (pli poste ĝi ŝanĝis sian nomon al Albana Labora Partio) kaj ankaŭ la kontraŭstaran movadon (Nacia Liberiga Armeo), kiu venis al potenco novembre de 1944.

Diktatoro

redakti

Hoĝa estis eble la plej sovaĝa diktatoro komunisma en la orienta Eŭropo. Sub lia regado trafis la landon kun apenaŭ pli ol miliono da loĝantoj en 1944 amasaj ekzekutoj (ĝis 6000), politikaj enprizonigoj (ĝis 1945: 10 000), koncentrejoj, devigaj laborejoj, deportejoj kaj internigejoj, kie ĝis 1991 suferis centmiloj da albanoj. Lernejoj, preĝejoj, kazernoj, fabrikoj, stadionoj kaj privataj domoj transformiĝis en prizonojn, ĉar ne sufiĉis jam ekzistantaj.[1]Enver Hoĝa estas fondulo de la hoĝaismo (marksismo-antirevizionismo), daŭrigo de la stalinismo.

Referencoj

redakti
  1. Monato 2008/1, p. 9.