Miĥail Kalinin

Sovetia politikisto (1875–1946)

Miĥail Ivanoviĉ Kalinin (ruse Михаил Иванович Калинин), (7-an de novembro 1875 – la 3-a de junio 1946) estis bolŝevika revoluciulo kaj politika gvidanto de Sovetunio.

Miĥail Kalinin
Persona informo
Михаи́л Ива́нович Кали́нин
Naskiĝo 7-an de novembro 1875 (1875-11-07)
en Verkhnaya Troitsa
Morto 3-an de junio 1946 (1946-06-03) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis per Kojlorektuma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio (1918–1946)
Russian Social Democratic Labour Party (bolshevik) (en) Traduki (1917–1918)
Rusia Socialdemokrata Partio (–1917) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Miĥail Kalinin
Familio
Gefratoj vd
Edz(in)o Ekaterina Kalinina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kalinin naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Verĥnjaja Troica (Верхняя Троица) en la gubernio Tver en Rusio. Dum 1889, li translokiĝis al Sankt-Peterburgo kaj iĝis metal-laboristo. Dum 1898 li membriĝis en la "Rusia Partio de Social-Demokratiaj Laboristoj" (РС-ДРП). De marto 1919 ĝis 1938 li estis "Estro de la Tut-Unia Ekzekuta Komitato", fakta Prezidento de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj formale plej supera politikisto de la lando (neformale lia posteno estis mallongigita per la akronimo всесоюзный староста). Dum 1938 lia titolo estis ŝanĝita al Prezidento de la Prezidio de la Plej Supera Soveto, kaj sub tiu nomo li restis fakta Prezidento de Sovetunio ĝis 1946. De 1919 ĝis 1925 li estis kandidata membro de la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Sovetunio, kaj poste ĝis 1946 plena membro.

Dum la "granda purigo" en Sovetunio fine de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, dum kiu arestiĝis kaj (ofte al morto) kondamniĝis multaj personoj kiuj estis aŭ eventuale iam poste povus iĝi kritikemaj al la stalinisma sistemo, multaj familianoj de viktimoj skribis petojn al Kalinin kaj petis lin interveni, kaj ofte liaj intervenoj fakte helpis. Tial li inter la civitanoj de Sovetunio ekhavis la kromnomon "afabla avo Kalinin" (dum samtempe la diktatoro Stalin havis la kromnomon "kara patro"). Tamen, samtempe, Kalinin kune kun aliaj membroj de la Politburoo rutine subskribis listojn de ekzekutoj, kaj ekzemple permesis la Masakron de Katin.

La edzino de la revoluciulo estis arestita en oktobro 1938. Kiam poste familianoj de akuzitoj petis lian helpon, li respondis "Kara amiko, mi estas en la sama pozicio! Mi eĉ ne povas helpi al mia propra edzino - estas nenia vojo, laŭ kiu mi povus helpi vin!" Nur kiam ŝi estis proksima al morto, Stalin fine reagis al la pledo de Kalinin kaj liberigis la edzinon.

Post la soveta invado en Pollandon Miĥail Kalinin subskribis dekreton de Supera Soveto de Sovetunio pri deviga atribuo de sovetunia civitaneco al "estintaj polaj civitanoj" - oni soldatigis ĉ. 210 mil junajn polojn en la Ruĝan Armeon kaj multajn arestis pro "malamika agado".

Miĥail Kalinin retiriĝis el siaj postenoj dum 1946 kaj mortis rapide post tio samjare en Moskvo. Lia tombo troviĝas en la urba Kremlo.