Malfermi la ĉefan menuon
Enel logo 2016.png

Enel (origine ENEL, sigloj de Ente nazionale por l'energia elettrica) estas transnacia firmao kiu produktas kaj distribuas elektron kaj gason. Ĝi estis starigita kiel publika ento fine de 1962; en 1992 ĝi estis transformita en akcia kompanio kaj en 1999, post la liberaligo de la elektra merkato, ĝi estis privatigita. La itala ŝtato, tra la Ministerio de Ekonomio kaj Financo, ankoraŭ restas la ĉefa akciulo. En majo 2015 ĝi havis 25,5% de la akcia kapitalo. Ĝi kotizas en la Borso de Milano. Enel estas la 56-a kompanio en la mondo laŭ vendo-volumeno kun 75.7 miliardoj da eŭroj kaj merkata kapitaligo de pli ol 39 miliardoj da eŭroj. Fine de 2017 ĝi havis preskaŭ 69.000 dungitojn, kun malpeza fleksio rilate al la antaŭa jaro.