Laŭ ekonomiko, profito estas tiu diferenco per kiu la enspezoj superas la elspezojn ĉe entreprenoj aŭ komercaj aferoj. La vorto devenas de la latina lingvo ("fari progreson"). En pli ĝenerala senco profito signifas ricevi ian utilon, gajnon aŭ avantaĝon el io aŭ ankaŭ fari uzon de oportuna cirkonstanco.

Laŭ pli ĝenerala senco, profito estas utilo, supereco, ricevita de io

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri profito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. 
  •  
     Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite. 
  •  
     Profiton celu, sed aliajn ne pelu. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-28.