Sudorienta Eŭropo

Sudorienta Eŭropo (foje mallongigata SOE) estas la ŝtatoj en la sudoriento de la kontinento Eŭropo, kvankam la limoj de la regionego estas arbitre fiksitaj kaj iuj aŭtoroj foje iom pli vaste, aliaj iom pli strikte aplikas ilin.

Eŭropo kun iom flua limo
la ŝtatoj de sudorienta Eŭropo kaj la iom pli vasta influa zono

Ŝtatoj redakti

"Sudorienta Eŭropo" en geografio kaj historio kutime laŭ topologia difino estas la regiono Balkana duoninsulo ("Balkanio") plus la Karpata baseno kaj la parto de la montaro Karpatoj inter la riveroj Danubo kaj Dnestro. Konkrete tiu parto de Eŭropo kutime ampleksas la sekvajn ŝtatojn:

Ŝtato
  Albanio
  Bosnio kaj Hercegovino
  Bulgario
  Grekio
  Kosovo
  Kroatio
  Nord-Makedonio
  Moldavio
  Montenegro
  Rumanio
  Serbio
  Slovenio
  Turkio (nur la eŭropa parto, do orienta Trakio)
  Italio (nur la Provinco Trieste)

Ankaŭ Slovenio kaj Moldavio (iugrade eĉ Hungario, kiu tamen prefereble kalkuliĝu ŝtato de Mezeŭropo) en historia kaj kultura vidpunkto de iuj aŭtoroj estas konsiderataj ŝtatoj de sudorienta Eŭropo. Foje ankaŭ la insulo Kipro kaj la ŝtato Turkio komplete, kvankam geografie ili apartenas al Azio, kunkalkuliĝas. Entute temas pri areo de pli ol 960.000 km², en kiu meze de la 1980-aj jaroj vivis proksimume 90 milionoj da homoj.

La vorto "sudorienta Eŭropo" cetere science unuafoje difiniĝis de la germana prialbania esploristo Johann Georg von Hahn (1811-1869) [1].

Referenco redakti

  1. *Hösch, Nehring, Sundhaussen (eldonintoj), "Lexikon zur Geschichte Südosteuropas" [leksikono pri la historio de sudorienta Eŭropo], p. 663, ISBN 3-8252-8270-8

Eksteraj ligiloj redakti