Areo de Lednice-Valtice

(Alidirektita el Lednice-Valtice)

Areo de Lednice - Valtice estas regiono, protektata de Unesko, en suda Moravio tute apud la ĉeĥa - aŭstria limo.

Areo de Lednice-Valtice
ĉeĥe: Lednicko-valtický areál
protektata areo
Fotomontaĵo
Areo de Lednice-Valtice
Oficiala nomo: Lednicko-valtický areál
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administraj municipoj Lednice, Valtice
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio
Parto de Valticio
Situo Areo de Lednice-Valtice
 - koordinatoj 48° 46′ 33″ N 16° 46′ 30″ O / 48.77583 °N, 16.77500 °O / 48.77583; 16.77500 (mapo)
Areo 283,09 km² (28 309 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Areo de Lednice-Valtice
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 763
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lednice-Valtice Cultural Landscape
Retpaĝo: www.lednicko-valticky-areal.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Lednice–Valtice Cultural Landscape Montage II.jpg

Ĝi apartenas al la plej belaj teritorioj en la centra Eŭropo. Ĝi troviĝas proksime de la urbo Břeclav kaj nomiĝas Areo de Lednice - Valtice. Ties valoro konsistas en harmonia kunesto de libera naturo kun multaj fiŝlagoj, kultivita pejzaĝo, parkoj kaj interesaj arkitekturaĵoj. Inter ili precipe elstaras kasteloj en du proksimaj urbetoj - Lednice kaj Valtice.

Fondintoj kaj posedintoj de ĉiuj ĉi belaĵoj estis familio Liĥtenŝtejnidoj, sed de la jaro 1945 la tuta havaĵaro apartenas al la ŝtato. Ĝis la jaro 1920 trairis la landlimo de Malsupra Aŭstrio kaj Moravio inter ambaŭ urbetoj, do nur de tiu jaro ankaŭ Valtice apartenas al Ĉeĥio.

Por la eksterordinara multflanka signifo jenan vastan areon ŝirmas de la jaro 1996 UNESCO, enskribinte ĝin en la tutmondan liston de kultura heredaĵo de la homaro.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti