Paneŭropaj koridoroj

La eŭropa projekto de Paneŭropaj transportaj koridoroj estis komencita en la jaro 1991 en konferenco en Prago. En la dua Paneŭropa konferenco sur Kreto en marto de 1994 estis difinitaj naŭ koridoroj, kiel ĉefaj transportaj aksoj inter Eŭropa Unio kaj ŝtatoj de la meza kaj orienta Eŭropo, kun postulo de unuaj investoj dum sekvaj dek ĝis dek kvin jaroj. Ties finoj estis precizigitaj kaj plenigitaj en la tria konferenco en Helsinko en la jaro 1997. Danke al finigo de konfliktoj inter ŝtatoj de la eksa Jugoslavio estis ankaŭ proponita la deka koridoro.

Mapo de dek koridoroj

Tial tiuj ĉi koridoroj estas iam menciataj kiel Kretaj koridorojHelsinkaj koridoroj senrilate al ilia situo.

Naŭ koridoroj estas fervojaj, naŭ ŝoseaj. La deka, n-ro VII, estas koridoro akva - fluo de Danubo. Tiu ĉi reto de koridoroj kunigas Eŭropon de Atlantiko ĝis Uralo kaj de Skandinavio ĝis Mediteraneo.

Tiuj ĉi evoluaj koridoroj estas diferencaj de Transeŭropa transporta reto, kiu ensumigas ĉiujn ĉefajn vojliniojn en Eŭropa Unio. Ekzistas proponoj por unuiĝo de tiuj ĉi du sistemoj.

Resumo de la koridoroj redakti


Koridoro Longo
Koridoro I  
Helsinko - TallinnRigaKaunasVarsovio  
Branĉo: RigaKaliningradoGdansko  
Fervojo: 1655 km
Ŝoseo: 1630 km
Koridoro II  
BerlinoVarsovioMinskoMoskvoNiĵnij Novgorod  
Fervojo: 2313 km
Ŝoseo: 2200 km
Koridoro III  
DresdenoVroclavoLvovKievo  
Branĉo: BerlinoVroclavo  
Fervojo: 1650 km
Ŝoseo: 1700 km
Koridoro IV  
DresdenoPragoBratislavo/VienoBudapeŝtoArad  
Branĉo: NurenbergoPrago  
Branĉo: AradBukareŝtoConstanţa  
Branĉo: AradCraiova - SofioIstanbulo  
Branĉo: SofioTesaloniko  
Fervojo: 4340 km
Ŝoseo: 3640 km
Koridoro V  
VenecioTersto/KoperLjubljanoBudapeŝtoUĵgorodLvov  
Branĉo: RijekaZagrebBudapeŝto  
Branĉo: PločeSarajevoBudapeŝto  
Branĉo: BratislavoŽilinaUĵgorod  
Fervojo: 3270 km
Ŝoseo: 2850 km
Koridoro VI  
GdanskoGrudziadz/VarsovioKatowiceŽilina  
Branĉo: GrudziadzPoznano  
Branĉo: KatowiceOstravaBřeclav/Brno  
Fervojo: 1800 km
Ŝoseo: 1880 km
Koridoro VII: Danubo 2415 km
Koridoro VIII  
DurresTiranoSkopjeSofioVarna/Burgas  
Fervojo: 1270 km
Ŝoseo: 960 km
Koridoro IX  
HelsinkoSankt-PeterburgoPskov/MoskvoKievoLubaŝevkaChisinauBukareŝtoAlexandroupolis  
Branĉo: Klaipeda/KaliningradVilniusMinskoKievo  
Branĉo: LubaŝevkaOdeso  
Fervojo: 6500 km
Ŝoseo: 5850 km
Koridoro X  
SalzburgLjubljanoZagrebBeogradoNisSkopjeVelesTesaloniko  
Branĉo: Graz – Maribor – Zagreb  
Branĉo: BudapeŝtoNovi SadBeogrado  
Branĉo: NisSofio  
Branĉo: VelesFlorina  
Fervojo: 2528 km
Ŝoseo: 2300 km

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

mapoj de koridoroj: