Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo

(Alidirektita el UNECE)

La Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo (angle United Nations Economic Commission for Europe (mallonge UNECEECE); france Commission économique pour l'Europe des Nations unies (mallonge CEE-ONUCEE)) estis fondita en 1947 por instigi ekonomian kunlaboron inter siaj membroŝtatoj. Ĝi estas unu el kvin regionaj komisionoj sub la administra direkto de sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. La komisiono havas 56 membroŝtatojn, kaj raportas al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (Ecosoc). Krom landojn en Eŭropo, ĝi inkludas Kanadon, la respublikojn de Centra Azio, Israelon kaj Usonon. La sekretariejo kaj sidejo de la komisiono estas en Ĝenevo, Svislando. La institucio havas jaran buĝeton de proksimume 50 milionoj da usonaj dolaroj.[1]

Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo
emblemo
la membroŝtatoj
la membroŝtatoj
internacia organizaĵo • organization established by the United Nations
Komenco 28-a de marto 1947 vd
Sidejo Ĝenevo
Retejo Oficiala retejo
vdr


Membroŝtatoj redakti


Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti