Kaliningrado

urbo de Kaliningrada provinco en Rusio (la historia nordo de Orienta Prusio)
(Alidirektita el Kaliningrad)
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Por legi pri la urbo en la Moskva provinco vidu ĉe Korolov.

Kaliningrado (ruse Калининград, pole Królewiec) estas urbo en Rusio, kiu troviĝas en la ĝis la jaro 1945 germanlingva regiono Orienta Prusio. Ĝi do situas dise de la cetero de Rusio. Kaliningrado estas la ĉefurbo de la provinco Kaliningrado. Nuntempo Kaliningrado estas la plej militistigita areo en Eŭropo kaj grava mararmea bazo de Rusio[1].

Kaliningrado
(Kenigsbergo)
ruse Калининград, en latinliteraj lingvoj nun Kaliningrad, historie germane Königsberg, litove Karaliaučius, prapruse Kunnegsgarbs, pole Królewiec, ruse Кёнигсбе́рг [Kjonigsberg]
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Калининград
Lando Rusio Rusio
Regiono Nordokcidenta Rusio
Provinco Kaliningrada provinco
Historia ligo Hansa ligo
Historia regiono Orienta Prusio
Rivero Pregolja
Situo Kaliningrado
 - alteco 4,8 m s. m.
 - koordinatoj 54° 43′ 00″ N 20° 31′ 00″ O / 54.71667 °N, 20.51667 °O / 54.71667; 20.51667 (mapo)
Areo 215,7 km² (21 570 ha)
Loĝantaro 431 491 (2010)
Denseco 2 000,42 loĝ./km²
Fondita 1255
 - statuso de urbo 1286
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 236000
Telefona antaŭkodo +7 4012
Aŭtokodoj 39, 91
OKATO 27 401
Enigmo Sep pontoj en Königsberg
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kaliningrad
Retpaĝo: www.klgd.ru
Map
Kaliningrada pasejo en Placo de Venko en Kaliningrado
La malnova Katedralo de Königsberg

Geografio redakti

Kaliningrado estas proksima al la Balta maro, ĝia meza alteco super marnivelo estas nur ĉ. 5 metroj. Trafluas ĝin la rivero Pregola (Преголя), kiu formas insulon, historie nomatan Kneiphof [Knajphof], nun Kanta Insulo (кантский остров / Kantskij ostrov).

La enklava situo de Kaliningrado ekde la jaro 1946 ne estis tro granda problemo dum la ekzisto de Sovetunio, ĉar tiam Kaliningrado estis ligita al la resto de la Rusia SFSR per Litova SSR. Sed post la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, kaj aparte post aliĝo de Litovio kaj Pollando al Eŭropa Unio en 2004, ekde kiam la provinco havas terajn limojn nur al Eŭropa Unio, necesis interkonsenti pri specialaj trafik-kondiĉoj.

Nomo redakti

Ĝis 1946 la urbo nomiĝis Königsberg (germane "reĝa monto") (ruse Кёнигсберг) (latine: Regiomontium, "Reĝmonto", en vortaroj troveblas la esperantigita nomformo Kenigsbergo). La urbon fondis dum la jaro 1255 la Ordeno de germanaj kavaliroj honore al la bohema reĝo (de tio la nomo) Přemysl Otakar la 2-a, kiu gvidis unu el iliaj krucmilitaj bataloj kontraŭ la praprusoj, nekristana balta popolo, kiu loĝis en la regiono, ĝis kiam ĝi post 50-jara militado de la kavalira ordeno estis praktike ekstermita. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Königsberg fariĝis ĉefurbo de la reĝlando de Prusio ekde la jaro 1600 (la titolo ĉefurbo transiris al Berlino dum la jaro 1660).
Kaliningrado havas muzeojn, bibliotekojn kaj du universitatojn.

La nomon Kaliningrad oni atribuis en 1946 honore al la komunisma rusa revoluciulo Miĥajl Ivanoviĉ Kalinin, kvankam tiu ne havis ajnan historian rilaton al la urbo, sed li fifamas ke li ordonis la murdon de sennombraj personoj kaj interalie persone subskribis dokumenton, pere de kiu estis la decido pri la morto de kelkdek-mil da pola oficiroj en Katin en la jaro 1940, evento konatiĝinta per la nomo Masakro de Katin.

Kiam post 1990 multaj rusiaj urboj, inter ili la urbo Tver (Kalinin) kaj Korolov (Kaliningrad), kiuj same nomiĝis laŭ Kalinin, alprenis siajn antaŭajn nomojn, Kaliningrad konservis sian nomon, kvankam "Kenig" estas uzata kiel neformala, komunlingva nomo. Ankaŭ la propono Kantgrad ne estis tre populara.

Historio redakti

Kenigsbergo (germane: Königsberg) estis germanlingva urbo borde de la Balta Maro, kiu konstruiĝis ĉirkaŭ samnoma burgo de la Germana Ordeno starigita en 1255 kaj komplete detruiĝis inter la jaroj 1944 kaj 1948. Sur la malplena spaco de la eksa urbo sekve konstruiĝis la nuna urbo Kaliningrado, ĉefurbo de la samnoma regiono de la Rusa Federacio. Ĝis la jaro 1724 la urbo konsistis el tri loĝlokoj, kiuj ĉiuj ekestis ĉirkaŭ la mezepoka burgo: la historia urbokerno kaj la urboj Kneiphof kaj Löbenicht.

La Batalo de Königsberg finis kiam la germana soldataro kapitulacis al la sovetoj la 9an de aprilo post tri-taga atako faris sian situacion neeltenebla. La sovetoj perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germanoj perdis 40 000 al 50 000 homojn en batalo kaj 80 000 al 90 000 estis kaptitaj.

La urbo estis parto de la pola kultura heredaĵo – kiel ĉefurbo de Duklando Prusio estis feŭdo de Krono de la Regno de Pollando. Kenigsbergo, pole nomata Królewiec, estis krom Vroclavo kaj Krakovo unu el pioniraj centroj de la pola presarto. Ties universitato, kunfondita de pola reĝo Sigismondo la 2-a, depost 1560 servis dum ĉ. 100 jaroj al Pola Respubliko. Multaj poloj estis en ĝi kunfondintoj, lekciistoj kaj studentoj. La nuntempa nomo estis altrudita de komunistaj regopovoj de Sovetunio.

Vidindaĵoj redakti

Katedralo de Kenigsbergo

Famaj urbanoj redakti

 
La portreto de La duko Albreĥto de Prusio, pentrita de Lucas Cranach la Maljuna, 1528
 
Jan Kochanowski, en la jaroj 1555-56 li estis sekretario de la duko Albreĥto de Prusio
 
La statuo de Immanuel Kant en la urbo. Kopio fare de Harald Haacke el la originalo de Christian Daniel Rauch perdita en 1945.

Pro siaj universitatoj la urbo ĉiam allogis famajn sciencistojn. Interalie tie vivis kaj instruis la astronomo kaj matematikisto Friedrich Bessel kaj la filozofo Immanuel Kant. Studis tie ekzemple la matematikisto Christian Goldbach.

La urbo famas ankaŭ pro matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg, solvita de Leonhard Euler en 1736.

Esperanto en Kaliningrado redakti

En Kaliningrad estas sidejo de la eldonejo "Sezonoj".

Dum 1909 la administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton.

Esperantistoj el Kenigsbergo (ĝis 1945):

Esperantistoj el Kaliningrado (ekde 1945):

Ĝemelaj urboj redakti

Interalie estas polaj urboj Elblongo / Elbląg kaj Gdinio / Gdynia

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Królewiec a Polska (Królewiec kaj Pollando), red. Marian Biskup, Wojciech Wrzesiński, OBN, Olsztyn 1993

S. Augusiewicz, J. Jasiński, T. Oracki, Wybitni Polacy w Królewcu. XV-XX wiek (Eminentaj poloj en Królewiec. 15-a ĝis 20-a jarcento), Littera, Olsztyn 2005, ISBN 83-89775-03-4, OCLC 69292074

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 553, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  2. http://vortaro.net/#Kantio