Stirio

unu el la federaciaj landoj (provincoj) de Aŭstrio

Stiriogermane Steiermark [ŝtajama'k], slovene Štajerska [ŝtajaska], latine respektive angle Styria – estas la oficiala nomo de federacia lando de Aŭstrio. Ĝia ĉefurbo estas Graz.

Stirio
Federacia lando
07 Graz, Austria.jpg
Flag of Styria.svg
Steiermark Wappen.svg
FlagoBlazono

LandoAŭstrio

Supermara alteco200 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° N, 15° O (mapo)47.2515.166666666667Koordinatoj: 47° N, 15° O (mapo)
ĈefurboGraz
- koordinatoj47° N, 15° O (mapo)47.2515.166666666667Koordinatoj: 47° N, 15° O (mapo) [+]
Areo16 400,75 km² (1 640 075 ha) [+]

Loĝantaro1 246 395 [+] (1-a de januaro 2020)
Denseco76 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
ISO 3166-2AT-6

Stirio (Tero)
situo de la lando en Aŭstrio


Map
Stirio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Styria [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Stirio kiel federacia lando de Aŭstrio

Ĉar Stirio ankaŭ estas historia teritorio en la Habsburga Imperio, la iama Duklando Stirio, kiu estis dividita post la Unua Mondmilito, nun ekzistas regiono en Slovenio kun la nomo Spódnja Štájerska (Malsupra Stirio) (aŭ Slovenska Štájerska).

la flago de lando Stirio

Aŭstria StirioRedakti

Laŭ la stato de 2020 en Stirio sume vivis 1 246 395 loĝantoj sur areo de 16 400,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km².

  • Pleja alto: 2.995 m (monto Hoher Dachstein)
  • Kodo (ISO 3166-2): AT-6

Stirio limas al kvin aliaj sublandoj aŭstriaj (Karintio, Salcburgo, Aŭstrio Supra, Aŭstrio Malsupra, Burgenlando), pli ol iu alia sublando. Sude ĝi limas al Slovenio. Ĉefa rivero estas la Muro (germane Mur, slovene Mura), kiu je 40 km formas la landlimon.

HistorioRedakti

Vidu ankaŭ: Duklando Stirio

DistriktojRedakti

La aŭstra lando Stirio estas dividita en 12 distriktojn (stato de 2019, aktuala ekde 2013) kaj la urbon Graz, kiu estas "statuta urbo" (havas propran administran statuton):

 
Distriktoj (2013)
 
Planaj regionoj de Stirio: 1 ruĝe Lietzen, 2 palruĝe Okcidenta Supra Stirio, 3 oranĝe Orienta Supra Stirio, 4 heloranĝe Centra Stirio

Planaj regionoj de StirioRedakti

Aldone la distriktoj ekde la fino de la 1990-aj jaroj dividiĝas al sep "planaj regionoj" (Planungsregionen):

  1. Liezen (en la apuda mapo ruĝe, identa al la distrikto)
  2. Okcidenta Supra Stirio (palruĝe, Obersteiermark West, Murau + Murtal)
  3. Orienta Supra Stirio (oranĝe, Obersteiermark Ost, Leoben + Bruck-Mürzzuschlag)
  4. Centra Stirio (heloranĝe, Steirischer Zentralraum, Voitsberg + Graz + Graz-Umgebung)
  5. Orienta Stirio (malhelflave, Oststeiermark, Weiz + Hartberg-Fürstenfeld)
  6. Sudokcidenta Stirio (helflave Südweststeiermark, Leibnitz + Deutschlandsberg)
  7. paŝtelflave Sudorienta Stirio (identa al la distrikto)


Lokoj kaj kuriozaĵojRedakti

La plej sud-orienta urbo Bad Radkersburg [bat RATkasburk] estas je pli ol tri kvaronoj ĉirkaŭata de Slovenio.

Bad Blumau estas banloka urbo en la distrikto Hartberg-Fürstenfeld (germane Bezirk Hartberg-Fürstenfeld). La plej varma termofonto de Bad Blumau havas temperaturon de 108 celsiusaj gradoj kaj estas inter la plej varmaj de centra Eŭropo.

Eksteraj ligilojRedakti