Liĥtenŝtejna dinastio
- Ne konfuzu kun alia familio de simila nomo, Liechtenstein-Kastelkorn, aŭ kun diversaj aliaj lokoj nomataj Lichtenstein.
La Liĥtenŝtejna dinastio (aŭ germane (von) Liechtenstein) estas princa familio reganta en Liĥtenŝtejno kaj proprumanta pluan grandan posedaĵon precipe en Aŭstrio, antaŭe ankaŭ en Moravio. Ĝi devenas devene el stirio-malsupraaŭstria dislimejo kaj ĝi apartenas inter la plej malnovaj nobelaj familioj en Mez-Eŭropo. Ĉirkaŭ la jaro 1136 estis unuafoje menciita Hugo de Liĥtenŝtejno kiel portanto de tiu ĉi nomo. La familio hodiaŭ nombras pli ol centon da anoj, el kiuj nur parto vivas en Liĥtenŝtejna princlando. La nuntempa princo kaj familiestro estas Hans Adam la 2-a, laŭ gazeto Forbes li estas la plej riĉa eŭropa reganto kun taksata posedaĵo 4,5 miliardoj da dolaroj[1]. La Liĥtenŝtejna familio proprumas en Aŭstrio proksimume 15 000 hektarojn da parceloj.
Liĥtenŝtejna dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
Lando | Liĥtenŝtejno • Sankta Romia Imperio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Karolo la 1-a de Liĥtenŝtejno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Deveno
redaktiLa nomo estas derivata de nomo de burgo Liechtenstein en la malsupra Aŭstrio, sude de Vieno (nune katastro de municipo Maria Enzensdorf). En la ĉirkaŭaĵo de tiu ĉi familia burgo kaj sur nordorienta limo de Malsupra Aŭstrio la unuaj familianoj de Liĥtenŝtejno havis siajn parcelojn.
La seninterrompa linio de la antaŭuloj de la Liĥtenŝtejna familio komenciĝis de Henriko la 1-a (li mortis en la jaro 1265 aŭ en 1266), kiu de reĝo Přemysl Otakar la 2-a por fideleco en batalo akiris en duono de la 13-a jarcento senjorujon ĉirkaŭ Mikulov kaj en la suda Moravio kiel libera proprumaĵo. La akiro de tiu ĉi senjorujo havis grandan politikan signifon, ĉar per tio la familio akiris ampleksan posedaĵon sur teritorio de Margraflando Moravio, respektive (pli poste) eĉ pluaj Landoj de Krono ĉeĥa. La familio por daŭre eksidis en Moravio kaj en Ĉeĥa Silezio (silezia aglino, la blazono de Karnova princlando kaj blazono de Opava princlando fariĝas daŭra konsisto de la liĥtenŝtejna nobelara blazono). La familia posedaĵo en Moravio estis iom post iom disvastigata kaj ĝis la jaro 1945 ĉie la Liĥtenŝtejna familio proprumis ampleksajn parcelojn kun centroj en Lednice kaj Valtice. Ĝis la jaro 1620 ili reprezentis nenian landan oficon.
Signifaj personecoj
redaktiInter signifaj personecoj apartenis:
- barono Hartmano la 2-a de Liĥtenŝtejno (1544–1585), kolektanto de libroj, artoj kaj kuriozaĵoj
- Karlo de Liĥtenŝtejno, kiu en la jaro 1599 konvertis al katolikismo, je naŭ jaroj pli poste li atingis titolon de princa titolo kaj en la jaro 1614 estis donita al li la Opava duklando (Herzogtum Troppau) kaj en 1632 aldone la Karnova princlando (Herzogtum Jägerndorf).
- Johano la 1-a Jozefo (1760–1836), lasta princo de la Sankta Romia Imperio, li famiĝis kiel kampomarŝalo en la napoleonaj militoj
Posedaĵo
redaktiPreskaŭ duonon de sia posedaĵo la Liĥtenŝtejna familio akiris dum postblankamontaj konfiskadoj en la 17-a jarcento.[2]