Kapelo de sankta Huberto (Areo de Lednice-Valtice)

kapelo en Areo de Lednice-Valtice

Kapelo de sankta Huberto en novgotika stilo estas la plej juna el la etaj konstruaĵoj en areo de Lednice-Valtice. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Kapelo de sankta Huberto
ĉeĥe: Kaple svatého Huberta
kapelo
Kapelo de sankta Huberto en Areo de Lednice-Valtice
Oficiala nomo: Kapelo de sankta Huberto
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Valtice
Historia regiono Moravio
Parto de Areo de Lednice-Valtice
Situo Kapelo de sankta Huberto
 - koordinatoj 48° 45′ 16″ N 16° 47′ 33″ O / 48.75444 °N, 16.79250 °O / 48.75444; 16.79250 (mapo)
Valego Malsupramoravia valego
Arbaro Boří les
Stilo novgotiko
Konstruado 1855
Pluaj posedantoj Liĥtenŝtejnidoj
Nuna posedanto Ĉeĥio
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Saint Hubertus chapel (Valtice)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio kaj priskribo redakti

Triflanka, per tri gotikaj arkoj trarompita kapelo envolbita de reta kruconervura volbo estis konstruita meze de arbaro Boří les laŭ propono de Jiří Wingelmüller dum regado de Aloiso la 2-a princo el Liĥtenŝtejno en la jaro 1855. Konstrue antaŭis multjaraj preparoj. La planoj devenas el la jaro 1846, la ŝtono por la konstruaĵo estis kunveturigata ekde la jaro 1847. La konstruaĵon realigis post morto de la arkitekto Jan Heidrich. Ĉe la kapelo okazis solenaj mesoj antaŭ komenco de ĉasado je tago de sankta Huberto.

Ĝi estis konstruita el grejsaj kvadroj havigitaj per fikciaj mezepokaj ŝtonistaj markoj, kies tasko estas alporti senton de antikveco de la konstruaĵo. La malfermitan kapelon sur bazplano de regula triangulo kreas tri grandegaj pilieroj kunigitaj per profilitaj rompitaj arkoj. La ĉefa kornico portas la profilitajn balustradojn kun atiko, en la anguloj estas lokigitaj pinakloj kun gargojloj en aspekto de hundo. La tegmento de la kapelo en formo de la regula piramido estas ornamita per dekoraj ripoj kaj finita per kruco.

Meze de la kapelo troviĝas statuo de sankta Huberto, staranta sur soklo kun statuoj de anĝeloj. Aŭtoro de la skulptista ornamado estas Franz Högler.

Alirebleco redakti

La kapelo troviĝas sur maldensejo en arbaro Boří les inter Valtice, Lednice kaj Břeclav. Ĉirkaŭ la kapelo kondukas flave   markita vojo el Břeclav ĝis Hlohovec kaj ruĝe   markita vojo el Valtice ĝis Lednice. Ĝi estas libere alirebla.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti