Frang Bardhi (latine: Franciscus Blancus, itale: Francesco Bianchi) (1606-1643) estis albana episkopo kaj verkinto de la fruaj epokoj de la albana literaturo. Li naskiĝis en Kallmet aŭ Nënshat en Zadrima, norda regiono de Albanio, proksime de Lezhë. Li venis el familio kun multaj elstaruloj en la Romkatolika Eklezio kaj ŝtatoficistoj aŭ armeaj komandantoj de la Venecia respubliko. Lia onklo estis episkopo de Sapë kaj Sarda. En 1606 li studis teologion en Italio. En 1636 li estis nomumita episkopo de Sapë kaj Sarda.

Frang Bardhi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1606 (1606-01-01)
en Kallmet
Morto 9-an de junio 1643 (1643-06-09) (37-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Albanio vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • historiisto • dictionary author • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bardhi estas memorita kiel la verkinto de la unua albana vortaro: Dictionarium latino-epiroticum, Romo 1635 (latin-albana vortaro), konsistante el 5 640 ŝlosilvortoj. Li ankaŭ skribis biografion pri Skanderbeg.