EuroCity, mallongigite EC, estas kategorio de internaciaj trajnoj en Eŭropo.

EuroCity
emblemo
klaso de vagonara servo
vojaĝotrajno • international train
Antaŭe Trans Europ Express vd
vdr
Germanaj kaj svisaj vagonoj je unu EuroCity trajno

Estiĝo de kategorio EuroCity [1] redakti

Estiĝo de kategorio EC estas konektita kun bezono havi unuecan normon de kvalito. Ĝi okazis en jaro 1987 kiel kunlaboro de eŭropaj fervojaj kompanioj. Je la 31-a de majo 1987 tiu ĉi projekto komenciĝis. 33 paroj de trajnoj konektis Germanion kun Belgio, Danio, Francio, Nederlando, Italio, Aŭstrio, Svedio kaj Svisio (sed estis ankaŭ aldonitaj vagonoj al Norvegio kaj tiama Jugoslavio). Kiel la sistemo evoluis kaj ekestis novaj EuroCity trajnoj, okazis, ke hodiaŭ estas ankaŭ EuroCity trajnoj, kiuj ne havas konekton kun Germanio. Celo estis havi sistemon de trajnoj kun klare difinitaj kaj unuecaj normoj de kvalito. Unu el la normoj estis havi ne nur en la unua, sed ankaŭ en la dua klaso klimatizilon. Per tio oni volis proponi kompareblan kvaliton kun kvalito de aviadilo.

EuroCity kaj vagonoj redakti

 
Hodiaŭa "Vindobona" kun germanaj kaj aŭstraj vagonoj apud Prago
 
EuroCity trajno en Brno kun ĉeĥaj vagonoj kaj aŭstra lokomotivo

Trajnoj EuroCity ofte havas diversajn vagonojn. Ekzemple en Ĉeĥio eblas veturi en germanaj aŭ ankaŭ en polaj aŭ slovakaj vagonoj (en kazo de EC 174/175 Jan Jesenius, kiu veturas de HamburgBudapeŝto, oni vojaĝas en germanaj vagonoj kaj inter vagonoj de la dua klaso kaj vagonoj de la unua klaso estas nuntempe hungara restoracia vagono[2], sed ankoraŭ en jaro 2008 estis simple germana restoracia vagono[3]; en kazo de EC 172/173 Vindobona estas ranĝataj aŭstraj kaj germanaj vagonoj[4]). Alia ekzemplo estas, ke kelkaj EuroCity trajnoj de Prago al Vieno havas ĉeĥajn vagonojn, sed aŭstran lokomotivon kaj ne estas bezono ŝanĝi lokomotivon apud landlimo.

Kondiĉoj redakti

 
Foto de interioro de EC "Jan Jesenius" - germana grandspaca vagono de dua klaso - tipo Bmpdz
  • Devas temi nepre pri internacia trajno, kvankam Aŭstraj fervojoj havas enlandajn trajnojn EuroCity.
  • Trajno devas havi vagonojn de dua kaj unua klaso.
  • En trajno devas esti restoracia vagono. Tiu ĉi kondiĉo estas iam solvita per bistrovagono.
  • En trajno estas vagonoj kun kupeoj, sed ankaŭ grandspacaj vagonoj (ofte okazas, ke vagono de unua klaso estas nur grandspaca kaj mankas vagono de unua klaso kun kupeoj).
  • Ĉiuj vagonoj devas havi klimatizon (tiu ĉi kondiĉo ne estas ankaŭ ĉiam tenita).
  • Personaro devas kapabli paroli en pli da lingvoj, unu el ili devas esti angla, germana, francaitala lingvo.
  • En trajno eblas trovi gvidlibretojn pri trajno - direkto, koneksoj en unuopaj haltejoj.
  • Pozitiva estas ankaŭ, se estas en vagonoj kontaktingoj por porteblaj komputiloj aŭ por ŝarĝiloj de poŝtelefonoj.
  • Komenco de vojaĝo post la sesa horo matene kaj fino antaŭ noktomezo (tiu ĉi kondiĉo ne estas ĉiam tenita, kelkaj trajnoj ekas antaŭ la sesa).

Tarifaj kondiĉoj redakti

En kelkaj landoj estas necesa pagi krompagon al normala enlanda bileto, en kelkaj landoj oni tute ne bezonas pagi iun ajn krompagon.

Nomoj de EuroCity trajnoj redakti

En tabelo sube estas kompleta listo de EuroCity trajnoj, kelkaj ankaŭ kun iliaj nomoj. Nomoj de trajnoj signifis kaj ankaŭ hodiaŭ signifas iun konekton kun direkto aŭ eco de trajno. Ekzemple "Slovenská strela" (Slovaka pafo) estis nomo por trajno, kiu ofertis antaŭ Dua mondmilito en jaro 1938 rapidan konekton inter Prago kaj Bratislava - tiam vojaĝo daŭris nur 4 horoj kaj 18 minutoj! Legenda trajno estas ankaŭ trajno "Vindobona" (latina traduko de Vieno), temis pri trajno, kiu en jaro 1957 komencis konekti Berlinon, Pragon kaj Vienon kaj en sia tempo ofertis egan komforton. Tiu ĉi trajno estis unika ankaŭ pro tio, ke temis pri unu el malmultaj trajnoj, kiu trairis Feran kurtenon.

Listo de trajnoj en kategorio Eurocity en jaro 2011[1][5][6] redakti

Numero de trajno Nomo de trajno De kie kien Noto pri trajno
EC 6/7 Hamburg ↔ Chur
EC 30/31 Hamburg ↔ Kopenhago
EC 40/41/42/43/44/45/46/47 Berlin-Warszawa-Express Berlino ↔ Varsovio
EC 70/71 Gustav Mahler Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 72/73 Smetana Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 74/75 Franz Schubert Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 76/77 Antonín Dvořák Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 78/79 Gustav Klimt Graz - Vieno ↔ Prago Aŭstraj vagonoj kaj aŭstra lokomotivo. De Prago nur en direkto al Vieno. En Aŭstrio trajno estas en kategorio ÖBB-EC
EC 80/81 Munkeno ↔ Verona
EC 82/83 Munkeno ↔ Bolzano ↔ Verona En direkto al Munkeno nur de Bolzano
EC 84/85 Munkeno ↔ Bologna
EC 86/87 Munkeno ↔ Venecio
EC 88/89 Munkeno ↔ Milano
EC 100/101 Hamburg ↔ Chur
EC 102 Chur - Kiel
EC 102/103 Polonia Villach ↔ Varsovio Polaj vagonoj dum tuta vojaĝo, aŭstraj nur de Břeclav al Villach (unu ĝis Bohumín).
EC 104/105 Sobieski Vieno ↔ Varsovio Polaj vagonoj
EC 110/111 Klagenfurt ↔ Munkeno
EC 110/111 Praha Varsovio ↔ Bohumín ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj. Inter Bohumín kaj Varsovio estas aldonitaj du slovakaj vagonoj.
EC 112/113 Klagenfurt ↔ Siegen
EC 114 Wörthersee Klagenfurt - Dortmund
EC 115 Wörthersee Münster - Klagenfurt
EC 117 Klagenfurt - Frankfurt am Main
EC 120/121 Košičan Košice ↔ Prago Slovakaj vagonoj, unu ĉeĥa restoracia vagono, unu vagono por transportado de aŭtomobiloj
EC 136/137 Moravia Bohumín ↔ Prago Slovakaj vagonoj (du el ili en direkto al/de Varsovio)
EC 150/151 Emona Vieno ↔ Ljubljano
EC 158/159 Croatia Vieno ↔ Zagrebo
EC 170/171 Hungaria Budapest ↔ Berlin Hungaraj vagonoj
EC 172/173 Vindobona Villach ↔ Hamburg Germanaj kaj aŭstraj vagonoj. Unu el plej longdistancaj EuroCity en Eŭropo, distanco inter Villach kaj Hamburg mezuras pli ol 1 500 km
EC 174/175 Jan Jesenius Hamburg ↔ Budapest Germanaj vagonoj, kun hungara restoracia vagono
EC 176 Johannes Brahms Brno - Prago - Hamburg
EC 177 Johannes Brahms Berlino - Vieno
EC 178/179 Alois Negrelli Ŝĉecino ↔ Berlino ↔ Prago
EC 188/189 Munkeno ↔ Bolzano ↔ Verona En direkto de Munkeno nur al Bolzano
EC 190/191/192/193/194/195/196/197 Munkeno ↔ Zürich
EC 210/211 Sava Villach ↔ Beogrado
EC 212/213 Mimara Villach ↔ Zagreb
EC 216/217 Graz ↔ Saarbrücken
EC 248/349 Wawel Hamburg ↔ Krakow
EC 272/273 Jaroslav Hašek Budapest ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj
EC 274/275 Slovan Bratislava ↔ Prago
EC 277/278 Slovenská strela Prago ↔ Bratislava Temas pri trajno Pendolino, en Ĉeĥio kiel trajno en kategorio SuperCity
EC 318/319 Graz - Frankfurt am Main
EC 344/345 Avala Beogrado ↔ Prago Dum somera sezono kun vagonoj al Thessaloniki kaj al Bar.
EC 360/361 Munkeno - Strasbourg
EC 378/379 Carl Maria von Weber Ostseebad Binz ↔ Prago - Brno - Břeclav - Vieno En direkto el Ostseebad Binz nur al Brno.
EC 390/391 Linz ↔ Frankfurt am Main

Listo de trajnoj en kategorio Eurocity en jaro 2010[7],[8],[1] redakti

Numero de trajno Nomo de trajno De kie kien Noto pri trajno
EC 6/7 Hamburg ↔ Chur
EC 30/31 Hamburg ↔ Kopenhago
EC 40/41/44/45/46/47 Berlin-Warszawa-Express Berlino ↔ Varsovio
EC 70/71 Gustav Mahler Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 72/73 Smetana Vieno ↔ Prago Temas pri trajno Pendolino, en Ĉeĥio kiel trajno en kategorio SuperCity
EC 74/75 Franz Schubert Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 76/77 Antonín Dvořák Vieno ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj, aŭstra lokomotivo
EC 78/79 Gustav Klimt Graz - Vieno ↔ Prago Aŭstraj vagonoj kaj aŭstra lokomotivo. De Graz nur en direkto al Prago. En Aŭstrio trajno estas en kategorio ÖBB-EC
EC 80/81 Munkeno ↔ Bolzano
EC 84/85 Munkeno ↔ Bologna
EC 82/83/86/87 Munkeno ↔ Verono
EC 88/89 Munkeno ↔ Milano
EC 100/101 Hamburg ↔ Chur
EC 102 Chur - Kiel
EC 102/103 Polonia Villach ↔ Varsovio Polaj vagonoj dum tuta vojaĝo, aŭstraj nur de Břeclav al Villach.
EC 104/105 Sobieski Vieno ↔ Varsovio Polaj vagonoj
EC 110/111 Klagenfurt ↔ Munkeno
EC 110/111 Praha Varsovio ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj.
EC 112/113 Klagenfurt ↔ Siegen
EC 114 Klagenfurt - Dortmund
EC 115 Münster - Klagenfurt
EC 117 Klagenfurt - Frankfurt am Main
EC 120/121 Košičan Košice ↔ Prago slovakaj vagonoj, unu ĉeĥa restoracia vagono, unu vagono por transportado de aŭtomobiloj
EC 126/127 Fatra Žilina ↔ Prago En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 128/129 Hradčany Žilina ↔ Prago En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 136/137 Moravia Bratislava ↔ Bohumín En direkto al Bratislava trajno vojaĝas ĝis Nové Zámky
EC 142/145 Odra Žilina ↔ Prago En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 143/230 Kysuca Žilina ↔ Prago En direkto al Prago vagonoj konektos kun vagonoj de EuroCity 110 Praha
EC 144/231 Detvan Zvolen - Ostrava - Prago En direkto al Zvolen vagonoj estas konektitaj kun trajno EuroCity 111 Praha
EC 147 Olše Prago → Zvolen Unudirekta EuroCity. En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 148/149 Jan Perner Žilina ↔ Prago En Slovakio kiel kategorio eksprestrajno
EC 150/151 Emona Vieno ↔ Ljubljana
EC 158/159 Croatia Vieno - Zagrebo
EC 170/171 Hungaria Budapest ↔ Berlin Hungaraj vagonoj
EC 172/173 Vindobona Villach ↔ Hamburg Germanaj kaj aŭstraj vagonoj. Unu el plej longdistancaj EuroCity en Eŭropo, distanco inter Villach kaj Hamburg mezuras pli ol 1 500 km
EC 174/175 Jan Jesenius Hamburg ↔ Budapest Germanaj vagonoj, kun hungara restoracia vagono
EC 176/179 Alois Negrelli Brno - Prago ↔ Hamburg En direkto de Hamburg nur al Prago
EC 177/178 Johannes Brahms Berlino ↔ Prago - Břeclav - Vieno En direkto al Berlino nur el Prago. En direkto al Vieno en stacio Břeclav estas dekonektitaj vagonoj por EC 277 al Bratislava.
EC 188/189 Innsbruck ↔ Munkeno
EC 190/191/192/193/194/195/196/197 Munkeno ↔ Zürich
EC 210/211 Sava Villach ↔ Beogrado
EC 212/213 Mimara Villach - Zagreb
EC 255/256 Vieno - Maribor
EC 272/273 Jaroslav Hašek Budapest ↔ Prago Ĉeĥaj vagonoj
EC 274/275 Slovan Bratislava ↔ Prago
EC 277/278 Slovenská strela Břeclav ↔ Bratislava En direkto el Bratislava estas vagonoj en Břeclav konektitaj al EC 378 en direkto Prago - Ostseebad Binz. En direkto al Bratislava vagonoj estas en Břeclav de EC 177 dekonektitaj.
EC 316/317 Graz - Saarbrücken
EC 318/319 Graz - Frankfurt am Main
EC 340/341 Wawel Lüneburg - Berlin - Krakow
EC 344/345 Avala Beogrado ↔ Prago Dum somera sezono kun vagonoj al Thessaloniki kaj al Bar.
EC 360/361 Munkeno - Strasbourg
EC 378/379 Carl Maria von Weber Ostseebad Binz ↔ Prago - Brno - Břeclav - Vieno En direkto el Ostseebad Binz nur al Brno. En Břeclav konekto kun EC 278.
EC 390/391 Linz - Frankfurt am Main
EC 760/761 Casino Bregenz Bregenz - Innsbruck

Akcidentoj redakti

  • Je la 8-a de aŭgusto 2008 okazis fervoja akcidento apud Studénka. EuroCity trajno 108 Comenius, kiu veturis de Krakovo al Prago. Ŝosea ponto, kiu tiam estis rekonstruita, falis sur fervoja trako kaj trajno hurtis en falitan ponton. Multe estis damaĝita lokomotivo. 8 homoj mortis. La trajno estis multe plena, ĉar en ĝi vojaĝis multaj homoj al praga koncerto de Iron Maiden.[9][10]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti