Federaciaj landoj de Aŭstrio

(Alidirektita el Federacia lando (Aŭstrio))

La naŭ aŭstraj federaciaj landoj, germane Bundesländer [BUNdeslender], estas laŭ la federacia konstitucio de Aŭstrio subŝtatoj kaj administraj unuoj en la aŭstra dua respubliko. Ĉiu lando disponas pri propra leĝdona povo per la landa parlamento (Landtag, [LANtag]), kiu leĝdonadas lande, ekzemple en la juraj kampoj de ĉasado, fiŝkaptado aŭ konstruado. La landa registaro (Landesregierung, [LANdesregi:rung]) prezentas unuaflanke la plenuman povon de la landa konferenco kaj aliaflanke ankaŭ efektivigas taskojn de la federacio kadre de la nerekta federacia administrado, ekz. la pririgardon de medioprotektaj normoj.

Landestro nomata Landeshauptmann [LANDeshaŭptman] prezidas la landan registaron; elektite de la landa konferenco li respektive ŝi solene promesas al la Federacia Prezidento agi je komuna bono. La historia titolo signifas "landa kapitano". En Vieno la Landeshauptmann samtempe deĵoras kiel urbestro. Kiam la unua virino estis elektita Landeshauptmann estiĝis publika diskutado, ĉu tiu ja vira titolo ĉikaze estu Landeshauptfrau (landa kapitanino) aŭ Frau Landeshauptmann (sinjorino landa kapitano); ankaŭ kutimas en Aŭstrio alparoli la edzinon de landa kapitano kiel sinjorino landa kapitano, kontraŭe la edzo de landa kapitanino ne estas la sinjoro landa kapitanino; por ke finu la seksegalecan diskutadon la konstitucio permesis en 1988 uzi titolojn ankaŭ en seksjusta formo (nun laŭvole: sinjorino landa kapitano aŭ sinjorino landa kapitanino).

Per la Federacia Konsilio (Bundesrat, [BUNdesrat]) la landoj kunagas ĉe la federacia leĝdonado.

La limoj kaj simboloj de la federaciaj landoj precipe devenas de mezepokaj teritorioj; sole Vieno, estinte parto de Malsupra Aŭstrio, fariĝis nur 1920 aparta federacia lando.


Tabelo redakti

Bla-
zono
Nomo Mal­lon­gigo Landa ĉefurbo Landestro
(Landes­hauptmann/­-frau)
partioj
Registaraj partioj Loĝan­taro Areo
(km²)
Loĝdenso
(Loĝ./​km²)
Urboj Aliaj
komu­numoj
  Burgenland(o) B Eisenstadt Hans Peter Doskozil
(SPÖ)
SPÖ (19) 287.416 3.962 72 13 171
  Kärnten/
Karintio
K Klagenfurt Peter Kaiser
(SPÖ)
SPÖ (18)
ÖVP (6)
555.881 9.538 58 17 132
  Nieder-
österreich/
Malsupra
Aŭstrio
N St. Pölten Johanna Mikl-Leitner
(ÖVP)
ÖVP (29)
SPÖ (13)
FPÖ (8)
1.625.485 19.186 85 76 573
  Ober-
österreich
Supra
Aŭstrio
O Linz Josef Pühringer
(ÖVP)
ÖVP (21)
FPÖ (18)
SPÖ (11)
La Verduloj (6)
1.425.422 11.980 119 32 438
  Salzburg
Salcburgio
S Salzburg Wilfried Haslauer junior
(ÖVP)
ÖVP (15)
La Verduloj (3)
NEOS (3)
534.270 7.156 75 11 119
  Steiermark
Stirio
St Graz Christopher Drexler
(ÖVP)
ÖVP (18)
SPÖ (12)
1.215.246 16.401 74 35 286
  Tirol(o) T Innsbruck Anton Mattle
(ÖVP)
ÖVP (14)
SPÖ (7)
722.038 12.640 57 11 277
  Vorarlberg(o) V Bregenz Markus Wallner
(ÖVP)
ÖVP (16)
La Verduloj (6)
375.282 2.601 144 5 96
  Wien
Vieno
W --- Michael Häupl
(SPÖ)
SPÖ (46)
NEOS (8)
1.766.746 415 4257 v. Urbodistriktoj de Vieno

Mapo redakti

La federaciaj landoj (Bundesländer) de Aŭstrio
Ŝtato Ĉefurbo
(1) Burgenland Eisenstadt
(2) Karintio (Kärnten) Klagenfurto (Klagenfurt am Wörthersee)
(3) Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich) St. Pölten
(4) Supra Aŭstrio (Oberösterreich) Linz
(5) Salcburgo (Salzburg) Salcburgo
(6) Stirio (Steiermark) Graz
(7) Tirolo (Tirol) Innsbruck
(8) Vorarlberg Bregenz
(9) Vieno (Wien) Vieno
 

La numeroj en tiu mapo samtempe ankaŭ indikas la statistikajn kodojn, kiujn uzas interalie multaj informkestoj en vikipedio. Tiel ekzemple la kodo AT-2 indikas pri Karintio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti