HarperCollins

usona eldonejo

HarperCollins Publishers LLC estas unu el plej grandaj publikigaj entreprenoj de la mondo. La entrepreno estas filio de News Corporation kaj havas ĉefsidejon en Novjorko, sed ĝi ankaŭ havas operaciojn en 17 aliaj landoj. La entreprena nomo estas kombino de Harper & Row - usona publikiga entrepreno akirita en 1987, nome rezulto mem de pli frua merĝo de Harper & Brothers (fondita en 1817) kaj Row, Peterson & Company - kaj brita publikiga entrepreno William Collins & Sons (fondita en 1819), akirita en 1990. La tutmonda ĉefestro de HarperCollins estas Brian Murray [1]. HarperCollins havas publikigajn grupojn en Usono, Kanado, Britio, Aŭstralio, Novzelando kaj Barato. La entrepreno publikigas multajn diversajn publikaĵojn, kaj el iamaj sendependaj publikigaj entreprenoj kaj el novaj publikejoj.

HarperCollins
libroeldonejo vd
Dum 1817 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Fondintoj James Harper vd
Sidejo 195 Broadway
Lando Usono
Posedata de News Corp vd
filiaj kompanioj William Morrow and Company • Harlequin Enterprises • Quill Tree Books • Caedmon Audio • Harper Perennial • Balzer + Bray • Katherine Tegen Books • HarperCollins Brasil • HarperCollins Italia • Collins Bartholomew • HarperCollins Publishers India vd
Partoprenanta Unwin & Hyman • Harper Perennial vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĉiujare la eldonejo eldonas ĉirkaŭ 10 000 novajn verkaĵojn en 17 lingvoj [2].

Komerca strategio redakti

Aliro al Interreto redakti

Harper Collins kreis foliuma opcion por elektitaj eltiraĵoj de verkaĵoj en sia retejo, opcio ankaŭ havebla ĉe la ŝaĝtelefono [3]. La ebleco estis kreita kaj por antaŭenigi verkaĵovendojn kaj por promocii "Harper Collins" en la interreta merkatsegmento. Post la malfermo de la opcio, zorgoj estis esprimitaj koncerne misuzon de la opcio per dividado de la verkaĵodosieroj.

En oktobro 2013, la firmao sciigis kunlaboron kun la dosierpartuma platformo Scribd, en kiu legantoj kiuj abonas Scribd ricevos aliron al verkaĵoj de la ofertita diverseco. La reprezentanto de la kompanio diris al la amaskomunikilaro, ke en la interkonsento la kompanio unuafoje donis aliron al tre granda kvanto da verkaĵoj.

Referencoj redakti