Templo de Diana (Areo de Lednice-Valtice)

Templo de Diana (ankaŭ Rendez-vousRendezvous) estas unu el saletoj kaj samtempe ĉasistaj kasteletoj sur teritorio de areo de Lednice-Valtice. Ĝi troviĝas proksime de Valtice ĉe fiŝlago Rendezvous en spaco de nacia naturmemorindaĵo Rendez-vous. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Templo de Diana
ĉeĥe: Dianin chrám
konstruaĵo
Ĉasista kasteleto Templo de Diana
Oficiala nomo: Templo de Diana
Kromnomo: Rendez-vous, Rendezvous
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Valtice
Historia regiono Moravio
Parto de Areo de Lednice-Valtice
Situo Templo de Diana
 - koordinatoj 48° 45′ 16″ N 16° 47′ 33″ O / 48.75444 °N, 16.79250 °O / 48.75444; 16.79250 (mapo)
Valego Malsupramoravia valego
Arbaro Boří les
Stilo empiro
Konstruado 1812
Pluaj posedantoj Liĥtenŝtejnidoj
Nuna posedanto Ĉeĥio
Konstruinto Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rendezvous (Valtice)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La klasicistan kasteleton lasis konstrui en la jaro 1812 Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno. Aŭtoro de la propono estis Josef Hardtmuth, la konstruaĵon faris arkitekto Josef Kornhäusel. Pli poste la tuta objekto trairis tra empira alikonstruo. Ekde decembro de 1996 ĝi estas same kiel la cetero de la areo de Lednice-Valtice enskribita en Liston de Monda heredaĵo de Unesko.

Priskribo redakti

La kasteleto ricevis aspekton de romia venka arko. La ĉefajn fasadojn membrigas kvaropo de korintaj kolonoj, kiuj tenas atikan etaĝon. Surflanke de arkitekturo ambaŭ fasadoj estas la samaj ĝis la krona kornico. En la norda flanko la etaĝo estas dividita per duopoj de fenestroj, sur la suda per triopo de reliefoj. La fasadojn krom tio ornamas ĉiam duopo de kvadrataj reliefoj kaj duopo de rondeloj. La ornamaĵojn poste finkreas alegoriaj statuoj kaj reliefoj kun mito pri diino Diana (Artemiso). Aŭtoro de tiuj ĉi statuoj estas Josef Klieber. La flankaj fasadoj restis neornamitaj. La internan flankon de la arko ornamas 81 kazedoj kun niĉita kadrigo kaj meze enmetita rozeto.

La interno de la konstruaĵo estas poste dividita en kvar etaĝojn, dum kio la unuaj du dividas la arkon en du partojn. En la dekstra parto troviĝas ŝtuparejo kun volboj kaj lunetoj kaj sur la muroj kun ombriga kvadrigado. En la maldekstra parto estadis loĝejo de administranto kaj super ĝi en la tria etaĝo porokaze uzata saloneto. Dominaĵo de la internoj estas ĉefa salono kun dimensioj 7×16 metroj, ornamita per riĉa stukado. Komunikadon inter la unuopaj partoj de la kasteleto ebligis kunigo super la ĉefa salono.

Alirebleco redakti

Unu el eblaj alireblaj vojoj al la kasteleto estas nemarkita vojo ĉirkaŭ fiŝlago de parkumejo ĉe ŝoseo I/40 el Valtice al Poštorná. Turistoj eventale ankaŭ povas ekiri sur ruĝa   turisma marko el Valtice, daŭrigangte direkte al kapelo de sankta Huberto. La longeco de la vojo el la placo de Valtice estas proksimume 4 km. La biciklistojn alkondukos ĉi tien triopo de biciklovojoj - 5045 (ekde kasteleto Belvedero al Lednice), EV9 (de Valtice al la kapelo de sankta Huberto) kaj princa biciklovojo de lipasejo Poštorná/Reinthal al Templo de Apolono.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti