Podluží estas tradicia mikroregiono, kiu troviĝas en la suda parto de la turisma regiono Moravia Slovakio, en la plej suda angulo de Ĉeĥio surlime kun Slovakio kaj Aŭstrio. Administre ĝi apartenas al la iamaj distrikto Břeclav kaj parto de la distrikto Hodonín. La tuta regiono baziĝas precipe sur tradicioj, folkloro kaj vinproduktado. Areo Lednice-Valtice estas parto de Monda kulturheredaĵo de UNESKO.

žudro - tipa ornamo de la enirpordo en Podluží

Administra divido redakti

Antaŭa parto de la foklora Podluží estis ankaŭ aŭstriaj komunumoj ekz. Rabensburg (Ranšpurk), Bernhardstahl (Pernital), Waltersdorf (Přílety), Hohenau an der March (Cáhnov).

Naturo redakti

Podluží situas en ebenaĵo ĉirkaŭ la rivero Morava kaj estas por ĝi tipaj, eĉ eŭropnivela unikaj ĉeriveraj arbaroj. Esprimo por ili en la ĉeĥa lingvo estas luhlužní les, tial Podluží signifas laŭvorte regiono sub kaj ĉe la ĉeriveraj arbaroj.

Troviĝas tie valoraj naturrezervejoj, ekz. Skařiny, Stibůrkovská jezera, Ranšpurk, Cahnov-Soutok, birda regiono de eŭropa graveco Tvrdonicko-Soutok (sub protekto de NATURA 2000). En Lanžhot troviĝas la plej ampleksa ĉasarbaro en Ĉeĥio.

Folkloro redakti

En ĉiuj municipoj de Podluží estas viva popoltradicio, homoj ofte surmetas tradiciajn folklorkostumojn. La popolmuziko de Podluží, kompare kun la aliaj regionoj de Moravio, estas karakterizata kiel relative pli malrapida kaj emocie pli trankvila.

Turismo redakti

La plej gravaj turismaj regionoj kiuj parte situas sur la areo Podluží, estas - Areo Lednice-Valtice, parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO, al tiu apartenas okcidenta parto de Podluží - Slovácko (Moravia Slovakio), kien apartenas norda kaj suda parto de Podluží

En la regiono ne tiom troviĝas burgoj kaj kasteloj, sed multaj pitoreskaj vilaĝoj kun bele pentroornamitaj vinkeloj kaj enirpordoj ĉe loĝdomoj, kapeletoj, vojkrucoj kaj preĝejoj. En Mikulčice troviĝas restaĵo de la konata malnovslava setlejo, kiu nun estas aliĝinto por akcepto al listo de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO. La setlejo kaj la muzeo havas sian oficialn retejon ankaŭ en esperanta versio.

Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti