Olympic Airlines - Fluglinioj de Grekio (greke: Ολυμπιακές Αερογραμμές – OA) estis la plej grava flugkompanio de Grekio ĝis septembro 2009. Ĝia ĉefsidejo troviĝis en la Atena Internacia Flughaveno, kun sekundaraj bazoj en la Tesalonika Internacia Flughaveno, kaj en la insulo Rodiso. En siaj lastaj jaroj, la flugkompanio havis aron da 11 interkontinentaj cellokoj, 22 eŭropaj kaj 34 enlandaj. En decembro 2007 ĝi havis 8.500 dungitojn.

Olympic Airlines
flugkompanionegoco vd
Dum 2003 - 2009
Antaŭulo Olympic Airways
Sekvanto Olympic Air
Sidejo Ateno
Lando Grekio
filiaj kompanioj Macedonian Airlines vd
vdr

Olympic Airlines estis membro de IATA kaj akiris la certigilon IOSA (IATA Operational Safety Audit) kiu certigus la sekurecon de la operacioj de la kompanio. La 6-an de marto 2009 la greka ŝtato vendis ĝin al la privata greka investfondaĵo Marfin Investment Group, metante finon al 30 jaroj da ŝtata ĉeesto.