Respublika Ŝirmligo

iama aŭstria socialdemokrata milico

La Respublika Ŝirmligo[1] (germane Republikanischer Schutzbund [ʁepubliˈkaːnɪʃɐ ˈʃʊtsˌbʊnt]) estis aŭstria socialdemokrata milico fondiĝa en 1923 de la Socialdemokrata Laborista Partio de Aŭstrio (SDAPÖ) cele al sendanĝerigo de potenco dume de la kreskanta politika radikaligo post la unua mondmilito.[2]

Respublika Ŝirmligo
Republikanischer Schutzbund

Republikanischer Schutzbund emblem.svg

Jaroj 19231936
Lando Unua Respubliko Aŭstrio [+]
Parto de Viena Juliribelo [+]
Tipo Milico
Koloroj               
Komandestro Julius Deutsch
Information icon.svg
vdr

La Respublika Ŝirmligo havis ĉeĥan sekcion ligite al la Ĉeĥoslovaka Socialdemokrata Laborista Partio en la Respubliko de Aŭstrio.

HistorioRedakti

La Respublika Ŝirmligo estis unu el multaj milicoj fonditaj post la falo de Aŭstrio-Hungario. La celo de ĉi tiu socialdemokrata milico estis defendi la partion kaj konservi la ekvilibron de potenco meze de kreskanta politika radikaligo en Aŭstrio. Tio inkluzivas oftajn bataletojn inter la Ŝirmligo kaj la Heimwehr, milico konservista-kristansociala kaj poste aŭstrofaŝista. La socialdemokrata ĵurnalo de SDAPÖ, la Arbeiter Zeitung, kuraĝigis la bataletojn.[3]

La 30-an de januaro 1927 Heimwehr-grupo konfliktis kun la Respublika Ŝirmligo, mortiginte unu veteranon kaj unu infanon. La proceso rezultis al la Viena Julio-ribelo.[4]

Junion de 1933 federacia kanceliero Engelbert Dollfuß malpermesis la Respublikan Ŝirmligon, devigante ĝin rezistomovado.[5] La 11-an de februaro 1934 la viena Heimwehr-komandanto Emil Fey postulis la malarmadon de la Ŝirmligo. Venante al Hotelo Schiff en Linz, Richard Bernaschek, la linza Ŝirmligo-komandanto aktive rezistis, kio rezultis je la Aŭstria Enlanda Milito.[6]

ReferencojRedakti

  1. Eder, Curt (1926-12-09). “La socialdemokrata movado en Aŭstrio”, Sennaciulo (eo) 3 (115), p. 2. 
  2. Der Republikanische Schutzbund. Folge 314, Ausgabe 2/2010. Bundesministerium für Landesverteidigung, Wien. Alirita 2019-01-18.
  3. Rifles at the Ready!. Time Magazine (1929-09-30). Alirita December 5, 2007.
  4. Jelavich, Barbara. (1989) Modern Austria: Empire & Republic 1815-1986. Cambridge University Press, p. 183. ISBN 0-521-31625-1.
  5. Lehne, Inge. (1985) Vienna: The Past in the Present. Österreichischer Bundersverlag Gesellschaft, p. 134. ISBN 3-215-05758-1.
  6. Brook-Shepherd, Gordon. (1996) The Austrians: a thousand-year odyssey. HarperCollins, p. 280–281. ISBN 0-00-638255-X.