La skemo Ponzi ankaŭ konata kiel financa piramido kaj trompa investo, estas fraŭda invest-operacio, kiu implicas la enspezon de troigita profito. Ĉi tiu trompoŝtelo konsistas el procezo kie la monprofitoj de la unuaj investantoj estas generataj danke al la mono donita de la novaj investantoj trompitaj pro la promesoj je altaj monprofitoj. La sistemo funkcias nur se la nombro de novaj viktimoj kreskas. Eĉ se similaj sistemoj ekzistis antaŭe, la nomo de ĉi tiu plano venas de la itala trompoŝtelisto Carlo Ponzi kaj ties trompoŝtelo farita en la 1920-aj jaroj, kiu atingis pli da eĥo ol similaj pasintaj trompoŝteloj.

Foto de Carlo Ponzi en 1920

En la moderna historio okazis kelkaj tre famaj ekzemploj, kelkaj el ili profunde skuis la ŝtatan nacian ekonomion kaj konsenkvence havis politikajn implikaĵojn, ekz. fine de 1933, granda plano de Ponzi (ducent milionoj da francaj frankoj) konata kiel la afero Stavisky estis malkovrita en Francio. Ĝi kaŭzis ekonomian kaj politikan krizon en 1934, kiu minacis la stabilecon de la Tria Franca Respubliko.

Funkcio redakti

La fraŭd-iniciatinto publikigas anoncon pri alta rendimento-investo en mallonga periodo, ekzemple 25% profito dum 30-taga periodo. Por ke investantoj deponu sian monon en liajn manojn, li asertas, ke temas pri diversaj investoj, kiel fremda valuto, Heĝfonduso, eksterlandaj investoj aŭ aliaj investoj, kiuj estas agnoskitaj kiel laŭleĝaj. Praktike, financoj ricevitaj de unu investanto kutimas pagi la redonan garantion de antaŭaj investantoj kaj fakte neniu investo estas farita en la investaj kanaloj, kiuj estis promesitaj unue kaj de kiuj la profito promesita al investantoj estis atendita veni.

Kelkaj kazoj povas kaŭzi la finon de la trompo, ekzemple:

  • La fraŭda iniciatinto prenas la monon de la investantoj, forkuras kaj malaperas.
  • La trompo fariĝas tro granda, kaj la fraŭda iniciatinto malfacilas redoni la monon de la malnovaj investantoj, ĉar la monsumo de novaj investantoj malpliiĝas.
  • Granda nombro da investantoj postulas sian monon samtempe (ekzemple en tempoj de ekonomia krizo) kaj tiam la fraŭdulo ne kapablas redoni la monon.
  • Policaj agentejoj arestas la fraŭdan iniciatanton.

Vidu ankaŭ redakti