Endesa, fondita kiel «Empresa Nacional de Electricidad Sociedad Anónima» (ENDESA, Nacia Entrepreno de Elektro, Anonima Societo) kaj kies jura nomo estas Endesa, S.A., estas hispana entrepreno kiu funkcias en la sektoroj de elektro kaj natura gaso. Aktuale ĝi estas propraĵo je 70%, de la itala elektentrepreno Enel – kies ĉefa akci-posedanto estas siavice la itala ŝtato –, dum la cetero estas de investistoj kaj privataj akciistoj.

Sidejo de Endesa.

Endesa estas unu de la tri grandaj kompanioj de la elektra sektoro en Hispanio, kiu kun Iberdrola kaj Naturgy, dominas ĉirkaŭ 90% de la enlanda elektra merkato.[1]​ Endesa disvolvigas aktivecon de generado, distribuado kaj komercigo de elektro kaj natura gaso.

NotojRedakti

  1. «Endesa, Iberdrola y Gas Natural ganan cuota en el mercado doméstico». elpais.com. 6a de majo 2013. Alirita la 17an de Majo 2021.

Eksteraj ligilojRedakti