Poštorná
Poštorná (germane Unter Themenau) estas parto de urbo Břeclav en distrikto Břeclav en Ĉeĥio. La devene memstara municipo enloĝigita de kroata koloniigo en la 16-a jarcento, ĝis la jaro 1920 konsisto de Malsupra Aŭstrio. Al Břeclav ĝi estis alligita komune kun la najbara Charvátská Nová Ves en la jaro 1974. Vivas ĉi tie 4 536 loĝantoj (2021). En la vilaĝo ekzistas viva folkloro eliranta el tradicioj de Podluží kaj iamaj kroatoj.
Poštorná | |
germane Unter Themenau | |
urba parto | |
Preĝejo en Poštorná
| |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administra municipo | Břeclav |
Historia regiono | Moravio (ĝis la jaro 1920 Malsupra Aŭstrio) |
Parto de | Podluží |
Domoj | 1241 2011 |
Rivero | Dijo |
Situo | Poštorná |
- koordinatoj | 48° 45′ 00″ N 16° 51′ 48″ O / 48.75000 °N, 16.86333 °O (mapo) |
Katastro | 21,77 km² (2 177 ha) Poštorná |
Loĝantaro | 4 536 (2021) |
Denseco | 208,36 loĝ./km² |
Valego | Malsupramoravia valego |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 691 41 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Poštorná | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Poštorná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 21,77 km².
Geografio
redaktiPoštorná troviĝas en Malsupramoravia valego apud enfluejo de rojo Včelínek en sistemon de branĉoj de rivero Dijo. La tereno estas plejparte plata, milde klinita al oriento, plimulto de la konstruareo situas sur malalta teraso super la dija ebenaĵo. El plimulto de flankoj ĉirkaŭas Poštornon arbaroj: el okcidento kaj sudo arbaro Boří les, el nordoriento kaj sudoriento komplekso de ĉeriveraj arbaroj laŭlonge laŭ la malsupra Dijo. Tiuj ĉi arbarigitaj partoj de la katastro apartenas en Areon de Lednice-Valtice.
Poštorná najbaras norde kun Charvátská Nová Ves, oriente kun la propra Břeclav, okcidente kun Valtice kaj sude kun Aŭstrio (municipo Bernhardsthal).
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 175 |
1880 | 1 711 |
1890 | 2 639 |
1900 | 3 426 |
1910 | 3 679 |
1921 | 3 860 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 853 |
1950 | 3 073 |
1961 | 3 472 |
1970 | 3 682 |
1980 | 4 386 |
1991 | 5 190 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 304 |
2011 | 5 038 |
2021 | 4 536 |
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria
- Paroĥo n-ro 1, duetaĝa konstruaĵo
- Konstruaĵo de la tn. Lruĝa lernejo" el la jaro 1906
Rilataj artikoloj
redakti- Arbaro Boří les
Pluaj fotoj
redakti-
Preĝejo
-
Paroĥo
-
Lernejo
-
Stacio Poštorná
-
Stacio Boří les
-
Ponto sur fervojlinio Břeclav–Boří les
-
Kemia entrepreno Fosfa
-
Branĉo de Dijo ĉe Poštorná