Socialdemokratia Partio de Aŭstrio

partio en Aŭstrio

La Socialdemokratia Partio de Aŭstrio (germane Sozialdemokratische Partei Österreichs (SPÖ)) estas socialdemokratia politika partio en Aŭstrio. Ĝi fondiĝis dum kongreso la 30-an de decembro 1888 kaj la 1-an de januaro 1889. Ĝi estas inter la gvidaj partioj de la Nacia Konsilio kaj la Federacia Konsilio, la du ĉambroj de la parlamento de Aŭstrio. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Socialdemokratia Partio
Sozialdemokratische Partei Österreichs
Emblemo de Socialdemokratia Partio
partio
Lando  Aŭstrio
Partiestro Pamela Rendi-Wagner
Fondiĝo 1-a de januaro 1889 (kiel SDAPÖ)
14-a de aprilo 1945 (kiel SPÖ)[1]
Lingvo(j) Germana
Koloro(j)      Ruĝa
Ideologio Socialdemokratio
Retejo www.spoe.at
vdr

Referencoj redakti

  1. Sozialdemokratische Partei Österreichs. Holger Döring and Philip Manow. Arkivita el la originalo je 2016-11-05. Alirita 2017-06-20.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti