Břetislav la 1-a

(Alidirektita el Břetislav la 1-a (Bohemio))

Břetislav la 1-a (Pri tiu ĉi sono aŭskultu prononcadon de la nomo) de la kronikisto Kosmas nomita la ĉeĥa Aĥilo (naskiĝis inter 1002 ĝis 1005, mortis la 10-an de januaro 1055 en Chrudim) estis ĉeĥa princo el la dinastio Přemyslidoj, reganta en Bohemio dum la jaroj 10341055.

Břetislav la 1-a
Persona informo
Naskiĝo inter 1002 ĝis 1005
en Prago
Morto 10-an de januaro 1055 (1055-01-10)
en Chrudim
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Oldřich vd
Patrino Božena vd
Edz(in)o Judith von Schweinfurt vd
Infanoj Vratislav la 2-a • Jaromír • Spytihněv la 2-aKonrado la 1-a • Otto I of Olomouc vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Břetislav la 1-a forrabas Guta-n Babenberg. Bildo el la latina traduko de la kroniko de Dalimil

La juneco redakti

Břetislav la 1-a estis eksteredza filo de princo Oldřich kaj lia konkubino (kaj poste eble dua edzino) Božena. Ĉirkaŭ la jaro 1002, versimila naskiĝjaro de Břetislav, Oldřich ne havis veran ŝancon ekokupi la princan tronon kaj kvankam li jam estis edziĝinta, fakte nenio obstaklis naskigi bastardon.

La patro de Břetislav destinis lin administranto de Moravio, freŝe denove aligita al Bohemio. Edzigi lin tamen estis ne facile, la nelegitima filo estis ne tro atraktiva fianĉo. Fine Břetislav mem solvis la problemon, forrabinte en la jaro 1021 el monaĥejo Guta-n von Babenberg, filinon de Henriko la 1-a, margrafo de Nordgau, kaj baldaŭ edziĝis al ŝi. Kronikisto Kosmas skribas: „Do Břetislav, el junuloj la plej bela kaj la heroo plej brava, aŭdinte de multaj rakonti pri ŝiaj kromordinara belo, nobleco kaj nobela deveno, ne kapablis priregi sian spiriton kaj komencis cerbumi, ĉu li provu forrabi ŝin perforte, aŭ regule postuli ŝin, sed li decidis prefere virece agi ol klini la kolon por humila peto.“ Břetislav kaj Guta (ankaŭ Judita) kunvivis tiam en moravia urbo Olomouc, kie naskiĝis ankaŭ ilia unua filo Spytihněv.

  • 1034 La imperiestro Konrado la 2-a venigis Oldřich-on al si (la kaŭzo estis verŝajne malkomplezo de Oldřich subteni lin kontraŭ Pollando), akuzis lin pri insidoj, detronigis lin kaj karcerigis. Princo iĝis denove frato de Oldřich, Jaromír.
  • 1034 Jam printempe la imperiestro liberigis Oldřich-on kaj redonis al li la regadon, kondiĉe ke Jaromír ricevos propran teritorion kaj Břetislav Moravion. Oldřich tamen kaptis kaj blindigis sian fraton, Břetislav preferis fuĝi antaŭ sia furioza patro eksterlanden.

La konflikton inter la patro kaj la filo eble akrigis, ke Břetislav ŝajne subtenis sian onklon.

Post la morto de sia patro Břetislav iĝis la unusola vivanta Přemyslido krom sia onklo Jaromír. Tiu, elektita princo, tuj post la elekto rezignis favore al Břetislav. Sian vivon li tamen ne protektis per tio. Post unu jaro Jaromír estis murdita, ŝajne de la gento Vršovci.

La regado redakti

Břetislav la 1-a baldaŭ montriĝis tre forta kaj memfida reganto. Post kiam li firmigis kaj certigis la internan pozicion kaj ekhavis unuan sekvonton, li eklarĝigis sian potencon direkte al pola teritorio.

  • 10381039 okupis la urbojn Krakovo kaj Gniezno, super la tombo de Sankta Adalberto aperigis la unuan konatan ĉeĥan leĝaron (Dekretoj de Břetislav). Adalbertajn relikvojn li poste forveturigis al Bohemio, esperante verŝajne per ilia helpo fondi ĉefepiskopejon en Prago, same kiel ili sukcesis en Gniezno.

Sed lia kontraŭpola atako vekis atenton de romia-germana reĝo kaj pli poste imperiestro Henriko la 3-a. Li ne povis koncedi kreskon de la najbara reganto, eĉ de sia vasalo, same kiel pligravigon de Bohemio kiel ĉefepiskopejo kaj eble eĉ reĝlando. Tial li ekspedis en Pollandon ekzilitan princon Kazimiron la 1-an kun taĉmento de siaj soldatoj kaj samtempe postulis, ke Břetislav redonu la polan predon kaj lia armeo malaperu el Silezio, kiun Břetislav antaŭe konkeris preskaŭ senreziste. Per tiu ĉi ultimato li intencis provoki la princon al batalo, al kiu li sentis sin bone preparita. Břetislav penis pacigi la konflikton kaj sendis sian filon kiel garantiulon.

  • 1040 Henriko la 3-a ekatakis Bohemion. La armeoj iris en du fluoj, sed ilia atako malsukcesis kaj la reĝo devis agnoski la staton. Spytihněv estis liberigita. Břetislav proponis personan dialogon, sed la reĝo sopiris redoni la militmalvenkon. La sekvan jaron li preterpasis la limbarojn, senprobleme penetris la landon kaj eksieĝis la Pragan burgon. Kiam montriĝis, ke la episkopo Šebíř kaj multaj potenculoj sopiras pri kompromisoj, la princo subiĝis por halti detruadon de sia lando. Poste Břetislav venis al tutregna sinodo en Regensburg kaj dum ĉeesto de plej gravaj princoj li laŭdire petis pardonon kaj poste akceptis Bohemion kaj du pluajn landojn (eble sileziajn) kiel feŭdon. Dum la sekvantaj jaroj Břetislav estis jam firma kaj alte taksita aliancano de Henriko, subtenante lin precipe dum militiro kontraŭ Hungario.
  • 1054 Břetislav la 1-a solvis la komplikan problemon de posteniĝa rajto je princa trono destininte sinjorecon – la regulon, ke la tronon heredas ĉiam la plej aĝa vira Přemyslido (kompare kun la fakto, ke li havis kvin filojn, temis pri tre grava decido). Al la pluaj anoj de la dinastio devus aparteni malgrandaj teritorioj en Moravio. Mallonge post tio Břetislav la 1-a mortis en la burgo Chrudim dum militiro kontraŭ Hungario.

Fontoj redakti

• KRZEMIENSKA, B. Břetislav I. - Čechy a střední Evropa v prvé polovině XI. století. Praha: Garamond, 1999.

• ŽEMLIČKA, J.: Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4.

Antaŭe:Reganto de BohemioPoste:
Oldřich1034-1055Spytihněv la 2-a