Gumpendorf estis memstara municipo ĝis 1850 kaj nuntempe estas urboparto de Vieno en la 6-a Viena urbodistrikto Mariahilf.

Preĝejo Mariahilfer Kirche

Gumpendorf troviĝas en la okcidenta parto de la distrikto Mariahilf. En la sudo ĝin limigas la rivero Vieno, en la okcidento la zono kaj en la nordo la strato Mariahilfer Straße, tio ankaŭ egalas la distriktlimon de Mariahilf. La orienta limo de Gumpendorf situas ĉe Amerlingstraße.