Socialdemokratia Partio de Aŭstrio
partio en Aŭstrio
(Alidirektita el Socialdemokrata Partio de Aŭstrio)
La Socialdemokratia Partio de Aŭstrio (germane Sozialdemokratische Partei Österreichs (SPÖ)) estas socialdemokratia politika partio en Aŭstrio. Ĝi fondiĝis dum kongreso la 30-an de decembro 1888 kaj la 1-an de januaro 1889. Ĝi estas inter la gvidaj partioj de la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.
Socialdemokratia Partio | |
---|---|
Sozialdemokratische Partei Österreichs | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Partiestro | Pamela Rendi-Wagner |
Fondiĝo | 1-a de januaro 1889 (kiel SDAPÖ) 14-a de aprilo 1945 (kiel SPÖ)[1] |
Lingvo(j) | Germana |
Koloro(j) | Ruĝa |
Ideologio | Socialdemokratio |
Retejo | www.spoe.at |
ReferencojRedakti
- ↑ Sozialdemokratische Partei Österreichs. Holger Döring and Philip Manow. Alirita 2017-06-20. Arkivigite je 2016-11-05 per la retarkivo Wayback Machine