Urbodistriktoj de Vieno

Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktpartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.

Urbodistriktoj de Vieno
La numero 12 sur tiu ĉi stratsigno signifas, ke la strato troviĝas en la 12a distrikto

Historio redakti

La origina Vieno nur konsistis el la nuna distrikto Innere Stadt (interna urbo, [INNere ŝtat]), ĉirkauita de urbomuro. De la dekkvina jarcento ankaŭ la areo antaŭ la urbomuroj estis koloniigita. La komunumojn inter la urbomuroj kaj la Linienwall (linioremparo [LInienval]), sur kies teritorio konstruiĝis poste la Viena Zono (Gürtel) oni nomis Vorstädte (antaŭurboj, [FOrŝtete].

En 1850 tiuj antaŭurboj enkomunumiĝis. Ekster la linioremparo troviĝis la tiel nomataj Vororte (antaŭlokoj, [FOrorte]). Ĉar la linioremparo ankaŭ estis impostolimo la vivkostoj pli malaltis ol en la urbo. Pro tio la intertraktado pri enkomunumigo de la antaŭlokoj daŭris ĉirkaŭ 20 jarojn ĝis la jaro 1892. En 1904 la grandkomunumo Floridsdorf (maldekstre de la Danubo) enkomunumiĝis kiel la 21a distrikto de Vieno.

 
Mapo de la tiel nomata Granda Vieno (ĝis-1938-aj limoj malhelaj, post-1938-aj limoj helaj, hodiaŭaj limoj mezhelaj)

Post la Anschluss en 1938 97 komunumoj de Malsupra Aŭstrio estis enkomunumigitaj. Per tio Vieno fariĝis ĝis la liberigo de la nazia regado la plej granda germana urbo laŭ areo.

Ĝis 1954 26 distriktoj apartenis al Vieno:

En 1954 la sovetaj okupadaj estraroj konsentis al ekskomunumigo de randaj areoj; 46 komunumoj fine revenis al Malsupra Aŭstrio.

Distriktoj kaj distriktpartoj redakti

Ĉar Vieno daŭre kreskis dum jarcentoj per enkomunumigo de antaŭlokoj, oni trovas la iamajn loknomojn en la distriktnomoj. La distriktoj 1 ĝis 9 kaj 20 estas rigardataj kiel "internaj distriktoj", la aliaj nomiĝas "eksteraj distriktoj".

Distrikto Blazono Distriktpartoj En-
komunu­migo
Areo
en ha
Enlo­ĝantoj
2001
Enlo­ĝantoj
en ĉiu km²
Labo­rantoj
2001
1. Innere Stadt   0.288 017.056 05.922 100.7450
2. Leopoldstadt   Jägerzeile
Leopoldstadt
Zwischenbrücken
1850 (inkl. Brigittenau, ekde 1900 20a distrikto) 1.927 090.914 4.718 47.316
3. Landstraße   Landstraße
Erdberg
Weißgerber
1850 0.742 081.281 10.954 67.812
4. Wieden   Hungelbrunn
Schaumburgergrund
Wieden
1850 (ĝis 1861 inkl. Margareten kaj Suda Favoriten) 0.180 028.354 15.752 24.971
5. Margareten   Hundsturm
Laurenzergrund
Margareten
Matzleinsdorf
Nikolsdorf
Reinprechtsdorf
1850 kiel parto de Wieden, 1861 distrikto (ĝis 1891 inkl. Suda Favoriten) 0.203 049.111 24.192 14.964
6. Mariahilf   Gumpendorf
Laimgrube
Magdalenengrund
Mariahilf
Windmühle
1850 0.148 027.867 18.829 21.906
7. Neubau   Altlerchenfeld
Neubau
Sankt Ulrich
Schottenfeld
Spittelberg
1850

Ankaŭ malgrandaj partoj de la eksaj antaŭurboj Mariahilf, Laimgrube kaj Alt-Lerchenfeld apartenas al Neubau.

0.161 028.292 17.573 25.743
8. Josefstadt   Alsergrund = Alservorstadt
Altlerchenfeld
Breitenfeld
Josefstadt
Strozzigrund
1850 0.108 022.057 20.423 14.135
9. Alsergrund   Alsergrund = Alservorstadt
Althangrund
Himmelpfortgrund
Lichtental
Michelbeuern
Roßau
Thurygrund
1850 0.299 037.108 12.411 54.948
10. Favoriten   Favoriten
Inzersdorf-Stadt
Oberlaa
Rothneusiedl
Unterlaa
1874 - 1938 (Rothneusiedl, Oberlaa, Unterlaa ĝis 1954 estis parto de la iama 23a distrikto Schwechat) 3.180 147.636 04.643 56.849
11. Simmering   Albern
Kaiserebersdorf
Simmering
1892 - 1938 2.323 076.899 03.310 30.798
12. Meidling   Altmannsdorf
Gaudenzdorf
Hetzendorf
Obermeidling
Untermeidling
1892 0.821 078.268 09.533 30.157
13. Hietzing   Hietzing
Hacking
Lainz
Ober Sankt Veit
Unter Sankt Veit
Speising
1892, 1938 ("Lainzer Tiergarten", ĝis 1954 parto de la iama 25a distrikto, Liesing) 3.770 049.574 01.315 23.743
14. Penzing   Baumgarten
Breitensee
Hadersdorf-Weidlingau
Hütteldorf
Penzing
1892 parto de la 13a distrikto, 1938 distrikto, Hadersdorf-Weidlingau nove aliĝis 3.396 078.169 02.302 25.960
15. Rudolfsheim-
Fünfhaus
  Rudolfsheim
Fünfhaus
Sechshaus
1892 (ĝis 1938 2 distriktoj: 14 kaj 15) 0.392 064.895 16.555 28.219
16. Ottakring   Neulerchenfeld
Ottakring
1892 0.867 086.129 09.934 25.757
17. Hernals   Hernals
Dornbach
Neuwaldegg
1892 1.135 047.610 04.195 14.477
18. Währing   Gersthof
Pötzleinsdorf
Währing
Weinhaus
1892 0.628 044.992 07.164 13.972
19. Döbling   Grinzing
Heiligenstadt
Josefsdorf
Kahlenbergerdorf
Neustift am Walde
Nußdorf
Oberdöbling
Salmannsdorf
Sievering
Unterdöbling
1892 2.490 066.487 02.669 26.665
20. Brigittenau   Brigittenau
Zwischenbrücken
1850 kiel parto de la 2a distrikto, 1900 apartigita 0.568 076.268 13.427 21.729
21. Floridsdorf   Donaufeld
Floridsdorf
Großjedlersdorf
Jedlesee
Leopoldau
Neujedlersdorf
Stammersdorf
Strebersdorf
1904 - 1938 4.446 128.228 02.884 48.062
22. Donaustadt   Aspern (Vieno)
Breitenlee
Eßling
Hirschstetten
Kagran
Kaisermühlen
Lobau
Stadlau
Süßenbrunn
1904 - 1938 10.234 136.444 01.333 44.420
23. Liesing   Atzgersdorf
Erlaa
Inzersdorf
Kalksburg
Liesing
Mauer
Rodaun
Siebenhirten
1938 25a distrikto 3.200 084.718 02.647 55.759
Tuto   41.490 1.550.123 03.736 821.458

Politiko redakti

Kiel reprezentanto de la enloĝantaro servas balotita "Bezirksvorsteher" (distriktreprezentantestro, [beCIrksforŝteer]), sed la kompetentoj de tiu ĉi institucio estas tre limigitaj. Ankaŭ EU-anoj konstante rezidantaj en Vieno estas balotrajtaj.

Eksteraj ligiloj redakti