Malfermi la ĉefan menuon

Löbenicht (ankaŭ literumata Löbnicht, germane, postaj nomoj ruse Лёбенихт [Ljobeniĥt], pole Lipnik) estis unu el la tri originaj loĝlokoj cirkaŭ la mezepoka burgo de la Germana Ordeno en la historia urbo Königsberg, kiu en 1945 konkeriĝis fare de la Ruĝa Armeo, ĝis 1948 la ne mortintaj germanaj loĝantoj estis elpelitaj, la ruinoj de la historiaj konstruaĵoj neniigitaj kaj en la loko novkonstruiĝis la sovetunia urbo Kaliningrado. La aliaj du originaj loĝlokoj cirkaŭ la mezepoka burgo estis la historia urbokerno (germane Altstadt), okcidente de Löbenich, kaj la loĝloko Kneiphof sur samnoma insulo, en kiu situis la katedralo.

NomoRedakti

La nomo probable devenas de la praprusa vorto „loba“: valo, malprofundaĵo. Laŭ historiaj dokumentoj ĉi-tie fluis rivereto, nomata Lebo, kiu iam ligis la kastelan lagon kun la rivero Pregel (nun Pregolja). Povas esti, ke la loĝloko identas al la antaŭmezepoka fiŝista vilaĝo Lipnick, en kiu konstruiĝis la monaĥinejo Löbenhospital. En tiu kazo la devena vorto estus prapruse „lipe, leipo“ = tilio (komparu la litovan vorton liepa = tilio kaj julio, la monato dum kiu en Baltio floras la tilioj). La poste ekuzita pola nomo de la loĝloko subtenas tiun teorion.

HistorioRedakti

La loĝloko ekestis en la 13-a jarcento, kaj en la jaro 1300 de la Germana Ordeno ricevis la unuan privilegion. Unue ekestis unuopaj novaj domoj ekster la urbomuroj de la historia urbokerno, kiuj ricevis la nomon "nova urbo". En 1414 pluraj domoj de la "nova" urboparto estis detruitaj de koleraj loĝantoj de la historia urbokerno – la detruintoj defendis sin argumentante ke la domoj laŭdire staris tro proksime de la urbomuro kaj ĝenis defendon de la historia urbokerno, sed juĝiĝis kulpaj kaj devis pagi punon de 500 markoj.

La loĝloko ricevis propran blazonon, tenitan de du brunaj anĝeloj: sur griza fono videblas bruna orumita krono, sub kaj sur ĝi po unu vertikala stelo.

 
la historia kirko de Löbenicht

Krom la historia urbo kaj la urbo Kneiphof la loĝloko Löbenicht estis memstara urbo, kies loĝantoj precipe estis metilaboristoj. El tiu triurbo en 1724 ekestis la urbo Königsberg, nomata laŭ la nomo de la historia burgo. La loĝloko Löbenicht ĉiam pli kunkreskis kaj interplektiĝis kun la historia urbokerno kaj fakte iĝis ties orienta daŭrigo. Multaj domoj de la tri historiaj urbopartoj havis apartajn privilegiojn, kiel fiksaj impostoj aŭ la permeso fari bieron. Inter la jaroj 1721 kaj 1803 nur en la urboparto Löbenich esti 86 bierfarejoj.

La 29-an de aŭgusto 1944 elaera bombado de la urbo fare de la brita armeo, kaj poste la konkero de la urbo fare de la Ruĝa Armeo finita la 9-an de aprilo 1945, detruis la plej multajn domojn de la urboparto Löbenicht. Ĉiuj restoj de konstruaĵoj estis forigitaj. En la loko nuntempe estas vastaj herbejoj, kaj du grandaj grupiĝoj de pluretaĝaj betonaj domoj laŭ tipe sovetunia konstrustilo.

Religiaj konstruaĵojRedakti

  • Simbolo de la urboparto, kiu precipe konsistis el multaj malgrandaj domoj, estis la historia kirko de Löbenicht, dediĉita al la kristanaj sanktuloj Johano kaj Barbara.
  • La jam menciita monaĥinejo ekestis en 1333. Ĝi estis dediĉita al la kristanaj sanktuloj Maria kaj Benedikto.

En 1785 ekestis la sekvaj kirkoj: paroĥa kirko de Löbenicht, reĝa hospitala kirko, reĝa luterana kastela kirko, germane reformita paroĥa kirko, pole reformita kirko, kirko de Sackheim, litova luterana kirko, kirko en reĝa orfejo, katolika kirko, malnova kirko de Rossgarten, france reformita kirko, kirko de Tragheim, kirko en la domo Spinnhaus ("ŝpinejo"), kirko de la frederika kolegio (Collegium Fridericiani), kaj garnizona kirko de la franca reformita paroĥo.