Malfermi la ĉefan menuon
blazono de Kneiphof
Kaliningrad 05-2017 img69 Kant Island.jpg

Kneiphof, prononco [KNAJPho:f], germane, posta rusa adapto al la cirila alfabeto Кнайпхоф [Knajpĥof]) estis unu el la tri originaj loĝlokoj cirkaŭ la mezepoka burgo de la Germana Ordeno en la historia urbo Königsberg, kiu en 1945 konkeriĝis fare de la Ruĝa Armeo, ĝis 1948 la ne mortintaj germanaj loĝantoj estis elpelitaj, la ruinoj de la historiaj konstruaĵoj neniigitaj kaj en la loko novkonstruiĝis la sovetunia urbo Kaliningrado. La aliaj du originaj loĝlokoj cirkaŭ la mezepoka burgo estis la historia urbokerno (germane Altstadt), kaj oriente de ĝi la historie iom pli nova metiista loĝloko Löbenicht. La loĝloko Kneiphof situis sur samnoma insulo en la rivero Pregel (nun Pregolja), kaj sur ĝi troviĝis la katedralo de Königsberg.

Enhavo

NomoRedakti

La nomo devenas de la praprusa vorto „knypabe“ (ape=rivero) kaj signifas "esti ĉirkaŭata kaj inundata de akvo". La insulo norde kaj sude ĉirkaŭiĝis per la du partoj de la rivero Pregel, la orientan insulofinon signis tiel nomata "litova arbo", la okcidentan finon tiel nomata "holanda arbo".

HistorioRedakti

Komence la marĉa insulo ankaŭ nomiĝis Pregormunde, PregelmündeVogtswerder. En 1324 al la insulo konstruiĝis du pontoj, Krämerbrücke kaj Grüne Brücke, kaj sur la insulo unua strato, nomata Langgasse. Ekde la jaro 1327 la loĝloko havis urbajn privilegiojn. Ĉirkaŭ la jaro 1330 sur la insulo konstruiĝis nova katedralo, kiu anstataŭigu la antaŭan, tro malgrandan katedralon en la historia urbokerno, kaj en 1332 la nova kirko oficiale ekuziĝis kiel urba katedralo.

Krom la historia urbo kaj la urbo Löbenicht la loĝloko Kneiphof estis memstara urbo kun propra administrado, kiu dominiĝis per komercistaj domoj kaj ties grandaj stokejoj. El tiu triurbo en 1724 ekestis la urbo Königsberg, nomata laŭ la nomo de la historia burgo.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la urboparto Kneiphof estis dense plenigita per loĝdomoj kaj komunaj konstruaĵoj, kiuj anstataŭis la antaŭajn stokejojn. Sur la malpli ol 10 hektarojn granda insulo inter alie situis la katedralo de Königsberg, tomba monumento de Immanuel Kant kaj la renoma urba universitato. La insulo per kvin pontoj estis ligita al la aliaj urbopartoj. Tiuj pontoj kun du pliaj pontoj super la rivero Pregel konsistigis la logikan enigmon "Sep pontoj en Königsberg".

La 29-an de aŭgusto 1944 elaera bombado de la urbo fare de la brita armeo detruis la plej multajn domojn de la urboparto – nur la katedralo kaj la tomba monumento de Immanuel Kant konserviĝis tre damaĝite. Inter la jaroj 1945 kaj 1953 la insulo uziĝis kiel fonto de ŝtonoj por la rekonstruo de la milite detruita urbo Leningrado. La katedrala ruino kaj la tombo de Immanuel Kant tamen restis. En la 1970-aj jaroj sur la insulo ekestis parko, la katedralaj ruinoj estis kovritaj per iom da tero, kaj en la parko ekspoziciiĝis multaj skulptaĵoj. Komence de la 1990-aj jaroj, kiam la antaŭe kiel armea zono fermita kaliningrada provinco denove alireblis por eksterlandaj turistoj, la tiutempa urbestro decidis planon transformi la urbon al "festivala urbo". La eksa urboparto Kneiphof montriĝis bona loko por tiaj festivaloj: ĝi situas proksime de la nuna centro de la sovetunie konstruita urbo Kaliningrado, sed tamen pro la rivero estas relative izolita kaj pro la parka karaktero havas vastan spacon. En 1992 komenciĝis rekonstruo de la urba katedralo. La fasado post malmultaj jaroj estis rekonstruita, sed laŭ la stato de 2015 ankoraŭ daŭras la interna rekonstruo, kiu pro la militaj detruoj komplete perdiĝis. Jam en 2007 krome diskutiĝis plano komplete rekonstrui la domaron de la historia urboparto laŭ originaj planoj samkiel ankaŭ de la transrivera historia urbokerno. Tiuj planoj tamen ĝis nun restas nur teoriaj.

Religiaj konstruaĵojRedakti

 
historia kirko Haberberger Trinitatis-Kirche

En 1785 ekestis la sekvaj kirkoj: la katedralo de Königsberg, la kirko Haberberger Trinitatis-Kirche, kirko de la Sankt-Georga hospitalo, mallibereja kirko, kirko en la fortikaĵo Friedrichsburg, preĝejo de la menonita paroĥo kaj sinagogo.

BildojRedakti