Břeclav

distrikta urbo de Ĉeĥio

Břeclav (prononcu ˈbr̝ɛtslaf; germane Lundenburg) estas urbo en Ĉeĥio (Sudmoravia regiono), situanta 52 km sudoriente de Brno, sur maldekstra bordo de la rivero Dyje, proksime al ŝtatlimoj kun Aŭstrio kaj Slovakio. Ĝi havas areon 77.11 km² kaj en 2023 tie vivis 24 544 loĝantoj. Grava fervoja nodo, "Pordego al la "Areo Lednice-Valtice" kaj centro de la folklora regiono Podluží.

Břeclav
germane Lundenburg
urbo
Kastelo en Břeclav
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Břeclav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio eta parto
Parto de Podluží
Muzeo Pohansko
Konstruaĵo Sinagogo en Břeclav
Rivero Dyje
Situo Břeclav
 - alteco 158 m s. m.
 - koordinatoj 48° 45′ 34″ N 16° 52′ 52″ O / 48.75944 °N, 16.88111 °O / 48.75944; 16.88111 (mapo)
Areo 77,11 km² (7 711 ha)
Loĝantaro 24 544 (2023)
Denseco 318,3 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Plantaro Vina vito
Fondo 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 690 02
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584291
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Břeclav
Retpaĝo: www.breclav.org
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kostice, Hrušky, Hlohovec, Ladná, Moravský Žižkov, Lanžhot, Lednice, Tvrdonice, Valtice kaj Bernhardsthal.

Historio redakti

La vilaĝon kaj akvan burgon fondis Břetislav la 1-a post la jaro 1041 en nove destinita limo al Aŭstrio, sur rando de marĉeja arbaro kaj en strategie grava transiro trans rivero Dyje. La burgo havis ankaŭ administran funkcion. Post oftaj ŝanĝoj de posedantoj Břeclav venis en la manojn de Lichtenštejn-anoj. En la jaro 1534 akiris sinjorejon Žerotín-anoj, kiuj komencis en la jaro 1570 alikonstrui la burgon en renesancan kastelon kun arkada toskana kolonado. Post la tridekjara milito Lichtenštejn-anoj revenis (ĝis la jaro 1945), sed tiuj dediĉis pli grandan zorgon al sidejoj en Valtice kaj en Lednice. Pli signifa reguligo de la břeclava kastelo okazis nur komence de la 19-a jarcento.

Impulso de ekonomia prospero kaj preskaŭ troa evoluo estis en la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ekkonstruo de fervojo VienoKrakovo kaj Břeclav – BrnoPrago, plenigita pli malfrue per fervojo ĝis Bratislavo. Pro tio Břeclav fariĝis unuavica trafiknodo, kiu kontribuis al industriigo de la urbo. En la 2-a duono de la 19-a jarcento Břeclav fariĝis urbo.

Sude de la urbo situas grava arkeologia loko Pohansko. Břeclav estas elirloko al areo en Valtice kaj Lednice, ĝi estas centro de etnografia regiono nomata Podluží (folkloraj tradicioj, popolkutimoj, muziko).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 316
18805 681
189012 779
190014 733
19108 517
192119 225
JaroLoĝantoj
193013 689
195011 010
196111 832
197018 870
198023 978
199126 206
JaroLoĝantoj
200126 713
201424 956
201624 941
201724 881
201824 797
201924 704
JaroLoĝantoj
202024 743
202124 318
202223 943
202324 544

Memorindaĵoj de la urbo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo redakti

  • renesanca kastelo konstruita ĉirkaŭ mezo de la 16-a jarcento surloke de la origina premislida burgo. Grava konstruelemento de la kastelo estas arkado sur toskanaj kolonoj en la 1-a etaĝo. En la unua duono de la 19-a jarcento romantisma rekonstruo je artefarita ruino. En la ĉirkaŭaĵo estas kastela parko libere ligiĝanta al arbara komplekso nomata "Kančí obora" (Apra ĉasarbaro)
  • Kančí obora -(Apra ĉasarbaro) - malnova ĉerivera arbaro kun restaĵoj de la malnovaj branĉoj de la rivero Dyje, konservitaj herbejaj enklavoj kaj eta lageto Bruksa
  • paroĥa preĝejo de Sankta Venceslao sur la ĉefplaco de Tomáš Garrigue Masaryk el duono de la 18-a jarcento estis detruita dum bombardado en novembro 1944; en 1995 ĝialoke estis finkostruita moderna konstruaĵo laŭ projekto de Ludvík Kolek
  • domo de Liĥtenŝtejnidoj - nuntempe sidejo de la urba turisma informcentro kaj muzeo pri historio de la nobela familio Liĥtenŝtejnidoj, posedinta la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon, kaj pri miniaturaj modeloj de konstruaĵoj en Areo de Lednice-Valtice
  • sinagogo - hala libere staranta konstruaĵo el 1868, je dudek jaroj pli poste adaptita supozeble de Max Fleischer (1841-1905) en novromanika stilo kun maŭraj elementoj en la interno; konstruita surloke de pli malnova konstruaĵo el la 17-a jarcento; publike alirebla, ĝi prezentas daŭran ekspozicion pri judoj en Břeclav kaj portempajn figurartajn ekspoziciojn
  • kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo en parko antaŭ la trajnstacidomo, novgotikaj konstruaĵoj el la jaroj 1853-1856; antaŭ finkonstruo de la nova preĝejo de sankta Venceslao servis kie provizoraĵo por la loka katolika paroĥo
  • kapelo de Reviviĝo de la Sinjoro el 1875 en areo de la eksa tombejo en la strato Sovadinova
  • konstruaĵo de Komerce mezlernejo el 1926, projektito de Jaroslav Rösslere en stilo de funkciismo
  • malfruromantisma konstruaĵo de la konstruoficejo de Liĥtenŝtejnidoj en Poštorná el brikoj ne kovritaj per gipso kaj glazurita ceramiko
  • aro de konstruaĵoj en centro de Poštorná - biblioteko, sancentro, paroĥejo kun secesiaj motivoj, lernejo, konstruaĵo de trajnstacidomo kaj precipe
  • paroĥa preĝejode Vizito de Virgulino Maria - dominanta konstruaĵo kun centra dispozicio kaj ringo da flankaj kapeloj kaj poligona presbiterejo; kopula volbo kulminas per lanternno kaj ĉirkaŭirejo; verko de Karel Weinbrenner el la jaroj 1895-1898
  • ceremonia salono de la juda tombejo kun dometo de entombigisto el 1892; la tombejo mem estas malpli novas, la plej aĝaj tomboŝotonoj debebas el la 18-a jarcento; dominanta konstruaĵo estas novrenesanca kripto de la familio Kuffner el 1899; detruadon de la tombejo precipe el la 1980-aj jaroj transvivis proksimume kvinono de la originaj tomboŝotonoj
  • malgranda kapelo de Sankta Roĥo (antaŭ gimnazio) el 1892 kun kvadrata dispozicio, konstruita memore al epidemio de ĥolero

Partoj de urbo redakti

Pluaj fotoj redakti

Trafiko redakti

Listo de fervojlinioj redakti

 
Stacidomo en Břeclav

Kiel fervojnodo kun granda stacidomo en ŝtatlima transirejo al Aŭstrio kaj proksime de ŝtatlimo al Slovakio ĝi havas eksterordinaran signifon.

Břeclav estas grava urbo, ĉar ĉi tie estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:

Internacia persona trajntransporto redakti

De Břeclav eblas veturi per EuroCity trajnoj interalie al Berlino, Bratislavo, Budapeŝto, Varsovio kaj Vieno. Ekzistas ankaŭ personaj trajnoj de ÖBB al Vieno kaj personaj trajnoj al Kúty.

Gefiloj redakti

Esperanto-vivo redakti

Rilataj artikoloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti